En 1928–31 la kresko de la movado kaj pliiĝo de ĝia influo komencis esprimi sin ankaŭ per la membrociferoj. Laŭ iniciato de la haga grupo «Fine ĝi Venkos» venis al Nederlando Andreo Cseh. Li instruis en diversaj «LEEN»-sekcioj kaj varbis multajn novajn adeptojn. Ankaŭ la skriba kurso de Nijmegen liveris kvanton da novaj E-istoj. Katolikaj E-istoj ricevis apogon de la pastro-filologo Gerlach van Royen, kiu favore juĝis pri E, dirante, ke ĝi estas postulo de la nuna tempo. Okazis en 1928 la 13-a int. katolika E-kongreso en Tilburg. La katolika Radiodisaŭdigo elsendis informojn pri kaj kurson en E. La «Fed.» ekhavis novan gvidantaron en 1928 komencis intertraktojn kun «SAT», ekeldonis gazeton «Laborista E-isto», atingis, ke ĝi povis elsendigi per la Laborista Radio-Amatora Unuiĝo informojn pri E kaj eĉ kurson (1931–32) kaj helpis organizi la 11-an «SAT»-kongreson en Amsterdam. En 1930 ĝi ŝanĝis sian nomon en «Federacio de Laboristaj E-isto en la regiono de la nederlanda lingvo» kaj de tiam ankaŭ havas sekciojn en Flandrujo. En 1931 ankaŭ la ortodoks-kristanaj E-istoj starigis sian organizon, la «Nederlandan Kristanan E-Societon» kaj ekeldonis «Kristanan Gazeton.» La membronombro de ĉiuj naciaj organizoj kreskis de ĉ. 1500 en la fino de 1928 ĝis pli ol 4500 en la fino de 1931. Ankaŭ en la partopreno de la ekzamenoj respegulis sin la kresko de la movado. En 1927 partoprenis 386 kandidatoj, el kiuj sukcesis 267, en 1931 ĉ. 1000, el kiuj sukcesis 688. En la fino de 1931 «Holanda E-isto» malaperis kaj naskiĝis «Nederlanda E-isto,» dusemajna organo de «LEEN.»
De tiam ĉiu el la landaj organizoj disponis pri propra organo, kio estas grava faktoro por la disvolviĝo de la movado. Ĉi tiu ankaŭ en 1932–34 regule kreskis. Precipe la Fed. multe progresis, tiel ke ĝi en 1934 estis la plej granda el la E-organizoj. Malĝojiga okazintaĵo estis interna malpaco en LEEN, kiu kaŭzis en 1934 eksiĝon de parto el ĝiaj sekcioj kaj ties kuniĝon en nova organizo, la N. E-Gruparo.
Por la disvastigado de literaturo zorgis la Ĝenerala Librejo «Espero» en Hago (1911–14), dir. J.L. Bruijn kaj poste la «Centra E-Librejo». Ĉi tiu, privata entrepreno de Bruijn, transtormiĝis en 1919 en anonima societo kun financa partopreno de diversaj E-istoj. Ĝia akcia kapitalo estas 10.000 guldenoj, el kiu ĉ. triono estas efektive enpagita. Lastjare (1933) la rentumo estis 5½%. De 1922 la librejo estas gvidata kiel fako de profesia librejo. En 1932 la Fed. starigis Libro-Servon, kiu ne nur vendas, sed ankaŭ mem eldonas diversajn gravajn verkojn, ĉefe instruajn. En 1933 ĝi vendis je valoro de ĉ. 9000 guldenoj. De post 1930 ekzistas Centra Katolika E-Librejo en Eindhoven.
Gravaj ne-E-aj firmoj, kiuj eldonis E-aĵo(j)n estas: H. Honig, Utrecht, H. Meulenhoff, Amsterdam, P. Noordhof N.V., Groningen, W.J. Thieme ô Cie, Zutfen J. B Wolters, Groningen, N.V. Joh. Ykema’s Uitgevers Mij., Den Haag Nijgh ô Van Ditmar N.V., Rotterdam, N. V Lecturis, Eindhoven, Calenbach, Nijkerk.