Frey (frej) Rudotf Michael, aŭstriano, kalkulkonsilanto de la magistrato Wien. Nask. 1 febr. 1885 en Wien. Konatiĝis kun E per L. Siedi pro tia E-insigno dum febr. 1919. Fondis: tramvojista E-unuiĝo de W., 1922, A E-ista Pacifista Societo, 1924, E Organizo de la Ofichavantoj de W., 1925. Faris en 1931 (15 febr.-26 marto) lumbild- kaj filmpropagandvojaĝon «por Aŭstrio» tra Svedlando, Norvegujo kaj Danlando kun subteno de oficialaj instancoj de Aŭstrujo kaj de la nordaj landoj kaj sekve de tio en W. multajn lumbild- kaj filmparoladojn pri la skandinavaj landoj kun speciala prop. por E. Iniciatinto de la «E konferenco, Wien, majo 1934».
Fridöri Henriko, sviso. Mortis 12 apr. 1928. E-isto de 1906. Laboris por E precipe inter instruistoj. Estis prez. de EG en Zürich, ano de la ekzamena komitato kaj LK. Alfaris al E la instrumetodon de G. Egli, 1912 (Orcell Füssli). Kunlaboris je „E“ kaj Svisa Espero.
Fridrich (fridriĥ) Rudolf, ĉeĥo, direktoro de gimnazio en Brno. Nask. 1878 en Wien. De 1920 ĝis 1924 li klopodis kunigi E-istojn de malgrandaj nacioj por komune pledi por rajtegalo; artikotoj pri la temo precipe en
Fried (frid) Alfred Hermann, aŭstro-germano, publicisto- Nask. 1864, mortis 1921 en Wien. Talenta kaj fervora pacifisto; ricevis la Nobel-pacpremion 1911. E-isto, verkis germanlingvan lernolibron, 1903; tria eld. 1905. Kunlaboris al L’ E-iste.
Friedrich Ellersiek G. m. b. H. Berlin, devenas de la plej malnova E-eldonejo en G. En nov 1903 fondiĝis la E-Verlag Müller und Borel, kun propra presejo. Posedantoj estis la fratoj Jean kaj Jules Borel (v.). La firmo eldonis la lernolibron de Borel, krome vortarojn de Christaller, Jürgensen kaj Zamenhof, diversajn aliajn verkojn, la kolekton: EBI. En febr.1904 aperis ĉe la firmo la monata gazeto «Esperantistische Mitteitungen» (E-aj Sciigoj), kiu poste estis almomata G. E-isto (v.). En apr. 1909 la firmo fondis propagandejon, nomatan «Deutsche E Centrate» (G E.Centro) kiun gvidis D-ro Linse. Ĝi celis konigi E-n en G. per flugfolioj kaj propagandaj broŝuroj kiujn ĝi eldonis. La plej konata estis la flugfolio «Die Esperanto-Sprache auf einem Blatte» (La lingvo E sur unu folio), kiu ankoraŭ nun ekzistas. D-ron Linse anstataŭis F. Ellersiek de l. nov.1909. La tuta eldonejo aktive laboris, sed pro la daŭra malsano de Jean Borel kaj la necesa pligrandigo de la presejo, la entrepreno kunfandiĝis kun tiu de Friedrich Ader, ekzistinta de 1909 en Dresden. La nova firmo sub nomo Ader und Borel G. m. b. H. ekfunkciis la 1 aŭg. 1912. En marto 1922 F. Ader eksiĝis el la firmo, lin anstataŭis F. Ellersiek, alligante la dume fonditan propran eldonejon. La nomo de la firmo ŝanĝiĝis al Ellersiek und Borel kun sidloko en Berlin.
En tiu tempo apartenis jam al la eldonaĵoj de la firmo la Demandaro de Ladaveze, Dokumentoj de Möbusz, kaj la gazeto «E Praktiko» aperanta de 1919. De 1927 sola posedanto estas F. Ellersiek kaj la nomo de la firmo prenis la nunan formon.
En apr. 1929 ankaŭ la firmo Mosse transdonis al Ellersiek siajn E-eldonaĵojn. La tiel kunigitaj firmoj ĝis nun eldonis 2.100 diversajn volumojn en la vendovaloro de ĉ. 200.- svfr.
Dum la lastaj jaroj la firmo aranĝas ankaŭ karavanojn al la kongresoj.
Friedrich (fridriĥ) Josef, ĉeĥo, fervoja konsilisto en Košice (Kassa). Nask. 13 jan. 1890 en Kroměříž. E-isto depost sia 16-a jaro. Kunfondis ES-n en Olomouc 1911, estis unu el la Moraviaj E-Pioniroj. Dum la mondmilito vivis kiel militkaptito en Berezovka (orienta Siberio) kun J. Baghy. Depost 1919 gvidis la E-laboron en Koŝice (grupfondo en 1922) kaj en orienta Slovakujo. Komitatano de ĈAE.
Friis Lorenz, dano, instruisto. Nask. 23 jan. 1904 en Sonderborg. Propagandis kaj gvidis kursojn en Broager kaj Aabyhoj. Fondis E klubon en Aabyhoj. Prez. de la ekzamena komitato por Jutlando, red. la lingvan paĝon de
Fröding Karl Hjalmar, svedo, lignaĵisto, nun E-instruisto. Nask. 21 majo 1886 en Mullsjodal. Lernis E-n en 1902 en Svedujo. Organizis E klubon en Rockford, Usono, 1904. Diversaj kursoj. Fondis Skandinavan E Instituton, poste Amerikan E-Instituton. Eld. kaj red.
Frollo Marta, rumanino. Mortis kiel monafiino. E-isto de 1889, kiam verkis vortareton, la unuan rumanan E-presaĵon.
Frost Norman Wentworth, usonano, historiisto kaj geografiisto. Nask. 1 dec. 1884 en Cambridge (Massachusetts). E-isto de 1905. Red. de