Neergaard de (nergor) Pierre Paul Ferdinand Mourier, dano, specialiste pri plantpatologio, ĝardenkultura zoologio kaj genetiko. Nask. 19 febr. 1907 en Nyborg. E-isto de 1925. Dum 1926–28 red. de „La forta voko“. En 1929 eniris la laboristan E-movadon. Faris 5-lingvan ĝardenkulturan terminaron (1200 esprimoj). Verkis „Fremdvortoj en E“. (La 15-a regulo de la fund. gramatiko en teorio kaj praktiko), 1933.

Nekrasov Nikolaj Vladimiroviĉ, ruso, ĵurnalisto. Nask. 18 dec. 1900 en Moskva. E-isto de 1915. En 1918–19 prez. de Tutruslanda Ligo de junaj E-istoj kaj red. de „Juna Mondo, kiun li mem kompostis en la presejo. En 1922 kunfondinto de „La Nova Epoko“ kaj ĝia kunredaktoro ĝis 1930. De 1923 membro de CK SEU. Li speciale okupas sin pri historio kaj kritiko de la E-literaturo, ideologio de la proleta revolucia E-movado, nacia problemo kaj kosmoglotiko. En La Nova Epoko estas publikitaj liaj skizoj pri originala E-literaturo (Baghy, Bulthuis, Jung, Hohlov, Miĥals­ki, Deŝkin, Schulhof ktp.). Lia kritiko eliras ĉefe el originala sociologia vid­punkto, sed samtempe li multe atentas la lingvan flankon de la verkoj. Li tradukis multajn rusajn poetojn: Puŝkin (romano „Eŭgeno Onegin“, „Kupra Rajdanto“), Blok „Dekdu“, „Najtingala Gardeno“), Balmont („Blanka Cigno“, „La mortaj ŝipoj“), Majakovskij (‚Nubo en Pantalono‘, „Suno“), Gerasimov („Monna Liza“), Bezimens­kij („Socialismo“) kaj multajn aliajn. Sed ankaŭ li verkis multajn originalajn poemojn; la plej rimarkindaj „Krono de sonetoj pri E“; „Fablo pri ĝilotinŝraŭbeto“, „Testamento de Satano“; „Verda Flamo“. En siaj poeziaj verkoj li devenas de la rusaj poetoj simbolistoj, ĉefe Brjusov, kaj speciale zorgas pri la stila lingva pureco. En 1931 kunfondis IAREV. LK. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio.

Nels Joseph, franco (de pola deveno), kontisto. Nask. 23 jan. 1894 en Warszawa. En 1912–13, fondis E-an jularan grupon de W. Post la milito estis unu el la reorganizantoj de la Lab. G. en Paris kaj de la Fed. de la Pariza regiono, kies komitatano li estas. Kunfondis «Verdan Katon», kunfondis kaj prezidas la sekcion de Montmartre.

Nemseĉi A. Darjuŝ, perso, zoroastrano, tapiŝfabrikanto kaj -komercisto. Nask. 2 aŭg. 1901 en Tabriz. Lernis E-n en 1920. Sian unuan leteron li sendis al UEA; respondo alvenis pro la tiama malregula poŝta servo kaj aliaj malfaciloj post unu jaro. De 1921 del. de UEA, de 1928 komitatano. Vizitis la UK-n en Ant­werpen 1928. Fond. EG-n en T., eldonis persan lernolibron, verkis E–ŝlositon.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги