Feminismo. Ekde la komenco virinoj ludis gravan rolon en la historio de E. Klara Zilbernik, la edzino de Z, estis kvazaŭ baptopatrino al ties verko, helpante ĝian publikigon kaj poste fidele kaj nelaciĝeme zorgante pri ĝia prospero. Krom kaj post ŝi multaj kapablaj virinoj laboris fervore por la disvastigo de E kaj ĝia interna ideo. Dume, la rolo de la virino en la mondo entute fariĝis pli kaj pli grava. Estiĝis la t.n. feminista movado, postulanta por virinoj la samajn rajtojn sociajn, ekonomiajn kaj politikajn, kiujn jam havis la viroj. Formiĝis gravaj int. ligoj de virinoj, kiuj celis protekton kontraŭ ĉia perforta subigo de homoj aŭ popoloj kaj antaŭ ĉio malebligon de militoj. La fincelo de tiuj ligoj estas esence identa al E-ismo, kiu tamen, krom la neceso interpacigi la popolojn, ankaŭ malkovris taŭgan helpilon por atingi tiun celon. Tion ekkonante, kelkaj klarvidaj E-istoj, por forigi la lingvajn malfacilaĵojn, decidis arigi ĉirkaŭ si kiel eble plej multe da virinoj. Kun ilia helpo ili volis pruvi antaŭ la publiko, ke int. paco estas ebla nur sur bazo de int. interkompreniĝo, t.e. sur fundamento de neŭtrala mondhelplingvo, kia estas E. Tiel estiĝis Unuiĝo de E-istaj Virinoj. (UDEV.) Junaĝa kaj laŭ amplekso ankoraŭ malgranda tiu Unuiĝo jam faris respektindan sumon da laboro. Okaze de la 22-a UK, la unua post ĝia estiĝo aŭstria anino, dum demonstracio de la Londona Klubo en Hyde Park turnis sin al la virinoj inter granda amaso da ĉirkaŭstarantoj kun peto, ke ili lernu kaj poste disvastigu E-n por defendi pere de ĝi siajn virinajn kaj precipe siajn patrinajn rajtojn, kaj helpu al la fratinoj en tiuj landoj, kies leĝoj ankoraŭ rifuzas samrajtecon al la virinoj. Dum la 23-a UK en Kraków UDEV sendis gratulleteron al Ligo de Patrinoj kaj Edukistinoj pro ties propagando per flugfolioj E-lingvaj, kaj monon al Int. Ligo de Virinoj por Paco kaj Libereco. Plej gravaj estas la laboroj de la franca grupo, sekcio de UDEV. Forta estis la financa kaj morala helpo de Marcelle Tiard (mortinta en 1931). Ŝia ĉefa kunlaborantino M. Borel ofereme daŭrigas la komunan agadon, uzante sian influon en virinaj rondoj por sukcesigi E-n. (Ekz. mendis E-lingvajn glumarkojn por 1500 fr. eldonitajn de la Ligo de Virinoj antaŭ la Konferenco de Senarmigo.) La Ligo mem subtenis M. Borel en ŝiaj klopodoj oficialigi E-n ĉe la int. kongreso de la Ligo dum 1932, 20 diverslingvaj delegitoj jam subskribis la proponon kaj nur pro lertaj manovroj ktp. E ankoraŭ ne sukcesis, sed la propono estos ripetata je la unua taŭga okazo. UDEV tiam morale kaj finance subtenas la militrezistantojn. (Ligo Einstein) r. UDEV. AMALIA BERGER.

Ferdinand Hirt und Sohn Leipzig estas unu el la plej gravaj germanaj porlernejaj eldonejoj, fondiĝis en 1832. Ekde 1919 eldonas ankaŭ E-lernolibrojn kaj en 1921 laŭ instigo kaj sub direkcio de Bernhard Kötz fondis E-fakon, kiu dum la lasta jardeko fariĝis unu el la plej gravaj eldonejoj. Eldonis inter aliaj la historioverkojn de Privat, Originalan verkaron de Zamenhof, Enciklopedian Vortaron de Wŭster, kaj aliajn librojn, entute ĉirkaŭ 50 diversajn volumojn, kies vendoprezo dum la aperdato atingis 250,- svfr.

Ferez (ferez) Hubert, franco, instruisto. Nask. 15 marto 1896 en Voyenne (apud Laon). Unu el la plej varmaj propagandistoj en Francujo Starigis kaj prezidas de 10 jaroj la Orientfrancan Fed. Loĝante en Strasbourg, li faris sian tutan eblon por komprenigi al la germanlingvuloj la animon kaj kulturon de Francujo, kaj tiamaniere labori por la paco, per interpenetrado de tiuj ambaŭ civilizacioj. Kreis la plej gravan E‑an prop. gazeton, en granda formato: La Tribune E-iste, redaktita en franca lingvo (20.000 ekzempleroj). Laboris por ke en ĉiu nacio stariĝu simila organo nacilingva grandformata. Kreis la Asocion «Groupement E-iste de l’ Enseignement» kaj «Les Légions E-istes», kaj fondis la organizon de tiuj Asocioj sur nova fundamento: neniam okazas balotoj; estas nur direktantoj, kiuj administras, kaj anoj, kiuj subtenas ilian agadon; neniuj statutoj; neniuj diskutoj.

Fernandes (fernandiŝ) Julia, brazilanino. Mortis en 1927. E-isto de 1907. Fond. de Virina EK en 1912, kies animo ŝi estis ĝismorte.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги