Garzón Ruiz Jozefo, hispano, advokato. Nask. 6 apr. 1871 en San Fernando. Malnova E-isto, fondis Gazeton Andaluzian kaj Gazeton Hispanan. Gvidis kursojn. Verkis hispanlingvajn lernolibrojn kaj E-e: Laŭleĝa Situacio de fremduloj en Hispanujo kaj Kritika ekzameno de la proceso kontraŭ Kristo.

Gasperini Karl, aŭstro-germano, komerc-ministeria oficisto pens. en Wien. Nask. 10 nov. 1872 en St. Gotthard (Hung.) Laboris en katolikaj rondoj.

Gasse (gas) Emile franco asekur­agento. Nask. 26 okt. 1881 en Paris. Kunfondis la Popolan Universitaton en Le Havre. E-iĝis en marto 1900 (la unua en Normandujo). Gvidis multajn kursojn, el kiuj unu (deviga) en la Komerca Supera Lernejo. Verkis: Kurso Tutmonda de E, 1905. Trad. Renan: Vivo de Jesuo, 1907. Balzac: Eŭgenino Grandet, 1909.

Gaston Emilio, hispano, advokato. Fond. de EG en Zaragoza. Entreprenisto de la ekskurso de la aŭstriaj infanoj en Hispanujon post la milito pere de E.

Gautherot (gotro) Gustave, franco, senatano, prof. En la Katolika Instituto en. Paris. Nask. 29 marto 1880 en Pierrefontaine (apud Besançon). Tre konata historiisto; libroj precipe pri la franca revolucio kaj la nuntempa komunismo. Interesiĝis pri E antaŭ la milito, en la katolikaj rondoj. Verkis: La question de la langue int. 1919, riĉe dokumentita. Verkis ankaŭ prop. broŝurojn, el kiuj havis gravan sukceson ĉe la katolikoj: Pourquoi nous sommes E-istes, 1910.

Gavrijski Dimitr bulgaro, d-ro, publicisto kaj oratoro. Nask. en 187a en v. Gradiŝte, Sevlievsko, loĝas en Sofia. Verkis kaj eldonis broŝuron bulgare: «E venkos la mondon» kaj paroladis pri E. Enkondukis E-n en sia komerca gimnazio.

Gazetaro. Estis granda feliĉokazo por E, ke tuj post la apero de la unua libro de E preskaŭ ĉiuj anoj de la Volapüka klubo de Nürnberg transiris al E kaj la UEA-Jarlibro de 1927 diras tute prave: «ke la historio de nia movado estus alia, se la du germanaj pioniroj (Einstein kaj Trompeter) ne apogus ĝin siatempe, kiam ĝia forto dependis de l’ agado de izolaj sindonemuloj.» Tiuj vortoj precipe rilatas al la eldono de la unua E-a gazeto La E-isto, kiu nur povis esti daŭrigata en 1893 per la mon- kaj tempoferoj de W.H. Trompeter. Tiun sindonemon oni trovis dum la unuaj jaroj en diversaj landoj, ofte en landoj, en kiuj oni en supozus intereson por mond­lingvo kaj en kiuj ofte tiu intereso ne revenis.

Estis plej ofte idealistoj kaj filantropoj, kiuj dediĉis sian tempon kaj monon por la afero. Unu el tiuj homoj estis M. S Bogdanov, prezidanto de la Klubo E-ista en Sofia, kiu jam en dec. 1889 eldonis la duan E-an gaze­ton La Mondlingvisto en bulgara kaj E-a lingvoj, formato 15×11 cm. La unua n-ro havis 54 p.; krom bulgara artikolo pri E kaj Volapük kaj gramatiko de E ĝi enhavis la «Patro Nia», parton el la Biblio kaj diversajn poeziaĵojn (precipe de Heine); la dua n-ro kun 10 p. aperis ankaŭ en dec. 1889 kaj la tria kaj lasta kun 32 p. en jan. 1890. En junio 1891 Bog­danov daŭrigis la gazeton sub la titolo La Espero, kiel jaro 2 n-ro a kun 8 p. 36×25. Pluaj n-roj ŝajne ne aperis.

Kiam fine en junio 1895 ankaŭ la E-isto malaperis, la E-istoj estis sen ligilo. Feliĉe troviĝis denove idealistoj, kiuj komencis en dec. 1895 la eldonon de Lingvo Int., kiel daŭrigon de La E-isto. Ĉirkaŭ ĉi tiu tempo (jan. 1896-dec. 1897) aperis en Hannover Linguist. en germana, franca, angla, volapüka kaj E-a lingvoj, kiu vane provis kunigi ĉiujn amikojn de ja mondlingva ideo. Je la fino de la 19-a jarcento aperis ankoraŭ La E-iste kaj Sciigo de l’estraro de la klubo E-ista de Stockholm (aŭt. apr. 1898 — apr.1900).

Kvankam ankoraŭ ĉiam afero de idealistoj, E tamen eniris kun la komenco de la 20-a jarcento en la staton de pli praktika laboro kaj progreso, kiu trovis sian plej altan kaj samtempe haltigon en la Pariza Kongreso 1914. La unua gazeto en la nova jarcento estis El E, kiu aperis tute portugallingve (majo 1901) en Valparaiso (sola n-ro). Ĝin sekvus tute en la norda parto de Ameriko en Montreal L’E–iste Canadien en franca, angla kaj E-a lingvoj, aŭg: dec. 1901, 5 n-roj kun 40 p. 28×20. Jan. 1902-jan.-febr. 1904 ĝi aperis en formato 32×24 kun multaj bildoj sub la titolo: La Lumo. Red. Holmes, Beauchemin kaj Leymarie, entute 412 p. La Rondiranto (Bulgarujo) enkondukis periodon de rapida sekvo de apero de E-aj gazetoj, ne nur propagandaj, sed ankaŭ de fakaj, religiaj ktp.

Eŭropo.
Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги