Sed precipe ĉe la unuagradaj instruistoj E sukcesis. Multaj el ili vidis en E ilon efikan por int. paciĝo kaj kontraŭmilita propagando. La plej konata propagandisto estas Ferez. En aŭg. 1932 li atingis belegan sukceson. Du gravaj ĉiujaraj Kongresoj de Ŝtataj Geinstruistoj okazis: unu en Clermont-Ferrand (Nacia Sindikato de Fr. Geinstruistoj, 80.000 ano)), la alia en Bordeaux (Unueca Sindikato pri Laika Instruado). Ili reprezentas grandan plimulton de la fr. instruistoj. Dank’ al Ferez (Clermont-Ferrand) kaj Marly (Bordeaux) ili, kun fortaj motivoj kaj analogaj esprimoj, postulis enkondukon de E en ĉiujn lernejojn, kaj la oficiala organo de la Nacia Sindikato (L’Ecole Liberatrice) dediĉas kronikon por E.

En dec. 1931, fondo de la «Groupement E-iste de l’ Enseignement Primaire» (sekr. Despeyroux), kiu fariĝas (jan. 1933) la «Groupement E-iste de l’Enseignement» (Desperroux kaj Ferez), kies organo estas la «Tribune E-iste» de Ferez.

En 1932, pli ol 500 geinstruistoj parolas E-n, kaj kursoj estas malfermataj ĉe Superaj Lernejoj por Instruistoj en Grenoble (Dejean) kaj Nice (Avril).

SFPE faris specialan propagandon ĉe la skoltoj. La 14 sept. 1924, laŭ instigo de Duval, kunveno de reprezentantoj de E kaj de skoltoj adoptis laborplanon. Duval fariĝis delegito de SFPE por propagando ĉe skoltoj. Okazis specialaj kursoj, ĉefe antaŭ la tendado en Gödöllö, 1933; ankaŭ favora artikoloj en skoltaj revuoj.

Ekzamenoj kaj diplomoj. La Franca Societo organizis kvar kategoriojn de ekzamenoj kaj de diplomoj. 1. Atesto pri Lernado (elementa). 2. Supera Atesto pri Lernado (komerca kaj teknika. 3. Atesto pri Kapableco, por kandidatoj al profesoreco — ekzistas speciala Atesto pri Kapableco por alilanduloj. 4. Diplomo pri Supera Studoj E-istaj, por profesoroj ĉe Altaj Lernejoj, fidindaj tradukistoj, ktp. Sed de ĝia kreo (1926) nur unu E-isto akiris ĝin.

Kunvenoj ekstergrupaj. Jam en 1900 SFPE decidis organizi 3 vespermanĝojn en Paris por grupigi la ĉiulandajn E-istojn loĝantajn provizore en la ĉefurbo. La unua (21 jul.) ricevis nur 9 kunmanĝantojn (2 alilandanojn); oni rezignis. Post kelkaj jaroj la Pariza Grupo decidis rekomenci la vespermanĝojn, (12 okt. 1904); ili fariĝis preskaŭ ĉiumonataj, la 12-an principe. La plej fama okazis la 1 aŭg. 1905, dum la ĉeesto de Z en Paris (250 personoj). Oni devas ankaŭ citi «La Barĉo» fondita de Cart por Atestuloj pri Kapableco. En 1907, oni organizis en Paris vesperkunvenojn teatrajn kaj artistajn, tekunvenojn, promenekskursojn. La sekcio de Montmartre organizis teatrajn vesperojn, kiuj baldaŭ (1909) fariĝis «La E-ista Kabaredo», prapatro de «Verda Kato». Antaŭ la milito oni estis organizinta kelkajn tagmanĝojn en diversaj kvartaloj de Paris. En 1924 Camescasse organizis ĉiujaŭde E-istan tagmanĝon. Sed la 12 dec. 1925 Warnier restarigis la famajn vespermanĝojn de la 12-a trimonatajn; ili estas precipe prop. kunvenoj: oni invitas ĵurnalistojn, scienculojn, politikulojn, ktp., kiuj renkontiĝas kun 50 ĝis 100 E-istoj. En 1931 Mittey fondis ĉiulundan tagmanĝon (Agapoj). 1933 alia ĉiumerkrede Balliroan. Plie oni kreis rendevuejojn en Paris kaj provinco; la ĉie konata estas tiu de la kafejo Talma, fondita de Ferrari (ĉiusabate), en Paris. Sed la plej fama ekstergrupa kunvenejo estis la «Verda Kato», E-ista Kabareto en Paris, fondita en dec. 1920 de la E grupo «Amika Rondo». Ĝi organizis kabaretajn vesperojn en sia «miaŭejo» ĉe apudbulvarda strato Notre-Dame-de-Bonne-Nouvelle. Ĝi tiris sian nomon eI la famega «Nigra Kato», artista kabareto kiu floris de 1885 ĝis 1897. La programoj de V.K., inspiritaj de facila Muzo, konsistis el kanzonoj, revuscenoj, burleskaĵoj, ktp. La ĉefa organizanto estis Raymond Schwartz, kiu forlasis V.K. en 1925, kaj verkis «Verdkata Testamento» en 1926. Lin anstataŭis Paul Echard. Sed fine de 1927, kiam Echard forveturis eksterlanden, la V.K. ĉesis. Ĉefaj partoprenintoj: Le Cornec, Nels, Menu de Menil, Marchand, Dubois, Aisberg, Grenkamp.

Domo de l’Esperanto. «La Maison de l’E» estas Asocio de Amikoj de E, fondita en 1928, laŭ la iniciato de Archdeacon kaj Warnier, kun la patronado de eminentuloj aŭ gravaj personoj en ĉiuj fakoj de scienco, tekniko, komerco, turismo, aviado, ktp. Kotizoj altaj, minimume mil fr. ĉiujare. Ĝenerala celo: faciligi la int. rilatojn kaj helpi pli fruktodonan interkonatiĝon, malgraŭ la barilo de la lingvoj; propagandi E-n en la medioj speciale bezonantaj komunan lingvon. Organizas senpagajn kursojn, subvencias gazetojn kaj diversajn E-ajn organizaĵojn helpas al la ĝenerala propagando ktp. Ĝen. sekr. estas C. Rousseau.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги