Portugalujo. La unua gazeto Portugala Revuo aperis en Porto, marto 1909, 8 p. 29×19; ĝi malaperis en la sama jaro, por reaperi de jan. 1913 ĝis komenco de la milito, IV+12 p. 21×14. Red. I.A. Provenca. Kiel en aliaj landoj, ankaŭ en P. kreskis post la milito la laborista, la klasbatala movado. Do estis tute nature, ke post la milito komence aperis en Lisboa gazeto kiel: Laboro (majo 1920, 8 p. 23×17); Socialista (1920); Komunist-Eisto (julio 1921, 4 p. 32×22). La Vero de anarĥiista grupo (jan. 1922, 4 p. 23×16; La Okcidentulo (dec. 1931, 32×24). Kiel burĝaj gazetoj aperis nur en 1919. La Informador E-isto 31×22 kaj en jan. 1926 Portlugal-E (IV+12 p. 26×18).
En Hispanujo oni sentas jam de la komenco la rivalecon de la diversaj popoloj precipe de la hispanoj kaj katalunoj, kaj ĝis hodiaŭ oni ne sukcesis unuigi la tutan landon en unu unuiĝo aŭ gazeto. En la unuaj tempoj la movado estis en la manoj de la hispana partio, kaj la unua gazeto estis „E“, Revista Mensual Ibero-Americana. Red. Andres Bravo del Bario en Santander marto-okt. 1902 — laŭ BIL 1903 -16 p. 22×16. La dua gazeto estis La Suno Hispana. Dum kelka tempo la urbo Murcia estis — per la vigla propogando de Codorniu — la centro de la hisp. movado kaj la gazeto Murcia enhavis dec. 1905-nov. 1906 kelkpaĝan rubrikon «El E-ista Espanol» (La Hispana E-isto) 32×22. Sed ankaŭ jaro dum ĉi tiu tempo oni provis de 1a kataluna flanko eldoni prop. gazeton Espero de Katalunujo (Céret 8 p. 25×16 en E-a, kataluna, hispana kaj franca lingvoj jan-apr. 1905), sciencan kaj artan gazeton Stelo Kataluna (jan-junio 1908 IV+16p. 28×19), sed ambaŭ baldaŭ malaperis kaj nur restis la en jan.1908 ekaperinta prop., lit. kaj ilustrita gazeto Tutmonda Espero. Kiam la E-istoj elektis Barcelonon kiel urbon por la V-a UK en 1909, la katalunanoj kun sia forta naciismo kaptis la okazon, por konatigi sian situacion en la cetera mondo. Oni eldonis en aprilo 1909 gazeton Kataluna Nacio, Int. Revuo Kataluna (8 p. 28×21), kiu de la 2-a n-ro (majo) alprenis la nomon Supren!, Int. Revuo Naciista, 8 p. 28×22 kaj en sept.dum la kongreso — 4 p. 44×32. Samtempe aperis en Barcelono du aŭt. gazetoj: en apr. 1909 Bulteno de Paco kaj Amo (8 p. 22×16) kaj en junio en 1919 La Informador E-isto (31×22). Dum la kongreso aperis ankoraŭ 4-paĝa folio E (44×32). Sed ankaŭ la kataluna gazetaro dum tiu tempo multe favoris E-n: la arta kaj scienca gazeto Fides akceptis E-n kiel daŭran rubrikon kaj gazeto kiel La Pulicidad, Joventut, Orbi k.a. havis dum la kongreso longajn rubrikojn pri kaj en E. Nur post la kongreso fondiĝis la kataluna landa federacio kaj kun ĝi en jan. 1910 la vera kataluna organo Kataluna E-isto, kiu aperas ankoraŭ hodiaŭ. De junio 1912-t4 ĝi havis kiel aldonon: Bulteno de Barcelona Stelo. Sekvis en Katalunujo ankoraŭ ĉ. 30 gazetoj kun efemera vivo.
Oni povas konstati, ke la katalunoj kreis sian propran E-an movadon, kiu estis pli celkonscia kaj pli forta, ol tiuj el la aliaj hispanaj partoj. En la hispana parto formas la ruĝan fadenon la 4 gazetoj La Suno Hispana, Hispana E-isto, Hispana E kaj Hispana E-Gazeto, kies evoluo estas priskribata sub La Suno Hispana. Krom ili flanke aperis: Gazeto Andaluzia (jan.-dec.1910). Ĉar intertempe La Suno Hispana interrompis la aperon, ĝi fariĝis en jan. 1911 oficiala organo de HSPE kaj samtempe alprenis la titolon Gazeto Hispana. Je tiu tempo ankaŭ komenciĝis la aktiva agado de Mangada Rosenörn per la eldonado de Homaro. Unika gazeto aperis: La Mondo Karcera en la malliberejo de Oviedo (nov 1911. 4. p. 31×23). Plue aperis 9 diversaj gazetoj.
En la vaska regiono aperis: Gastotablo, Bilbao (junio-julio 1908 3 n-roj 4 p. 32×22 aŭt.) poste Bilbao E-isto (julio 1908, 1 n-ro 4 p. 32×22); Nova Sento (julio 1909-febr. 1911).
Kelkfoje oni ankaŭ provis krei tutiberian (hisp.-, portugal-, katalun-, vaska-) movadon, aranĝante iberiajn E–ajn kongresojn. Je la 2-a oni eldonis febr.-julio 1924, Boletin de la 2-a Congreso de E-istas Ibericos (Bilbao IV-f-16 p. 25×17); nova provo okazis en 1931 per Iberia E-ista Revuo Barcelono jan.-? 1931, IV+32–46 p. 24×17).