Barcelo Caimari (barselo kajmari) Francisco, hispano, advokato, urbkonsilanto, sekr. de komerca ĉambro. Nask. 14 nov. 1884 en Palma, Baleares. Politikisto, dum kelka tempo urbestro de Palma. Estrarano de EK Palma.
Barcelona. Urbo en Hispanujo, la ĉefurbo kataluna, 775.000 loĝantoj. 5-a UK 6--11 sep.1909, 1287 kongresanoj el 32 landoj; ĉefaj temoj: organizo de nacia E-societoj, financoj, laboroj de la E-Akademio.
Bardoulet E., la unua pioniro de E en Nova Kaledonio. Aliĝis al E en 1898. Vigla prop. precipe per artikoloj en Numea. — Ŝ.
Bareluloj kaj Fadenuloj. Moderna fabelo por ge(mal)junuloj, de
Barni Giovanni, italo, teknikisto. Nask. 7 apr. 1889 en Verona kaj loĝas en Genova. E-isto de 1912. Kunfondis en 1913 «Laboristan E Grupon». Tiu grupo eldonis la
Barrett John, usonano, diplomato. Nask 28 nov. 1866, en Grafton (Vermont). Direktoro Ĝenerala de Panamerika Unuiĝo 1907–20. Prez. de. EANA 1910–12. Prez. de UK en Washington, 1910. Aŭtoro de diversaj libroj, precipe pri panamerikaj interrilatoj.
Bartel Karl, aŭstriano, germano, industria oficisto. Nask. 5 febr. 1892 en Graz. E-isto de 1907. Kunfondis int. klubon «Junaj E-istoj», gvidis multajn kursojn, iniciatis 1920 «E-helpon por Aŭ. infanoj». Hispanujo gastigis 324 infanojn dum unu jaro. Trad. en.
Barthelmess Norbert, germano, ĵurnalisto. Nask. 19 febr. 1897 en Düsseldorf. E-isto de 1911. Trad. artikolojn en E de UEA, 1912–13. Gvidis kursojn en lab. grupo en Düssetdorf, 1922–24. Partoprenis multajn SAT-kongresojn kaj en kelkaj funkciis kiel ĉefprotokolanto. Red. de
Bartoŝik Dolfa, ĉeĥo, instr., grafikisto kaj desegnisto. Nask 1 majo 1907 en Borŝice. E-isto de 1926. Unua prop. en Kromeriz inter gestudantoj, rezulto 2 kursoj en YMCA. Fondis Slovaka EK en Uh. Hradiŝte. Gvidis Cseh-metodajn kursojn. Publikaj prelegoj en eksterlando. Kunlaboranto de Ligilo.
Bárth Franti ek, ĉeĥo, komercisto en Bratislava. Nask. 14 okt. 1884 en Praha. Tie li estis pioniro de 1900: unuaj informaj artikoletoj en la tieaj ĵurnaloj; kunfondo de EK. Multon vojaĝis, vivis multajn jarojn ekster sia patrujo. En Sofia kunlaboris kun G. Atanasof. Dumviva membro de Leningrada ES.
Basic English. (bejsik ingliŝ). Simpligita formo de la angla lingvo, kompilita de C.K. Ogden, 1932 kaj propagandata ankaŭ kiel int. lingvo. La vorto «Basic» formiĝis el la unuaj literoj de la vortoj «British, American, Scientific, International, Commercial». La bazo de la sistemo estas 850 zorge elektitaj anglaj vortoj, inter ili 18 verboj, 600 substantivoj, ktp. Verbojn, substantivojn ktp., por kiuj mankas vorto en la sistemo, oni devas esprimi per anstataŭigo, parafrazo, difino aŭ analizo. (Kritiko de B.E. en la 50-a kaj 51-a n-roj de HDE, 1933, de M.C. Butler.)
Bässler (besler) Otto germano, preseja laboristo en Leipzig; proks. 40-jara. Direktis la SAT-gazetservon de 1925–30 poste eksiĝis el SAT kaj aliĝis al IPE, laboris por PEK. Edzino antaŭ E-istino.
Bastien (bastjen) Louis, franco, intendanto-generalo. Nask. 21 dec. 1869 en Obernal (apud Strasbourg). E-isto de 1902. Sin okupis multe pri la propagando en norda Francujo, kaj poste en orienta. Post pensioniĝo li rekomencis plej ageme labori. Depost kvin jaroj, li fariĝis, kiel vicprez. de SFPE, unu el la plej sindonemaj propagandistoj en F. Li multe klopodis por la nova int. organizo de la E-movado. Verkis:
Batalo pri la domo Heikkilä. De J. Linnankoski, el la finna trad. Setälä. 1919, 60 p. «Kontrasto inter fortaj ideoj kaj virineca sentemo. Unu el la perloj de l’ Finna literaturo.» (Laŭ la tradukinto.)