La ludo estis en sia kulmino, kiam post la preghejbarilo audighis sono de signalkorno.

Ekstere che la muro staris senditoj de la grupo de Timur.

Stab-kornisto Kolja Kolokolchikov premis mane kupran brilantan kornon, kaj la nudpieda severa Gejka tenis gluitan el pak-papero koverton.

— Kio estas chi tie, chu cirko, chu komedio? — klinante sin super la barilo demandis la frauleto, kiun oni nomis Figura. - Mishka! — returnante ekkriachis li. — Lasu la kartojn, chi tie al vi iu ceremonio venis!

— Mi estas chi tie — surgrimpante la barilon, reehhis Kvakin. - Oho, Gejka, saluton! Kiu feblulacho estas kun vi?

— Prenu la koverton — etendante la ultimaton, diris Gejka. - Tempo por konsidero estas donita al vi dudek kvar horoj. Por la respondo mi venos morgau en la sama tempo.

Ofendita per tio, ke oni nomis lin feblulacho, la stab-kornisto Kolja Kolokolchikov levis la kornon kaj, shveligante la vangojn, fervore muzikis finon. Kaj, ne dirante ech unu vorton, sub la scivolaj rigardoj de la disshutighintaj lau la barilo knaboj, ambau senditoj kun digno forighis.

— Kio ghi estas? — renversante la koverton kaj rigardante la gapantajn knabojn, demandis Kvakin. - Ni vivas chi tie en veluro kaj plezuro… Subite… la korno, fulmotondro! Mi, fratoj, vere nenion komprenas!

Li shire malfermis la koverton kaj, ne descendante de sur la barilo, komencis legi:

— "A1 la estro de la bando pri rabado de fremdaj ghardenoj Mikaelo Kvakin…" Tio estas al mi — laute klarigis Kvakin. — Kun plena titolo, lau plena formo… "kaj al lia — li plu legis — fifama helpanto Petro Pjatakov, alie nomata simple Figura…" Tio estas al vi — kun kontento klarigis Kvakin al Figura. — He, kiel ili turnas «fifama»! Tio jam estas io lau nobla maniero, ili povus nomi la stultulon pli sitnple."… ankau al chiuj anoj de tiu malhonora kompanio estas tiu chi ultimato". Kio ghi estas, mi ne scias — moke deklaris Kvakin. - Probable estas blasfemajho au io en tiu senco.

— Tio estas internacia vorto. Ni estas batotaj — klarigis knabo kun razita kapo, nomata Aljoshka, kiu staris apud Figura.

— Ili povus tiel skribi! — diris Kvakin.- Mi legas plu. La unua punkto:

"Pro tio, ke vi dum noktoj atakadas ghardenojn de la pacaj loghantoj, ne indulgante ankau tiujn domojn, sur kiuj estas nia signo — rugha stelo, kaj ech tiujn, sur kiuj estas rugha stelo kun nigra bordero, al vi, sentauguloj ni ordonas…"

— Vidu, kiel la hundoj blasfemas! — konfuzighinte, sed penante ridegi, daurigis Kvakin. - Kaj kia estas plua stilo, kiaj vortoj! Jes ja!

"…ordonas: plej malfrue morgau matene Mikaelo Kvakin kaj la fifapa Figura devas veni al loko, kiu estos montrita de la senditoj, vi devos havi kun vi la liston de chiuj anoj de via malhonora bando. Kaze de rifuzo ni lasas al ni plenan liberon de agado."

— Tio estas en kiu senco liberon"? — denove demandis Kvakin. - Ni shajne ilin nenien enshlosis.

— Tio ankau estas internacia esprimo. Ni estos batataj — denove klarigis Aljoshka kun razita kapo.

— Ili povus tiel skribi! — kun domagho diris Kvakin. — Bedaurinde foriris Gejka, videblas, ke li jam delonge ne ploris.

— Li ne ekploros — diris la kaprazito — lia frato cstas maristo.

— Kaj?

— Lia patro ankaii estas maristo. Li ne ekploros.

— Kiel vi scias tion?

— Tiel, ke mia onklo ankau eslas maristo.

— Jen, stultulo, li ripetadas la samon — ekkoleris Kvakin. — Jen la onklo, jen la frato, jen la patro. Kiel tio rilatas la aferon, ne klaras. Kreskigu, Aljosha, la harojn, char la suno boligis vian cerbon. Kion vi murmuras, Figura?

— La scenditojn kaj Timchjon kun lia kompanio morgau necesos tradrashi — mallonge kaj malbonhumore proponis Figura, ofendita pro la ultimato.

Tio estis findecidita.

Foririnte en la ombron de la preghejo kaj haltinte duope apud la bildo, kie la lertmovaj diabloj sperte trenis en la purgatorion la jelpantajn kaj kontraustarantajn pekulojn, Kvakin demandis de Figura:

— Auskultu, chu vi vin shovis en la ghardenon, kie loghas la knabino, kies patro pereis?

— Nu, mi.

— Do, jen… — kun domagho balbutis Kvakin, montrante per la fingro la muron. — Mi certas, ke la signoj de Timchjo estas prikrachindaj, kaj lin mi chiam trabatos, kiam mi renkontos lin…

— Bone — konsentis Figura. - Sed kial vi al mi la muron montras?

— Tial, ke — kurbiginte la lipojn, respondis al li Kvakin — kvankam vi estas mia amiko, Figura, sed neniel vi similas homon, sed plie jen tiun dikan kaj achan diablon.

Matene la laktoliverantino ne trovis hejmc siajn tri konstantajn achetantojn. Estis jam malfrue iri al la bazaro, pro tio, surshultrinte la ladkruchon, shi direktis sin lau loghejoj. Shi vagadis longe, senutile kaj finfine haltis apud la somerdomo, kie loghis Timur.

De malantau la barilo shi audis agrablan vochon basan: iu mallaute kantis. Tio signifis, ke la mastroj estis liejme kaj atendeblis prospero.

Trapasinte tra la barilpordo, la oldulino kantvoche ekkriis:

— Lakton, chu oni bezonas lakton!

— Du litrojn — eksonis responde la basa vocho.

Перейти на страницу:

Похожие книги