Malfeliĉaj behinoj, ili kuras, kuras, pelas sin mem al celoj imagitaj en la aeron, kiujn atingi ili ne nur ne povas (tio cetere tute ne estus ebla), sed eĉ ne intencas ĉar se ili jam povus ion atingi, tuj ili volas ion alian, pli malproksiman.

La vivo de la behinoj estas absurdo per si mem. Neebliĝo. Eble ia vermo maĉis iliajn nervojn, kiu neebligis al ili la travivon de la vivo: la kontentiĝon, la progreson al la celo. Ilia vivo same ne havis sencon, kiel iliaj vortoj kaj penadoj.

Fakte pli bone estis tiel.

Tiutage mi enlitiĝis kun pezaj sentoj, kaj mi decidis ne plu pensadi pri la aferoj, sed dum la sekvontaj tagoj ripozigi miajn lacajn nervojn.

<p>DEKOKA ĈAPITRO</p>

En ĉi tiu ĉapitro fine solviĝos la sekreto de la stranga vivo de la hinoj. – Mi ekkonos, kio estas la behineco kaj la kazoo. – La aŭtoro estas profunde ofendita de Zatamon, kaj tio lin instigas al definitiva decido.

Antaŭtagmeze mi kuŝis en la sunbanejo sur la tegmento de la hospitalo, kaj senlima feliĉo de ripozo lulis miajn ekscititajn nervojn. Mi rigardis en dormem-beata humoro la kontraŭan monton, kies flankon longa, arĝentkolora ŝraŝblinio dividis en du partojn. La ŝraŭblinio rotaciis jen supren, jen malsupren. Eĉ konjekton mi ne havis pri ĝia destino. Unu estis el iliaj strangaj maŝinoj, kiujn mi vidis amase en ilia lando, sed, se mi vivus cent jarojn inter la hinoj, mi ne povus ekkoni ĉiujn iliajn kreaĵojn. Sed nun min ne interesis la esenco; nur tre agrabla, sugestiva sento estis vidi tiun mistikan perpetuum mobile. Miajn ekscititajn nervojn tio karese trankviligis.

Mi jam ĝuis de pluraj horoj la nenifaradon, kiam mi eksentis manon sur mia ŝultro.

Suprenrigardante mi ekvidis Zatamonon. Li altiris seĝon kaj sidiĝis apud mi.

– Rakontu viajn impresojn, kiujn vekis en vi la vivo inter la behinoj.

Al mia demando, kial tio estas necesa, li respondis, ke oni bezonas tion por la diagnozo de mia nuna stato.

Mi provis denove skizi per kelkaj vortoj miajn suferojn sed la vundoj de mia animo estis ankoraŭ tiel novaj, ke min malbonfartigis jam la nura rememoro. Dum mi parolis, miaj membroj denove ektremis, mia voĉo eksingultis, kaj fine mi devis lin peti, ke ni iom prokrastu la refreŝigon de la rememoroj.

– Mi estas angla ŝtatano – mi diris, – mi edukiĝis en estimo al la racia menso, tie, kie la jeso signifas kunsenton kaj la neo malaprobon. La paranojon mi nur kuracis kaj vi ja povas imagi, kion signifis al mi esti elmetita al la furiozo de tiagrada paranojo, kian ĉe ni eĉ laŭ famo oni ne konas.

Mi esprimis mian sinceran kompaton, ke tiu plej terura malsano de la mondo plagas ĝuste ilian paceman kaj bone prosperantan insulon kaj mi petis prefere klarigi pli detale la esencon de tiu malsano, ĉar min, kiel kuraciston, ĝi eksterordinare interesas. Li diris ja kelkajn vortojn jam antaŭ mia internigo pri la kosmaj radioj de la Suno, sed bedaŭrinde, pro miaj tiamaj erarideoj (kiujn mi nun ege hontas), mi ne atentis laŭ ties merito.

Mi efektive pentofaris kaj tre agrable min fartigis konfesi miajn kulpojn. Inter la saĝaj hinoj mi sentis min vere kiel infano, kiu de la batoj de la malnoblaj bubaĉoj rifuĝis inter la brakojn de sia patrino.

– Mi jam menciis al vi – komencis Zatamon – ke la funkciojn de la vivo influas la kosmaj radioj de la Suno. La fonto de ĉiu vivo estas la Suno, do ankaŭ la volo por vivi devenas el la Suno en la formo de la kosmaj radioj venantaj kune kun la varmo. Tiujn la cerbo akceptas kiel anteno kaj ĝia funkcio formiĝas laŭ maniero, difinita de la radioj. Tio estas la instinkto.

– Do, ĉu la radioj influas la funkcion de la instinktoj same, kiel la hormonoj la funkciojn de la organoj?

– Prave. Eĉ plu, parte jam ankaŭ vi konas la efikon de la kosmaj radioj al la vivo. Vi spertis la koincidojn de la protuberancoj kaj de la sunmakuloj kun kelkaj vivsimptomoj. Vin surprizis la preciza korelacio, kiun vi observis inter la sunfunkcioj kaj la fluktuado de kelkaj malsanoj, eĉ de la akcidentoj. Per la fluktuado de la vivenergio vi povas konvinkiĝi, ke tiu estas direktata tute per la kosmaj radioj de la Suno al la nervosistemo. La vivenergio kaj la instinktoj devenas el la Suno. Kaj se la instinkto restas nur instinkto sen pensado, ĉio iras laŭ sia ordo. Vi vidis la kazoan vivon de la formikoj.

– Kio? – mi demandis surprizite, ĉar li jam foje uzis ĉi tiun metaforon. – Kiel venas la senmensa animalo al la kazoo, kiu estas la komplikita vivregularo de la mensaj estaĵoj de la hina socio?

Перейти на страницу:

Похожие книги