Fundamentoj de la Kvakerismo. De
Fundamentoj de Leninismo. De
Funken Leo, germano, asekura reprezentisto. Nask. 21 jan. 1900 en Koblenz-Lützel. Ano de progresemaj movadoj, precipe vivreformaj. E-isto de 1911. Prez. de la grupo en Koblenz. Gvidis multajn kursojn, ankaŭ laŭ rektaj metodoj kaj per leteroj. Efektivigis unuafoje «Verdan Libertempon» en 1925 en Bad Ems. Kunlaboranto de E gazetoj.
Furmanik Adam Gabriel, polo, mariavita pastro… Nask. 20 dec. 1870. Lia senlaca persistemo favorigis al E la M-an eklezion, kiu eldonas diversajn broŝurojn pri tiu ĉi eklezio, Del. de UEA dek jarojn.
G
Gabert (gaber) Eugéne, franco, kasisto de la urbo St. Etienne; nun emeritulo. Nask. 28 marto 1869 en S.E. Ano-fondinto de la EG de S.E., estis kas. vicprez. kaj prez. de tiu grupo. Eksprez. de la federacio FER- komitatano de SFPE. Del. de UEA de la kreo, 1908, eksĉefdel., dumviva ano, honora ano kaj patrono de UEA.
Gabrielo, antaŭe Kiperman, Mikaelo, ruso, episkopo ortodoksa en Ĉuguev. Nask. en 1891. E-isto de 1909. Sekr. de la EG en Kiev, 1910–14, konsulo de UEA kaj organizinto de la II-a Tutruslanda E-Kongreso, 1913. En 1912 li faris per-E-an vojaĝon tra Germanujo, Francujo, Hispanujo, Italujo kaj Aŭstrujo.
Gajaj Vesperoj. Verkis kaj kompilis C. Walter. 1931, 80 p. Spritaĵoj, anekdotoj, humoraĵoj, reguloj por gvidantoj, program-konsiloj por grupkunvenoj kaj ludoj — por fari la grupvesperojn allogaj kaj interesaj.
Gaja Knabo. Rakonto. de
Gaja Lernolibro. De C.
Galambos (-ŝ) Ilonka, hungarino, E–instr. Loĝis en Kispest. Ekde 1932 gvidas kursojn en urboj de Danujo laŭ Cseh-metodo.
Gale (gejl) Walter A., anglo, kolonelo. Nask. 9 nov. 1855, mortis 20. dec. 1924. En la brita armeo 1875–1911 (21 jarojn en Hindujo). E-istiĝis en 1907. Multa literatura laboro sub plumnomo Ŭoago. Citinda estas lia Konkordanco al
Galerio de Zamenhofoj. Kolektitaj de E. Wiesenfeld. 1925, 40 p. kaj 19 fotoj. «La reciprokaj influoj ĉe l’ familianoj estas tiom grandaj, ke por plene kompreni iun ajn el ili, estas utile ekkoni la tutan familion.» (EI la Enkonduko.)
Gallois (galŭa) Albert grafo, franco. Nask. 20 okt. 1853 en Bayeux. Soifo al neatenditaj aventuroj logis lin for de la hejmo en malproksimajn vojaĝojn, i. a al Tunisio, Kanado kaj Gvineo, kie li en 1900–01 partoprenis fervojkonstruon kiel dir. E-isto de 1902 kaj de tiam multe laboris por E en Italujo (edziĝinte al italino). En Riolunato li fondis EG-n; kunfond. de ISPE kaj de la gazeto L’ E–ista, 1902. Trad. du lernilojn de Cart (1903–04) kaj la Fund. de E al la itala (Laŭ Giambene la tradukintoj de la lasta: Junck kaj. G ne konis la lingvon italan; 1. BIL, p: 269.)
Garbutt William Henry, anglo, ĵurnalisto. Nask. 15 okt. 1855 en Worcester. Unua sekr. de la Birminghama EK; unua prez. de Mezlanda EF. UEA-del. multajn jarojn en Birmingham.