— Min sendis Timur, por esti peranto — ekparolis pafe Simakov. — Tio estas bezonata, nur vi nenion komprenas. Vi havas la vian, kaj mi mian aferon. Kolja, permesu blovi korne. Kiel grava vi estas hodiau! Gejka estas stultulo! Vi iras aranghi oficialan aferon, do almenau surmetu botojn, shuojn. Chu ambasadoroj iras nudpiede? Nu, bone, vi tien, mi chi tien. Hop-hop, ghis revido!
— Kia babilulo! — skuis la kapon Gejka. — Li diras cent vortojn, sed sufichus kvar. Blovu, Nikolaj, jen estas la barilo!
— Venigu supren Mikaelon Kvakin! — ordonis Gejka al la knabo elshovighinta desupre.
— Eniru dekstre! — ekkriis de malantau la barilo Kvakin. — Tie la pщrdego estas malfermita speciale por vi.
— Ne iru — tirante la manon de Gejka, flustris Kolja. — Ili kaptos kaj drashos nin.
— Сhu chiuj nin du? — arofiere diris Gejka. — Trumpetu, Nikolaj, laute. Nia grupo povas atingi chien.
Ili trapasis tra la rusta fera pordo, kaj sin trovis antau aro da knaboj, antaue de kiuj staris Figura kaj Kvakin.
— Donu la respondon al la letero — firme diris Gejka.
Kvakin ridetis, Figura sulkigis la brovojn.
— Ni interparolu — diris Kvakin.. — Nu, sidighu, sidu, kien vi rapidas?
— Donu la respondon al la letero — malvarme ripetis Gejka. Ni interparolos post tio.
Estis strange, nekompreneble: chu ludas, chu shercas tiu senruza fortiketa knabo en marista chemizo, apud kiu staras malgranda, jam palighinta kornisto? Au, malferminte siajn grizajn rigorajn okulojn, nudpiede, vastshultre li efektive atendas la respondon, sentante siajn kaj rajton, kaj forton?
— Jen prenu — diris Kvakin, etendante la paperon.
Gejka malvolvis la folion. Tie estis krude desegnita trifingra signo de rifuzo, sub kiu estis blasfemajho.
Trankvile, ne shanghinte la mienon, Gejka disshiris la paperon. En la sama minuto li kaj Kolja estis forte kaptitaj je la shultroj kaj manoj.
Ili ne kontrauagis.
— Pro tiaj ultimatoj ni devus trabati vin — pashante al Gejka, diris Kvakin. — Sed ni estas homoj bonaj. Ghisnokte ni enshlosos vin chi tien — li montris al la preghejeto — kaj nokte ni purigos de la fruktoj la ghardenon de la domo numero dudek kvar.
— Tio ne okazos — trankvile diris Gejka.
— Ghi okazos — ekkriis Figura kaj frapis Gejkan sur la vangon.
— Batu ech centfoje — ferminte la okulojn kaj denove malferminte ilin, diris Gejka. — Kolja — kuraghige murmuretis li — vi ne timu. Mi sentas, ke hodiau sonos ghenerala voksignalo numero unu.
La kaptitoj estis enpushitaj en la etan preghejon kun plene fermitaj feraj shutroj. Estis fermitaj post ili la pordoj, riglitaj kaj fiksitaj per ligna kojno.
— Do, kion? — alvenante al la pordo kaj almetante la polmon al la busho, ekkriis Figura. - Kiel estas tio nun: chu tio okazos lau via au nia plano?
De post la pordo obtuze, apenau audeble eksonis jeno:
— Ne, vagabondo, lau via plano nenio okazos.
Figura krachis.
— Lia frato estas maristo — malafable klarigis la kaprazita Aljoshka. — Ili servas kun mia onklo en la sama shipo.
— Nu — minace demandis Figura. — kaj kio vi estas, chu kapitano?
— Liaj manoj estas tenataj, kaj vi lin batas. Chu tio estas bona?
Jen al vi ankorau — kolerighis Figura kaj svinge batis Aljoskan.
Tuj ambau knaboj ekrulighis sur la herbo. Oni ilin tiris je la manoj, piedoj, disigis…
Kaj neniu rigardis supren, kie en la densa foliaro de la tilio, kiu kreskis apud la barilo, aperis kaj malaperis la vizagho de Sima Simakov.
Serpente li glitis sur la teron. Kaj rekte tra fremdaj ghardenoj ekkuregis al Timur, al siaj knaboj, al la rivero.
Kovrinte la kapon per vishtuko, Olga kushis sur la varma stranda sablo kaj legis.
Jhenja banis sin. Neatendite iu prenis shin je la shultroj. Shi turnis sin.
— Saluton! — diris al shi altstatura nigraokula knabino. - Mi naghis chi tien de Timur. Mi estas Tanja, mi ankau estas el lia grupo. Li bedauras, ke vi estas punita far la fratino pro li. Chu via fratino estas tre malbona?
— Li min ne kompatu — rugighinte diris Jhenja. - Olga estas tute ne malbona, shi havas nur tian naturon. — Shi faris malgravigan geston, kaj malgaje aldonis. - Fratino tamen estas fratino… sed kiam pachjo revenos, estos alie…
Ili eliris el la akvo kaj grimpis sur la krutan bordon, maldekstre de la sabla strando. Tie ili renkontis Njurkan.
— Knabino, chu vi min rekonas? — kiel chiam, rapide kaj kartave shi demandis de Jhenja. — Jes! Mi tuj vin rekonis. Jen estas Timur! — demetinte la robeton, shi montris al la kontraua bordo, plenigita de knaboj. — Mi scias, kiu kaptis por mi la kaprinon, kiu kunmetis la brullignon kaj kiu donis al mia frateto fragon. Mi vin ankau konas — shi turnis sin al Tanja. — Vi iufoje sidis sur bedo kaj ploris. Vi ne ploru. Chu tio havas sencon? Hej, sidu, diablino, au mi vin jhetos en la riveron! — shi kriis al la kaprino, ligita al arbusto. — Knabinoj, saltu en la akvon!
Jhenja kaj Tanja rigardis unu la alian. Estis ja tre ridinda tiu malgranda ciganin-simila Njurka.
Preninte unu la alian permane, ili alvenis al la krutajho, sub kiu plaudis klara, blua akvo.
— Chu ni saltu?
— Ni saltu!
Kaj ili kune jhetis sin en la akvon.