Neologismo estas nomata ĉiu vorto neoficiala, ĝis sia oficialiĝo. Konforme al la libera evoluo de E, neologismon povas enkonduki ĉiu E-isto: pri la prospero de la nova vorto decidas la E-istaro, per ekuzo aŭ per ignoro. Rilate al la neologismoj kolizias du vidpunktoj inter si kontraŭaj: tiu de la simpleco kaj facileco kaj tiu de la riĉeco kaj literatura taŭgeco de la lingvo. La kolizio ŝajnas nerepacigebla, ĉar nek la propagando povas rezigni pri la granda altirforto de la facilo kaj simplo, nek la literaturo pri la esprimforto kaj vortriĉo, sen kiuj vera literaturo, transdonanta ne nur la nudan penson, sed ankaŭ delikatajn nuancojn, metaforajn vort-aplikojn, duonklarajn aludojn entenatajn de vortoj, estas kaj restas nur pia revo. La problemo ŝajnas solvebla nur per la apartigo de la «poeziaj vortoj», t e. vortoj uzataj nur en la alta literaturo. Ĉi tiujn vortojn, almenaŭ provizore oni devus klarigi fine de ĉiu libro, en listo. Per tio la vulgara lingvo povus resti neembarasata de la literatura lingvo-evoluo; la poe­ziajn vortojn, signendajn en ĉiu vortaro per vinjeto, devus lerni nur literaturema E-isto, kaj ĉi tiun lernon plifaciligus, ke ĉiu verko estus klarigita eldono. Krome, devus ĉesi la principa, kaj de kelkaj intence pliak­rigata antipatio kontraŭ la poezia vort­riĉo, per la rekono, ke literaturo kaj intenca vortmalriĉo estas konceptoj kontraŭdirantaj unu al la alia. Z mem estis tre tolerema kontraŭ N., li avertis sole: «ne tro krude, ne tro multe per unu fojo». Jen kelkaj citaĵoj de li: «mi havas nenion kontraŭ la enprenado de tiuj vortoj…» (O.V. p: 245); «neologismoj… nenion ŝanĝante nek rompante, prezentas por la lingvo nenian danĝeron» (O.V. p: 249.) «Nia lingvo konstante progresas kaj riĉiĝas, kaj tamen, dank’ al la reguleco de sia progresado, ĝi neniam ŝanĝiĝas, neniam perdas la kontinuecon kun la lingvo de tempo pli frua. Kiel la lingvo de homo matura estas multe pli riĉa kaj elasta, ol la lingvo de infano kaj tamen la lingvo de ĝuste parolanta infano neniom diferencas de la lingvo de homo matura, tiel verko, skribita en E antaŭ dudek kvin jaroj ne estas tiel vorto­riĉa, kiel verko skribita en la nuna tempo, kaj tamen la lingvo de tiu tempo perdis absolute neniom el sia valoro ankaŭ en la nuna tempo.» (O. V paĝo 408.) «Tiu ĉi permeso (de vortkreo) estas necesa, ĉar alie la lingvo estus tro rigida kaj multajn ideojn oni tute ne povus esprimi per ĝi.» «Vi diras, ke la aperado de novaj vortoj faras la lingvon pli malfacile ellernebla. Sed kial? Ili ja tute ne elpuŝas la antaŭajn vortojn kaj ne ŝanĝas en io la ĝisnunajn principojn de la E-a vortfarado.» (O.V. p: 429.).

La principoj, laŭ kiuj la alpreno de novaj vortoj okazas, estas la jenaj:

1. Eviti, ĉe ofte uzataj vortoj, pezajn vortkunmetojn (piedpremi: treti; falpuŝiĝi: stumbli; malsupreniri: descendi. vizaĝŝmiraĵo: ŝminko).

2. Distingi nuancojn (fali kaj sinki; jelpi kaj boji; langvoro kaj laco; sturmi kaj ataki).

3. Signi ideojn, esprimeblajn nur per pluraj vortoj (novalo: provizore nekulturata plugtero; statisto: akcesora rolulo; kontempli: longe kaj medite rigardi; baŭmi: stariĝi sur la postaj piedoj).

4. Anstataŭigi, ĉe ofte uzata vortoj, mal-kunmetojn (stulta: malprita; kvereli: malpaci; efemera: maldaŭra; aflikti: malĝojigi; kompleksa: malsimpla; humida: malseka; rara: malofta; trista: malgaja; dura: malmola; milda: malsovaĝa).

5. Simpligi pseŭdosufiksajn vortojn (apelacio: apeli; situacio: situi; dekoracio: dekori; federacio: federi; erudicio: erudi; erupcio: erupti; proskcipcio: proskribi). Tie ĉi oni povus mencii ankaŭ la vortojn: dokta el doktoro. mimo el mimiko; anatomo el anatomio, beletro el beletr(istik)o, biologo el biologio; gimnasto el gim­nastiko; geografo el geografio; geometro el geometrio ktp.

6. Kvankam ĝis nun ne praktikata, eble foje irota vojo estus la memstarigo de kelkaj pseŭdoafiksoj. Neergaard proponas ekzemple la sufikson ik por signi profesion (danciko, ĝardeniko, ĵurnaliko). Same oni povus el la vortoj preludo, preteksto, preskribi gajni la prefikson pre, por diri prediro, prevido. El groteska, fosforeski, arabesko oni povus gajni la sufikson esk (japaneska, vireska, virineska). Oni povus fari el malgraŭ la prepozicion graŭ (laŭ la volo, por la bono de…). Sed tio estas vere la «mu­ziko de l’ estonteco».

7. Krome, per la plivastiĝo de E, oni certe pli kaj pli sentos la neceson de familiaraj vortoj, el kiuj oni jam proponis kelkajn en la Parnasa Gvid­libro (kaputa: rompiĝinta, ruiniĝinta; fatraso: aĉaĵaro; trampo ĉifona malzorgita ulo; paŭti: malkontente silentadi; mungi: nazpurigi; maroto: amata ĉevaleto). KALOCSAY.

Neupert (najpert) Alfred, germano, instruisto popollerneja. Nask. 12 majo 1888 en Lonzig. Gvidanto de la int. E junutara movado: gvidado de TEJA 1921–31, redaktado kaj administrado de „E junularo“, 1924–29, eldonado de varbiloj kaj lerniloj, ekz.: „Poŝkalendareto por junaj E-istoj“, 1925.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги