Evrot (evro) Joseph, (ps. Verto), franco, licea prof. Nask. 13 apr 1859 en Cliambéry, mortis 3 marto 1920 en Bonneville. Gvidis unu el la unuaj kursoj en liceo pri E. (Grenoble 1902). Prez. de grupoj (Grenoble, Chambery). Faris kursojn, paroladojn, artikolojn en francaj kaj E-aj gazetoj, prop. broŝurojn. Tradukis: Brueys kaj Palaprat:
Evstifejev Nikolai, ruso. Malnova E-isto, (jam ĉ. 1890), kiu laboris amplekse kaj diversmaniere por E. Kunlaboris je
Export E-ist aperis en Chicago de jan.-julio 1909 kaj de jan. 1922 sept.-okt. 1924. Red. E.M. Pope. 4–8 p. 31×23. Pritraktis komercajn, industriajn, eksport-, ekonomiajn, patent- kaj similajn aferojn. P. TARNOW.
Eyquem (ekem) Daniel, franco, supera juĝisto. Nask. 13 marto 1852 en Bordeaux, mortis 24 jan. 1926 en Paris. Prokuroro en Limoges; li aliĝis al E en 1906 kaj tuj entuziasmiĝis. Vicprez. de la grupo (1907). Dum sia cetera vivo li laboris por la ideo. En 1923 elektita prez. de la SFPE. La tasko estis malfacila. En tiu momento la Societo aliformiĝas; ĝi estis Asocio de individuoj; ĝi fariĝas unuiĝo de grupoj kaj federacioj. Malgraŭ sia aĝo, li akceptis tiun rolon. Plie li pli speciale klopodis letere kaj persone ĉe la registaro kaj la grandaj publikaj institucioj. Al sia arda idealismo li kunigis flaman esperon kaj laborpovon admirindajn.
F
Fabeloj de Andersen. Trad Z. Unua parto 1923, 152 p, dua parto 1926, 154 p., tria parto 1932, 153 p. «A. apartenas al la plej klarvidaj, plej klarmensaj verkistoj de l’ homaro. La traduko: krom la ĝuo de tiu diafana stilo, kiu tiel senpere interpretas al ni ia belaĵojn de la originalo, ni povas en ĝi ankaŭ ĝoji pri formoj, kiuj estas kvazaŭ decidoj pri diskutataj aferoj.» (Totsche, L. M, 1932, p:159.)
Fabiola. Romano pri la katakomboj, de kardinalo
Fabrikmarkoj, v. Varnomoj.
Facchi (fakki) Gaetano, italo; administranto, sekr. de Faŝista Instituto de Kulturo de Brescia. Nask. 2. dec. 1888 en Brescia. E-isto de 1920. En 1922 fondis grupon en Brescia, gvidis multajn kursojn ĉe diversaj asocioj, ankaŭ por instruistoj. En 1925 instigis la Komercan Ĉambron de sia urbo dissendi E lingvan cirkuleron pri la itala komerco kaj industrio al ĉiuj delegitoj de UEA; la cirkuleron oni tradukis en naciajn lingvojn kaj aperigis en multaj ĵurnaloj kaj dokumentaroj de komercaj ĉambroj. Depost 1926 delegito de itala E movado por eksterlando: (Informservo) De 1931 estrarano de IEF; prof. de E ktp. Lingvistaj, literaturaj, historiaj artikoloj en E gazetoj. Trad. la komedion «Naskiĝo» de Niccodemi, prezentita en Udine dum lanacia E kongreso, 1929 Verkis prelegon S-ta Francisko kaj Budho, 1930. Ĉefkunlaboranto de la
Facila Legolibro. 1923 64p. Simple verkitaj resumoj pri naŭ originalaj E romanoj; artikolo de
Fadenhecht Josif, bulgaro, d-ro, univ. prof. de juro, eksministro de la juĝaferoj. Prezidis publikan kunvenon dum verda prop. E-semajno en Sofia en 1924
Fairbairn (ferbern) Artbur Reees, anglo, arkitekto. Nask. 6 majo 1884 en Sunderland. Laika predikanto metodista. Arĥeologo. De 1920 prop. sekr. por E movado en nordorienta Anglujo. Fotografas kaj paroladas kun lumbildoj pri UK-j.
Fairman (fermn) Charles Arthur anglo, diskonta makleristo. Nask. 21 nov. 1866 en London. Iama kasisto de BEA. Membro de UEA de la komenco.
Farges (farĵ) Alice-Leontine, francino. Nask. 22 jan. 1869 en Couloutre (apud Nevers) Fondis esi Lyon (1910) la «E-istan Hejmon», malfermitan al ĉiu E-istoj. Direktas E-Oficejon de 1908. Eldonis E-ajn glumarkojn, juvelojn E-ajn, ktp. Propagandis ĉe komercistoj. Enirigis uzadon de E kaj organizis prop. budon ĉe Foiro de Lyon.
Farkas (farkaŝ) Ferenc, hungaro, elektromuntisto. Nask. 1903 en Nagyvarad (nun Oradea Mare en Rumanujo). E-isto de 1923. Estis tre fervora laboranto, plurfoje centra sekr., vicprez. de HESL en la postmilitaj jaroj. Multaj kursoj, paroladoj.
Fast Paul, germano, instruisto en komerea lernejo. Nask. 21 sept.1853, mortis 28 okt. 1928. Kunfondinto de E grupo Königsberg (1907). Verkis
Fatala Ŝuldo. Teozofia romano de