En 1930, la gazetoj en Hindoĉinujo (v.) komencis paroli pri E. En 1931, la Bulteno de la «Ligo por la Homaj Rajtoj» enketas pri la Lingvo Int. El 77 sekcioj respondintaj, 72 aprobas E-n, organizas paroladojn, ktp.
1932 estas grava dato por E en F. La 30 jul. malfermiĝis la XXIV-a UK en Paris, sub la patronado de Lebrun prez. de la respubliko, kaj de 12 ministroj. Honora prez.: Andre Baudet; prez.: Warnier, dank’ al kiu la kongreso sukcesis (1618 kongresanoj), malgraŭ la ekonomia krizo kaj la apenaŭ kredeblaj malfacilaĵoj kontraŭ eksterlandaj vojaĝoj de personoj kaj de mono en plej granda parto de Eŭropo. La ĉefa rezultato de la Kongreso estis la nuligo de la Kontrakto de Helsinki.
En 1933, Ferez fondas «Les Legions E-istes» (prez. Marya Schmitter), Asocio de individuoj — eĉ ne ankoraŭ parolantaj E-n — por disvastigi la lingvon kaj triumfigi la idealon de paco.
En la nuna tempo, la E-a movado en F. tre kontentige kreskas. Ĝin apogas la plimulto de la publika opinio, kaj ŝajnas, ke baldaŭ ĝi atingos plej kuraĝigajn rezultatojn. Sed, ĉar ĝi estas multaspekta, oni devas mencii aparte ĝiajn ĉefajn partojn.
Konsisto de SFPE.
| Jaroj | Federacioj | Grupoj | Anoj |
|---|---|---|---|
| 1923 | 0 | 12 | 248 |
| 1928 | 13 | 45 | 1569 |
| 1933 | 16 | 94 | 3200 |
Tiu tabelo enhavas la Federaciojn de Nordafriko kaj Indoĉinujo. Plie SFPE entenas 4 federaciojn specialistajn. Fed. E-ista Universitata de Fr. — Asocio F. de blinduloj-E-istoj. F. Ligo de la Amikoj de E. (fond 1930, hon. prez. prof. Langevin, prez. Gaudet). — Asocio amika de la E-istoj Policistoj en F kaj Kolonioj. 8 aliaj grupiĝoj ne aliĝis al SFPE- F. Ligo de Katolikaj E-istoj — Federacio E-ista Laborista — E SFIO (socialista) — Asocio de F. Poŝtistoj E-istaj — E kaj Commerce — Radio-Club E-iste de F. — La Maison de l’E — Grupiĝo E-ista de la Instruado — ne kalkulante la komunistan Asocion.
En 1920, la «Centra Librejo E-ista» aĉetis la plej grandan parton de la verkoj de tiuj firmoj. Ĝi fariĝis la sola tut-E-a librejo en Francujo (direktoro Dauphin).
Jaroj Kapitalo Vendo de libroj
1920 45.000 fr. fr. 22.000 fr. fr.
1924 41.000 73.000
1928 71.000 90.000.
1932 86.000 144.000
al E (Bourlet, Boirac, ktp.). Iom post iom E penetris en kelkajn liceojn. Ni citu i.a. Evrot, kiu en 1902 gvidis kurson en la liceo de Grenoble, Deligny, kiu en 1904 fondis licean grupon en Saint-Omer, k.a.
En la unuagradaj lernejoj ni citu Robert, kiu gvidis kurson en Pariza lernejo (1905), kaj instruistojn: Vatel, kiu gvidis kurson por instruistoj (Paris, 1905, 30 ĝis 60 instruistoj ĉeestis), Picard, kiu verkis libron (L’E al’Ecole, 1911) pri la rezultatoj ricevitaj; Aizieres kiu organizis «L’E a l’ Ecole», fr. Asocio de E-istaj instruistoj; Durieux, lernejestro en Lille, kiu dum 6 jaroj (ĝis la milito), aprobita de sia Inspektoro, daŭrigis kurson en sia lernejo, kun ekzameno kaj diplomo.
Post la milito, la cirkulero Becard (1922), malhelpis la progresojn. Post ties nuligo (1924) la movado progresis. En 1926–1927 ekzistis kursoj nedevigaj — en liceoj kaj kolegioj: Strasbourg, Saint-Omer, Annecy, Alger ktp., kaj en porkomercaj kaj teknikaj lernejoj.
La 20 dec. 1925, la Kongreso de la Unuiĝoj de Universitatoj por la Societo de la Nacioj, en Strasbourg, voĉdonis deziron por E.
En la supera instruado, la 1 nov. 1926 fondiĝis en Lyon Franelanda E-ista Univ. Federacio (sekr. Despeyroux) poc helpi al disvastigo de E ĉe la Universitatanoj (prof. kaj studentoj). Ĝi havas nun Langevin kiel honoran prez., Thiry kiel prez. kaj Guadet kiel ĝen. sekr. Tiu Federacio konsistas el grupoj ĉe la Universitatoj. La unua Kongreso (Toulouse dec. 1927) estis brila sukceso; ĝi ricevis, kiel la sekvantaj, la patronadon de la Ministro por Publika Instruado.