Faulhaber Frits, nederlandano, dompentristo. Nask. 8 aŭg. 1893 en Amsterdam. E-isto de 1912. Propagandis en la armeo 1917–18. Estrarano de FLEN 1920–23 kaj 1927–34 Red. ties organon Arbeider E-ist en 1929, kunred. de ĝia lingva aldono 1931–34. Prez. de la Laborista E Ekzamena Komitato. Radio-paroladetoj, skriba kurso por kursgvidantoj, aŭtoro de «Konsilanta Gramatiko».

Faŭsto I. Drama poemo de Goethe, el la germana trad. Barthetmess. 1923, 153 p. «F., imaga heroo, temo de multaj literaturaĵoj trovis definitivan formon en la ĉefverko de G. La traduko — rima kun malpli regulaj ritmoj — estis tiel malfacila, ke rezulto pli perfekta eble ne estas atingebla. Oftaj versoj kun nenatura vortordo.» (G.S., „E“, 1923, p: ISZ.)

Fauvart-Bastoul (fovar-bastul) Leon, franco, skadronestro en kavalerio. Nask. 27 julio 1845 en Angers, mortis 1922. E-iĝis en 1900. Ano de la fama Dijona grupo, helpis al Boirac por lia Plena Vortaro, 1909. Publikigis gravan verkon: ŝlosilvortoj, 1909, franclingvan studon pri 200 oftaj vortoj. Kun sia edzino kaj sia filo verkis: Triope. Verkis ankaŭ: Pri la gramatika specifikeco de la fundamentaj radikoj, 1914. LK en 1911.

Fauvart-Bastoul Marcelle, edzino de la antaŭa. Nask. 14 nov. 1859 en Autry-le-Chatel (apud Orleans). Prez. de la Diĵona grupo, gvidis multajn kursojn speciale por blinduloj. Helpis al Boirac por lia Plena Vortaro. Verkis: E sen profesoro, 1912 — Luksa dometo, 1918 — Kunverkis Triope.

Fauvart-Bastoul Louis, franco, filo de ambaŭ antaŭaj, d-ro de leĝoscienco. Nask. 19 sept. 1877 en Blois, 5 sept. 1914 mortpafita ĉe la Marna batalo. Li skribis en juraj revuoj kaj ankaŭ okupis sin pri muziko. Verkis: D’une langue auxiliaire au point de vue du droit des gens, 1906. Kunverkis Triope.

Favrel Henri, franco, inĝeniero E.C.P. Nask. 16 jul. 1877 en Paris. Gen. sekr. de la Radio-Klubo E-ista de Francujo. (530 anoj ĝis 1932), red. de Radio-E, trimonata organo de la Klubo. Prez. de la Radio-Komisiono dum la UK en 1932. Estis adm. de E Centra Librejo, ktp. Multaj artikoloj kaj raportoj; paroladoj, ankaŭ per radio. Gvidis korespondajn kursojn.

Fazel John H., usonano, laŭvice multaj profesioj, dum longa tempo pastro, presbiteria evangelisto kaj farmisto. E-isto de 1908. Kiel armea pastro en 1917 instruis E-n al ofic. istoj kaj al simplaj soldatoj. Direktoro de la ES YPD (kun ĉ. 1000 anoj) kiu apartenas al EANA. Artikoloj ĉefe en skoltaj gazetoj.

Fels Isidoro, d-ro kaj lia edzino Regina, hebreoj el Lwów. Li — kuracisto, nask. en 1870, ŝi — en 1877. en Lwów laŭvice prezidadis multajn jarojn la EG. La infanoj parolis E-n antaŭ ol sian gepatran lingvon.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги