Mi jam tre hontis pri la afero antaŭ la hinoj kaj timis pri mia pozicio pro la multaj malsukcesoj. Post iom da hezito mi tamen konfesis mian necertecon al la gvidanto de la apudstarantaj hinoj por eviti, ke la postvenontaj malsukcesoj ŝajnigu, ke mi tute ne kalkulis pri tio.

Des pli agrable surprizis min, kiam li diris, ke mi verŝajne vane ekkonis ilin, mia cerbo estas tro kazoa por ilin kompreni, pli ĝuste al ili kutimiĝi, ĉar, nature, sancerba homo ne povas trovi sencon en tio, kies esenco estas la sensenceco.

Ĉiuokaze mi decidis atendi la morgaŭon.

Kiel la behinoj interkonsiladis tiunokte, mi ne scias. Eble neniel kaj tiujn surprizojn, kiuj min trafis en la sekvonta tago, mi devas atribui al ilia stranga frenezeco, kies ĉefa karakterizo estas, ke kvankam nenia konsekvenco estas en la behinoj, tamen, mirindmaniere ĉiuj estas sammaniere nekonsekvencaj.

Do, sekvonttage ni elkondukis la interbatemulojn al la monteta deklivo.

Tiuj staris en du strikte disiĝintaj grupoj kaj turnis siajn dorsojn al la alia grupo.

Karakterize estas pri la naiveco de la hinoj, ke ili vidante tion, konsilis al mi manumi laŭvice la grupojn: unue ni disdonu la tranĉilojn al la konao, kaj nur post kiam ili jam ekstermis sin mem, ni disdonu tranĉilojn al la alia grupo.

Mi devis reteni mian ridemon kaj klarigi, ke neniu grupo interbatadas en si mem, ĉar por tio necesas ankaŭ la ĉeesto de la alia. Nature ili ne komprenis tion, demandis, kial ne estas pli facile piki la pli proksime starantan, se ili finfine ĉiuokaze mortpikas unu la alian. Mi deklaris per la supereco de la spertulo:

– Ĉi tiu grupo estas la konao, tiu alia la kemono. Ambaŭ interbatadas nur, se la alia kunestas.

Nur, kiam la hinoj rigardadis unu al la alia, mi konstatis, kiom "sensencan klarigon" mi diris, kvankam post iom da pensado eĉ mi mem devis konvinkiĝi, ke mi diris vere sensencaĵon. Do vere, kial ne komenci la murdadon sur si mem? Do, mi rimarkigis al ili, ke la behinajn aferojn mi povas klarigi nur behine, ili ne pretendu pli el mi.

Post tio niaj aŭtoj ĉirkaŭfermis la behinojn en granda cirklo. Ni disdonis la tranĉilojn, kaj fine mi anoncis, ke la buku estas libera.

Kaj tiam mi mire vidis, ke neniu ekmoviĝis.

Ĉirkaŭe staris niaj aŭtoj, kun ni ĉiuj, ekipitaj per gasmaskoj kaj prete tenataj ŝpructuboj; interne, unu kontraŭ la alia la du malamikaj partioj, proksimume mil behinoj senmove.

Minuto pasis post minuto. La hinoj alrigardis min demandmiene, kaj mi estis en la plej granda embaraso.

Post nelonge inter la kemonanoj viro stariĝis sur elhakitan arbotrunkon kaj ekparolis al la aliaj:

– Vi eble nun opinias, – li diris, – ke la hinoj nin helpas en la akiro de la boeto kaj, ke nun ni havos okazon fari bukuon por la boeto, vivo kaj paco?

– Vi eraras. En niaj ketniaj agoj la hinoj ne vidas la profundan esencon de la vivo, sed ili rigardas tiun sensenca interbatado. Sed kiel ja povus kompreni tia bivaga amaso tion, kion povas enspiri nur la vivanta kaj varma pulmo, en kiu ankoraŭ vivas la sankta respekto de la anebaoj kaj de la boeto, dum la vaka kaj dezerta pulmo malproksime postrestas kaj erarvagadas en la dezertaĵoj. La respekto de la anebaoj kaj de la bikruo estas la rokfirma bazo, kiu donas enhavon kaj celon al nia vivo, kiu distingas la behinon de la senpulmaj hinoj, tiu ŝtale hardas niajn brakojn en la noblaj bukuoj, faras bumbukojn el la filoj de la behaoj, kiuj senhezite oferdonas siajn vivojn por la boeto kaj por la graco de la tranĉilo.

(Bumbuko signifas murdiston, sed mi devas rimarkigi, ke ili havis pri tio diversajn esprimojn laŭ tio, kiun murdas la murdisto, ĉar ili – laŭ sia idiota pensmaniero – ne egale malestimis la murdiston, la bumbukon ili eĉ estimis. Sed pri la signifo de ĉi tiu vorto iliaj opinioj jam estis diversaj, kion mi neniel povas kompreni. Nome, laŭ la konaanoj bumbuko estas tiu, kiu mortigas kemonanon, sed laŭ la kemonanoj tiu, kiu mortigas konaanon.)

Poste li daŭrigis:

– La respekto de la graco de la tranĉilo kaj de la anebaoj estas la fonto de la vivo de la behaoj, sen kiu nia sorto estus morto kaj pereo. (Do, ili firme kredis, ke ili mortus, se ili ne forbuĉadus unu la alian!) Ni flegu do en niaj pulmoj ĉi tiujn plej altajn idealojn, nian firman sindonon al la bikruo kaj al la anebaoj, ĉar ketnia behino vivas aŭ mortas kune kun sia tranĉilo kaj boeto.

Nun sekvis ankoraŭ longa, – sensenca babilaĵo, kiun mi ne volas detaligi, tiom pli, ĉar mi ne povis memorfiksi tiom multajn idiotajn sensencaĵojn.

Mi komprenis nur tiom, ke nun okazis perfido. Li asertis, ke ni primokas la gracon de la tranĉilo, ŝajnigante per nia procedo la noblan buku-on ordinara kaj sencela interbatado kaj nun ni incitas la noblajn bumbukojn unu kontraŭ la alian, kiel la virkokojn en areno. La defendo de la boeto ne estas marioneta teatro, sed la graco de la tranĉilo.

– Behinoj! – li kriis. – Ĉu vi ne vidas, ke ilia celo estas ne, ke ni partoprenu en la graco de la tranĉilo, sed ke ni mortigu unu la alian.

Перейти на страницу:

Похожие книги