Refoje mi ellitiĝis post longdaŭra malsano. Mi kredis, ke ĝi estus la lasta, kaj kore petegis al mia Dio pri savo. Sed mi promenos ankoraŭ momenton en tiu ĉi ĉagrenejo – tio estas lia volo – kiu estu! Estas al mi, kvazaŭ mi forsavis min de la morto, kaj ŝajnas al mi, ke tiu tri-monata malsano daŭris tri jarojn. Hieraŭ mi ŝin revidis unuafoje de post mia enlitiĝo, kaj eĉ kun malkonsterno, preskaŭ mi kredus, ke la malsano forprenis kun si mian malsaĝan amon. Ŝi estis iom pala, kaj mi opiniis, ke ŝi ne aspektis tre ĝoje. Ho ve! Ŝi ne havas specialan kaŭzon por tio. Lia ekscelenca moŝto revenis la estintan semajnon, kiel mi aŭdis. Li sendube estas granda diboĉulo; antaŭ nelonge mi vidis tra fendaĵo de mia pordo, ke li kondutis tre maldece kun la servistino de la sinjorino. Ho, la kompatinda fraŭlino Sofia! Se mi estus lia ekscelenca moŝto, mi ŝin alpreĝus kiel anĝelon de la ĉielo.

Thiele, la 1-an de Majo 1712.

Lia ekscelenca moŝto forvojaĝis kaj lasis tie ĉi sian karulinon. Si jam enuigis lin, – Dio pardonu min! – mi kredas, ke li same enuigis ŝin. Ŝi sekve ne plu sopiras je li, ĉar ŝi estas tiel vivoplena kiel antaŭe, preskaŭ pli vivoplena; tamen de tempo al tempo iom fiera. Kelkfoje ŝi parolas al mi kvazaŭ al almozulo kaj kelkfoje kvazaŭ mi estus ŝia egalulo. Mi kompatindulo, mi preskaŭ kredas, ke ŝi min mokas –. Mi ne estiĝis ankoraŭ saĝa, ĉar ŝi povas fari min ĝoja aŭ malĝoja, tute laŭ sia plaĉo.

Thiele, la 3-an de Junio 1712.

Mian sanon mi neniam reakiros; la vigleco de mia juna aĝo tute foriĝis. Mi sentas min peza kaj laca en tuta mia estaĵo, kaj nenio povas min amuzi. Mi ne deziras ĉasi nek legi; mia pafilo kaj mia Ovidius estas ambaŭ polvokovritaj. La franca lingvo, kiun mi tiel amis antaŭe, komencas malplaĉi al mi, mi ne volas plu legi nek aŭdi ĝin – ĝi estas trompa lingvo!

Thiele, la 2-an de Julio 1712.

Jens kaj mi interŝanĝis nian ĉambron. Li fine volis havi la mian, ĉar li ne kuraĝis kuŝi tute apud la enterigejo, la malsaĝulo! Tamen li mem iam kuŝos tie por ĉiam. La interŝanĝo tre plaĉas al mi, ĉar nun tra la fenestro mi povas vidi la tombojn de miaj karaj gepatroj – ili estas bone protektataj – Dio ĝojigu iliajn animojn en la ĉielo! Tie malproksime estas la tombo de sinjoro S[41]ren; ĉiam kreskas sur ĝi ĉiaj kardoj – mi devas ilin elŝiri!

Thiele, la 13-an de Decembro 1712.

La servistino de la sinjorino naskis fileton. Ŝi kulpigis puntovendiston – sed en la tuta bieno ĉiu scias, kiu estas la kulpulo. La juna fraŭlino mem mokŝercis pri tio. Mi ne komprenas, kiel ŝi povis tion fari; sed ŝi estas senzorga kaj ridas pri ĉio – mi ne havas tian karakteron.

Thiele, la 27-an de Februaro 1713.

Ĉu mi sonĝas aŭ ĉu mi maldormas? Ĉu mia prudento min trompis, aŭ ĉu vere ŝi estis mia? Jes, ŝi estis mia – mi ŝin ĉirkaŭbrakis per miaj brakoj, ŝi ripozis sur mia brusto kaj kovris mian vizaĝon per kisoj – per varmegaj kisoj – nun mi volonte mortus, tiel feliĉa mi estos neniam plu. Sed ne! kiel tio okazis al mi? Ĉu mi revas? Kion mi faris? Ve, mi ne scias, kion mi skribas – mi timas, ke mi freneziĝos.

Thiele, la 5-an de Marto 1713.

Mi memore revokas ĉi tiun dolĉan matenon! Mi bone pripensu, kiel feliĉega mi estis; estas nur nun, ke mi kvazaŭ elebriiĝas. – La sinjoro revenis de ĉasado, kaj Jens estis restinta en la arbaro por eltiri la hundon, kiu estis falinta en truegon. Mi bone sciis, ke li ne revenos antaŭ tagiĝo, kaj tiel min ekkaptis la deziro kuŝi en mia antaŭa ĉambro. Mi ĵus ekdormis, kiam mi estis vekata per kiso. Terurite mi eksidis kaj estis vokonta; tiam subite mi sentis manon sur mia buŝo kaj brakon ĉirkaŭ mia nuko, kaj dolĉa voĉo flustris – ho ĉielo! Tio estis la ŝia, mi ne kuraĝis eldiri ŝian nomon. Tiam – tiam – ho mi pekulo! mi hardita pekulo! mi perfidis mian sinjoron! kaj mi eĉ ne povas sincere kaj kore bedaŭri tion. Ĉiufoje kiam mi volas pentofari, mi estas malhelpata de kaŝita ĝojo, kiu mokas pri mia pento. Mi sentas tion: mi sopiras ripeti tiun malbonfaron, kiun mi devus malbeni.

"Eterne la mia!" estis la unuaj vortoj, kiujn mi provis eldiri; sed tiam ŝi sin eltiris el miaj brakoj kun ekkrio, kaj – mi estis sola. La pordo knaris, kaj mi eksidis en mia lito; mi dubas, ĉu ĉio tio estas fantomaĵo.

Ho! kial ŝi forkuris? kial do ŝi eniris al mi nevokita, netentita? Ĉu ŝi min amis, kiel mi amis ŝin, silente, interne, brulante?

Thiele, la 6-an de Marto 1713.

Перейти на страницу:

Похожие книги