— De tie — siblis Gejka. — Silentu! Alie mi ne atentos, ke vi volis protekti min.
— Bone — konsentis Aljoshka — mi silentas. — Kaj li neatendite orelbore fajfis.
Tuj lia busho estis shtopita per la vasta polmo de Gejka. Ies manoj kaptis liajn shultrojn kaj piedojn kaj trenis lin for. La fajfo estis audita en la ghardeno. Kvakin sin turnis. La fajfo ne ripetighis. Kvakin atente chirkaurigardis. Tiam al li shajnis, ke arbusto en la ghardenangulo movighis.
— Figura! — mallaute vokis Kvakin. — Chu vi, stultulo, kashas vin tie?
— Mishka, lumon! — subite kriis iu. — La mastroj venas!
Sed ne estis la mastroj.
Malantaue en la densa foliaro eklumis ne malpli ol dek poshlanternoj. Blindigante la okulojn, ili impete atakis la embarasitajn rabantojn.
— Batu, ne malofensivu! — elprenante el posho pomon kaj jhetante ghin al la lumo, kriis Kvakin. - Shiru la lanternojn kune kun la manoj! Iras li… Timchjo!
— Tie estas Timchjo, chi tie Simchjo! — grakis, elshirante sin de post arbustoj Simakov.
Kaj ankorau deko da knaboj atakis de la malfronto kaj flankoj.
— Ehe! — kriis Kvakin. - Sed ili havas forton! Flugu, knaboj, post la barilon.
La embuskita bando panike jhetis sin al la barilo. Pushante, kunfrapante la fruntojn, la knaboj elkuradis al la strato kaj trafadis ghuste en la manojn de Ladigin kaj Gejka. La luno kashis sin post nuboj. Audighis nur vochoj:
— Lasu!
— Liberigu!
— Ne tushu!
— Chiuj silentu! — eksonis en mallumo la vocho de Timur. — La kaptitojn ne batu! Kie estas Gejka?
— Chi tie estas Gejka!
— Konduku ilin al la loko!
— Kaj se iu ne iras?
— Kaptu lin je la manoj, piedoj kaj portu lin kun honoro, kiel ikonon de dipatrino.
— Lasu min, diabloj! — eksonis ies plora vocho.
— Kiu krias? — kolere demandis Timur. — En huliganado vi estas mastroj, sed timas respondeci! Gejka, komandu, movu vin!
La kaptitoj estis kondukataj al la malplena budo en la fino de la bazarplaco. Ili estis unu post la alia enpushitaj internen.
— Mikaelon Kvakin venigu al mi — petis Timur.
Kvakin estis alkondukita.
— Chu chio pretas? — demandis Timur.
Chio estas preta.
— Iru — diris tiam Timur al Kvakin. - Vi estas ridinda. Neniu timas kaj bezonas vin.
Atendante, ke li estos batata, nenion komprenante, Kvakin mallevis la kapon.
— Iru — ripetis Timur. — Prenu la shlosilon, jen chi tiun shlosilon kaj maifermu la preghejeton, kie sidas via amiko, Figura.
Kvakin ne foriris.
— Liberigu la knabojn — malafable petis li. — Au enshlosu min kune kun ili.
— Ne — rifuzis Timur — nun chio estas finita. Nek ili kun vi, nek vi kun ili ion kune faros estonte.
Akompanate de fajfado, bruo kaj kriado, kashinte la kapon intershuitre, Kvakin malrapide iris for. Foririnte dek pashojn, li haltis kaj rektighis.
— Mi trabatos vin! — malice li ekkriis al Timur, turnante sin, — Mi trabatos vin solan. Sola kontrau la sola, ghis la morto! — kaj forsaltinte, li malaperis en la mallumo,
— Domo numero dudek du: ruli trabojn en la strato Bolshaja Vasilkovskaja.
Apude, che la stacidomo signalis lokomotivo. Venis trajno. De ghi eliris pasagheroj. Timur ekurghis.
— Simakov kaj via kvino, kion vi devas fari?
— Domo numero tridek ok en la strato Malaja Petrovskaja. — Li ekridis kaj plusis: — Nia afero estas ordinara — sitelo, barelo kaj akvo… Hop! Hop! Hop! Ghis!
— Bone! Laboru! Nu, kaj nun, chi tien venas homoj! La ceteraj iru hejmen… Tuj!
Frapado kaj tondro eksonis sur la placo. La homoj, venantaj de la stacidomo, surprizite haltis. La frapado kaj hurlado ripetighis. Eklumis fenestroj de la najbaraj somerdomoj. Iu shaltis lumon super la butikoj, kaj la kunamasighintaj homoj ekvidis super la budo la tabulon kun la jenaj vortoj:
Estas malfrua nokto. Ne videblas la nigre-rugha stelo sur la pordego. Sed ghi ekzistas.
Tio estas la ghareteno de la domo, kie loghas la eta knabino. De la branchricha arbo malsuprenighis shnuroj. De la malglata trunko glite descendis knabo. Li alfiksas tabuleton kaj kontrolas, chu fortikas tiu nova balancilo. La dika brancho knaretas, la foliaro susuras kaj tremetas. Ekfiugis kaj krietis vekita birdo. Estas jam malfrue. Delonge dormas Olga, dormas Jhenja. Dormas ankau liaj kamaradoj: la gaja Simakov, la silentema Ladigin, la ridinda Kolja. Turnighas kaj balbutas dorme la kuragha Gejka.
La horlogho sur la turo batas kvaronhorojn: "Estis tago — estis afero. Din-don… Din-don!"
Jam estas malfrue.
La knabo ekstaras, serchas permane en herbo kaj levas grandan bukedon da kampofloroj.
La florojn kolektis Jhenja.