Fruictier (früftje) Paul, franco, d-ro med., ĉefredaktoro de du francaj med. gazetoj. Nask. 4 jan. 1879 en Amiens. Lernis E-n en 1900; post ses semajnoj renkontiĝis en Paris kun Sveda kuracisto, d-ro Krikortz, kaj povis interparoli kun li kaj gvidi lin en la Universala Ekspozicio. Komitatano de la SFPE, malfermis kursojn kaj havis i a. lernantojn Cart kaj Warnier. Dum multaj jaroj partoprenis en la klopodoj de la fondintoj de la Pariza grupo. En 1902 fariĝis ĉefred. de Lingvo Internacia, kiun presigis Lengyel en Szegszard (Hungarujo), kaj kun tiu ĉi fondis la Presan E-istan Societon en Paris 1905; fondis (1904) kaj redaktis ĝiŝ 1906 la Int. Sciencan Revuon. En 1906 aperigis kelkajn numerojn de Int. Medicina Revuo, redaktita en E kaj en diversaj naciaj lingvoj, por disvastigi E-n inter kuracistoj; sed tiu entrepreno estis antaŭtempa, kaj la gazeto baldaŭ malaperis. Poste li vojaĝis, precipe en Oriento. — Verkis multajn artikolojn en E; la plimulto aperis en L.I. subskribitaj: O. Wood, P. Aliamet, ktp. Liaj plej konataj verkoj estas:
Frühwirth (früvirt) Matyas, hungaro, parlamentano. Nask. 1889. Kunfondinto de H. Katolika ES. Foje parolis pri E en la parlamento.
Fuchs (fuks) Jenö, hungaro, d-ro, advokato. Nask. en 1878 en Nagydobos. E-isto de 1909, kiam li fondis grupon en Mátészalka kunlabore kun A. Marich. Del. de UEA en M. de 20 jaroj. Estis kunlaboranto de La Verda Standardo. Tradukis el la hungara
Fuchs (fuĥs) Theodor, aŭstro-germano, d-ro, membro de Akademio por Sciencoj en Wien. Mortis en 1925. Bone trad. poemojn de Z germanen, i. a
Fuĵisaŭa Ĉikao, japano, antaŭe: membro de Konstanta Sekretariejo de Ligo de Nacioj Genève; prof, de imp. Univ. de Kyusyu (historio moderna de int. politiko). Nun: publicisto, sekr. de studejo de spirita kulturo en J Ministrejo por Edukado; laboras por plibonigi kulturajn rilatojn inter J-ujo kaj Ĉinujo. L.K. Direktoro de J E Instituto. Honora membro de Hungara E Societo. Nask. 18 sept. 1893 en Tokyo-si. Fondis JEI kun Ossaka kaj Asai. Penis kun Privat por ke L. de N. faru utilan rezolucion por E kaj sukcesis. Ĉeestis UK en Hago kaj Praha. Prez. de JE Kongreso en Hukuoka, 1927, Tokyo, 1932. Flua E oratoro kaj poligloto. Verkis: «J kaj mondlingvo», Esperanto, 1922; «Pri historia evoluado de moderna J-ujo, kondukinta al la renovigo de imperiestra reĝimo en 1868», 1926.
Fundamenta Krestomatio. Kompilita de Z 1903, 463 p., 10–11-a eld. 1924–27. Enhavo: Ekzercoj; Fabeloj kaj Legendoj. Anekdotoj; Rakontoj; El la Vivo kaj Sciencoj; Artikoloj pri E; 70 poemoj. «La teksto prezentas artikolojn represitajn el la
Fundamento de Esperanto, eld. de Z en 1905, konsistas el kvar partoj: l.) Antaŭparolo, kie la aŭtoro de E montras la necesecon konservi kiel neŝanĝeblan bazon tiun verkon, absoluta kondiĉo por la unueco de la lingvo, kaj klarigas la kondiĉojn, en kiuj E povos, sen rompo de tiu unueco, riĉiĝi iom post iom, per la alpreno de novaj vortoj aŭ formoj montriĝintaj necesaj; 2.) Gramatiko (26 p.) prezentita tre koncize en 16 reguloj; 3.) Ekzercaro (55 p.) zorge gradigita, kiu kompletigas la gramatikon kaj montras ĝian aplikon 4.) Universala Vortaro (96p.), kiu entenas la 1800 unuajn E-ajn radikojn, kun traduko en kvin lingvoj. En la Deklaracio (v.) akceptita de la 1-a UK en Boulogne-sur-Mer, 1905, la F. estis proklamita netuŝebla bazo de E, en kiu neniu rajtas fari kian ajn ŝanĝon. Jen la tuta teksto de la antaŭparolo de Z al la F., akceptenda kaj konsiderinda de ĉiuj E-istoj: