La konstanta kreskado de FEO estis haltigata de skismoj rezultantaj de neunueca kompreno pri la rolo de la lab. E-movado, de partia fanatikeco, aŭ de persona ambicio. En 1930–31, du agemaj FEO-anoj komunistaj, Boubou kaj Salan, gvidantoj de la grupoj de Orleans kaj Nimes, starigis opozicion, kiu celis fari de FEO sekcion de la IPE, komunisttendenca organizo. Venkita de la 11-a Kongreso (1931), la opozicio fondis en 1932 alian Federacion, kies sidejo estas en Nimes (Gard), kaj la organon Proleta E-isto. Tiu skismo perdigis ĉ. 200 membrojn al FEO, kiu en 1931 havis 910 anojn en 40 grupoj.
En 1932 malnova socialista membro, Chamarre (La Rochelle) entreprenis imiti la komunistojn por krei socialistan organizon. Liaj sampartianoj preskaŭ unuanime kontraŭstaris vigle lian agadon kaj nur kelkaj sekvis lin, kiam li eksiĝis de FEO. Lia propagando varbis novajn E-istojn kaj li restarigis ESFIO-n, kiu aperigas bultenon:
La disigaj asocioj malamike rilatas al FEO.
La svisa sekcio havis nur kelkajn membrojn, ĝis kiam fondiĝis grupo en Genéve, kiu estis dividata de la skismo.
Komence de 1933 FEO kalkulis 760 membrojn en 26 grupoj — entenataj la belga kaj svisa sekcioj. — FEO estas ligita kun SAT per la Gotenburga Konvencio; ĝi kunlaboras amike kun tiu asocio, por kiu ĝi varbas. — Perletera kurso, starigita en 1921, konstante funkcias sub gvidado de E. Robert, (por Francujo) kiun helpas bonvolaj instruantoj. Meznombre la kurso ricevas ĉiutare 200 lernantojn el 300 informpetoj. La belga kaj svisa sekcioj ankaŭ funkciigas perkorespondan kurson.
La federaciaj kongresoj okazis en Orleans (1921), Troyes (2922), Saint Denis (1923), Rouen (1924), Lyon (1925), Paris (1926), Ivry (1927), Bourges (1928), Saint-Etienne (1929), Saint-Denis (1930), Nancy (1931), Bruxelles (1932), Lyon (1933).
En 1921, dank’ al monoferoj kaj pruntoj FEO eldonis 208-paĝan lernolibron (
Krom la jam cititaj, ni notu la nomojn de Simone Tinland, Paquier (nuna sekr.), A. Ozérée kaj Suzano Gallo (ambaŭ dronis antaŭnelonge akcidente), Devarennes, M. Roux, C. Roux, Capoulade, R. Launay, Rival, Valiere, k.a.
Frankfurt a. M. Urbo en Germanujo; 541.000 loĝantoj. 2-a kongreso de SAT, 12–16 aŭg. 1921; ĉ. 230 partoprenantoj el 12 landoj. Honorprez. Romain Rolland. Pliseverigo de la kondiĉoj pri membreco. — Int. Konferenco por Turismo kaj Reklamo 30 marto-2 apr. 1929. Paroladoj E-lingvaj, la nacilingvaj tradukitaj nur en E. BRUIN.
Franz (franc) Karl, aŭstro-germano, ŝparkasa ĉefoficisto en Wels. Longjara UEA-del.; bona parolanto; multaj kursoj.
Fraŭlino Suzano. Novelo de V.G.
Fremdvortoj en Esperanto. Aŭtoro
Frenckell, von (frenkel) Karl, finnlandano, konsulo, dipl. inĝ., bankestro. Nask. 11 apr. 1880 en Helsinki. Prez. de la ES en Dresden, 1909–19. Dum jaroj afergvidanta sekr. de GEA. Ambaŭ societojn li kondukis tre lerte kaj diplomate tra multaj krizoj. Prez. de UK en Helsinki, 1922. Aranĝinto de int. antaŭkongresoj en Dresden, 1911 kaj 1921. Dumviva membro de UEA. Eldonis:
Frenkel Roman, ruso, gimnazia dir. en Enisejsk (Siberio). Verkis: