Fine mi rehejmiĝis. Kiam mi eniris la pordegon, mia koro batis preskaŭ kiel en la tago, kiam ni ekbatalis kontraŭ la Svedo. Kaj kiam mi eniris en la ĉambron kaj vidis la gesinjorojn, vestitajn nigre, mi ekploris kiel infano, kaj ili ĉiuj ploris. Pro plorado mi preskaŭ ne povis paroli, kaj antaŭ ol mi finrakontis tiun teruran okazintaĵon, la sinjoro foriris kaj eniris en sian ĉambron – Dio konsolu lin laŭ sia kompatemo, Amen!
Thiele, la 8-an de Oktobro 1711.
Hodiaŭ por la unua fojo post mia alveno ni iris ĉasadi. Ve! tio ne estis kiel en pasintaj tagoj, kaj ĝi donis nur malgrandan kontentecon.
"Morten," diris la sinjoro multfoje al mi, "mankas al ni junkro Kresten." Kaj tiam li ĝemis tiom, ke ĝi tratranĉis al mi la koron. Ni revenis hejmen longe antaŭ la vespero kaj kun malgrasa leporo.
Thiele, la 2-an de Novembro 1711.
Ekreviviĝas en la bieno; ni atendas tre altrangajn fremdulojn: lian ekscelencan moŝton Guldenlö ve kun sekvantaro. Li intencas resti kelkajn semajnojn, kaj li sin distros per ĉasado. Hieraŭ la sinjoro parolis multe pri tio ĉetable.
"Li devenas de reĝa familio kaj estas perfekta kavaliro," diris la sinjorino, rigardante fraŭlinon Sofia'n.
Ŝi ruĝiĝis, mallevis la okulojn teleren kaj ridetis, sed mia tuta korpo malvarmiĝis kiel glacio. Ve! ve! mi pensis, ke mi estu senigita je mia malsaĝa amo, sed mi sentas, ke la malsano revenis en terura maniero. Mi baraktas kiel perdriko en reto, sed tio tute ne helpas – ho ke mi estu mil mejlojn for de tie ĉi!
Thiele, la 14-an de Novembro 1711.
Fine alvenis lia ekscelenca moŝto kun la plej granda pompo kaj beleco; du kurieroj kun altaj arĝent-ornamitaj ĉapeloj venas kuretante en la korton, centon da paŝoj antaŭ li. Ili stariĝas kun siaj longaj multkoloraj bastonoj ĉe ambaŭ flankoj de la granda pordo. La sinjorino sin movas kaj sin ŝovas de unu pordo al alia, neniam antaŭe mi ŝin vidis tiel facilmova. Fraŭlino Sofia staris en la salonego, rigardante jen en la spegulon jen el la fenestro. Ŝi tute ne min vidis, kiam mi trairis la salonegon.
Fine li venis mem kun ses fieraj ĉevaloj antaŭ sia veturilo, li estas bela sinjoro! Li aspektis eminenta kaj indulga, tamen ŝajnis al mi, ke io malplaĉa estas videbla je li. Li ridetis tiel fidolĉe kaj palpebrumis, kvazaŭ li rigardis al la suno. Li sin klinis antaŭ ĉiu el la gesinjoroj, sed ŝajnis, kvazaŭ li sin klinis nur por restariĝi pli alte. Venante ĉe fraŭlino Sofia, la sango supreniris en lian palan vizaĝon, kaj li flustris longan francan komplimenton.
Ĉetable li preskaŭ ne deturnis la okulojn de ŝi, eĉ kiam li parolis kun la aliaj. Dume ŝi lin ŝtelrigardis, sed mi bruligis mian manon je la telero tiel, ke ĝi estas hodiaŭ kovrita je veziketoj; ho, ke tio estu la sola loko, kiu min doloris!
Thiele, la 20-an de Novembro 1711.
Estas sendube: el tio fariĝos geedziĝo. Oni bezonas nur atenti la sinjorinon. Kiam ŝi rigardis la fraŭlinon, ŝi posten ĵetis la kapon kvazaŭ anaso, kiu havas plenan kropon, deturnas la okulojn kaj fermas ilin, kvazaŭ ŝi estus ekdormonta, kaj tiam ŝi diras: "
Ho ve, jes, tio estas sufiĉe klara; kaj ŝi reciproke lin amas, ankaŭ tio estas klara. Ŝi estiĝu feliĉa.
Thiele, la 4-an de Decembro 1711.
Lia ekscelenca moŝto ankoraŭ ne multe amuziĝis per la ĉasado; du fojojn ni ĉasis, sed ĉiufoje tio jam enuigis lin duonvoje. Estas ĉasotaĵo hejme en la bieno, kiu altiras lin kiel magneto. Ve, ke mi estu restinta en Kopenhago!
Thiele, la 8-an de Decembro 1711.
Hodiaŭ la geedziĝo estas publike deklarita, kaj post ok tagoj okazos la edziĝa festo. Kie mi kaŝos min tiel longe? Mi ĝin ne eltenos; kiam li metas sian brakon ĉirkaŭ ŝia talio, estas, kvazaŭ iu trapikas mian koron per tranĉilo.
Ho, kara ĉielo! Mi kredas, ke Jens kaj mi estas samsortuloj; kiam mi al li diris tion pri la geedziĝo, li tiel forte puŝis la pafilon teren, ke la pafiltenilo dispeciĝis, kaj tiam li kuris kun la stumpo en erikejon. Mi do ne estas la sola malsaĝulo en la mondo.
Thiele, la 16-an de Decembro 1711.
La variolo atakis fraŭlinon Sofian. Ve! Kiel mi tremas pro ŝia vivo! Ho, se mi povus morti anstataŭ ŝi, sed mi povas havi tiun malsanon nur unu fojon. Ŝia bela vizaĝo estas tute kovrata de ulceroj.
Thiele, la 19-an de Decembro 1711.
Ĉi tie estas granda malĝojo. Fraŭlino Maria mortis, kaj la sinjoro estas nekonsolebla; sed la sinjorino parolas nur pri ŝia enterigo kaj kiel tio okazos. Fraŭlino Sofia ja sekvos sian fratinon, ĉar ŝi estas tre malsana. Lia ekscelenca moŝto estas forvojaĝonta. – Feliĉan vojaĝon! –
Thiele, la 13-an de Marto 1712.