Jam en 1919 la estraro de SFPE proponis novan regularon, kaj en 1920 ĝenerala kunveno faris gravajn ŝanĝojn. Ĉar la grupoj estis preskaŭ malaperintaj, kaj nur individuojn oni povis atingi, la Societo decidis, ke ĝi konsistos nur el individuoj, kaj ne plu el aliĝintaj grupoj, sed kun deziro, ke en ĉiu urbo la E-istoj formu grupojn.
En 1921 du gravaj faktoj estas menciindaj: la deziresprimo subskribita de pli ol 40 membroj de la Scienca Akademio, postulante disvastigon de E (laŭ instigo de
En 1922 la nombro de la grupoj reorganizitaj ne pliiĝas plu (nur 25); tamen la malnovaj propagandistoj vo1is konservi la principon de individueco — la novaj, kun
La nacia Kongreso de Limoges (1923) aprobis la novajn ideojn kaj voĉdonis tute novan regularon laŭ la proponoj de Couteaux. Rollet de L’ Isle, prez, kaj Cart, vicprez, eksiĝis, lasante plenan liberecon al la novigantoj. Cart restis prez. de la instruada Komisiono (ĝis 1925). Cart, Rollet de L’ Isle kaj Sehert fariĝis Hon. Prez. En 1923
La 3 jun. 1922 bedaŭrinda bato frapas la francajn E-istojn. Leon Berard, ministro por la publika instruado, aperigas cirkuleron, per kiu li
En 1925 la registaro akceptas E-n kiel lingvon por telegramoj, kaj tuj poste la Konferenco de la Tutmonda Telegrafa Unuiĝo akceptas ĝin por la int. interrilatoj telegrafaj.
Eyquem mortis la 27 jan. 1926, en la momento, kiam li ĉiumaniere klopodis ĉe la registaro, por ke la SFPE estu deklarata «Societo por publika utileco». Tia deklaro estas tre interesa por societoj en F., ĉar tiuj societoj rajtas posedi kapitalon, ricevi pertestamentajn donacojn, ktp.; ĝi estas nepre necesa por alporti firman financan bazon. Li ne povis sukcesi, ĉar la Ministrejo por Eksterlandaj Aferoj kontraŭstaris.
La 2 apr. 1926 estas elektita prez.
En majo 1928, ĉe la Nacia Kongreso en Parizo, oni diskutas pri unueco de la kotizoj por UEA kaj SFPE: unua gesto de SFPE por unueco de la ĝen. movado. Oni decidas ankaŭ, ke la franca lingvo kaj E estos la du lingvoj de la Naciaj Kongresoj.
En majo 1928 (Nacia Kongreso en Lyon), unua diskuto pri ŝanĝoj en la int. regularo de E, kaj pri kunfandiĝo de la Naciaj Societoj kaj UEA. Unue oni kritikas precipe, ĉar la sama persono prezidas la Centran Komitaton, UEA kaj KR, kaj ĉar UEA ne publikigas detalajn kontojn. Oni konkludas, ke ankaŭ la int. movado bezonas definitivan regularon, kaj ke la tiama stato (Kontrakto de Helsinki, 1922) povas esti nur provizora, ĉar la kunekzisto de la Naciaj Societoj kaj de UEA malhelpas al la propagando. Unuparte la dueco de kotizoj malfaciligas varbadon de anoj; aliparte la elekto la kontroto de la delegitoj, la apogo kiun ili bezonas por agi efike, estas aferoj plenumeblaj nur de organizaĵoj lokaj, regionaj aŭ naciaj. Dubois, Iranea repr. en KR, estas komisiita por redakti plenan projekton de regularo, kiu tute kunfandos la Societojn kaj UEA. Tiu projekto, zorge ellaborita kaj aprobita preskaŭ unuvoĉe en 4 naciaj Kongresoj (1929, 1930, 1931, 1932), estis la bazo de la reformo adoptita dum la UK en 1932, kiu, post diversaj ŝanĝoj, fariĝis la Interkonsento de Kolonjo 1933.