Post trijara paŭzo (1916–18) en 1919 jam ree aperas tri n-roj de E.L. Grava monhelpo de la Nacia Blindulinstituto de London ebligis regulan ĉiumonatan aperon de la gazeto dum multaj jaroj kun la kondiĉo; ke blinduloj de malbonvalutaj landoj ricevu la gazeton preskaŭ senpage. Oni sukcesis gajni multajn naciajn blindulunuiĝojn, kiuj finance regule helpis E.L. per fiksitaj jaraj kotizoj, tiel la angla Nacia Instituto povis ĉesigi la grandiozan kotizon de 200 pundoj por jaro sen risko, ke ĝia retiriĝo pereigus la gazeton. La interesan enhavon de la blindulaferaj artikoloj interŝanĝis abunde literaturaj, sciencaj, instruaj, kaj ĝeneralinteresaj rubrikoj. Estis aldonitaj desegnaĵoj, landkartoj, ktp. La Ĝenerala Adresaro en 1931 jam superis milon da adresoj de blindaj E-istoj.
La unua kongreso de blindaj E-istoj okazis en 1921 en Praha La preparajn laborojn gvidis la blinda muzikprof. K.E.
Dum la dua kongreso en Helsinki deklaris Stejskal, ke li mem, kun helpo de sialanda «Societo de Ĉeĥoslovakaj Nevidantaj E-istoj» (SOĈNE) fondos la oficejon: Int. Blindulafera Informejo kaj Statistikejo (IBIS). La informejo kolektis kaj disponigis multajn valorajn sciigojn por int. kaj naciaj blindulaferaj celoj. Depost la morto de Stejskal ĝin gvidas
Inter la kongresoj plej grava estis la kvara en Wien, kiu definitive fondis la tutmondan asocion traktatan dum ĉiuj antaŭaj kongresoj: Universala Asocio de Blindaj E-istoj. UABE ekfunkciis tiam kun jena estraro: Prez. Josef
Unu post la alia fondiĝis blindulaj E-istaj grupoj en Ĉeĥoslovakujo, Finnlando, Hungarlando Germanujo, Francujo, Danujo k.a. La ĉeĥoslovaka SOĈNE regule aperigas gazeton
UABE eldonis ankaŭ specialajn insignon kaj glumarkon. La internacia valoro de E montriĝas por blinduloj ĉefe ĉe la brajla presado, kiu okazas per reliefaj punktoj, kies alfabeton ni montras sur la kliŝo de E-a Ligilo. La presado okazas per duoblaj metalkliŝoj, stereotipataj per speciala maŝino. Inter la rellefigitajn metalplatojn oni metas la paperon kaj presas unuope la ekzempleroln. Nia bildo montras la presejon de s-ro Ramadanoviĉ en Zemun, kie oni presas multajn esperantajn brajlajn librojn. En la presejo de Thilander, Svedujo oni presis interesan kajeron de «Naciaj Literaroj», kiuj montras reliefe la literojn de diversaj nacioj, kolektatajn per E kaj eldonatajn kun E-klarigoj.
Per brajla preso oni povas prezenti ankaŭ kolorojn kaj bildojn. Diversspecaj strekoj, diversgrandaj kaj densaj punktoj prezentas diversajn kolorojn, muskolojn ktp. Tiuj bildoj instruas por blinduloj multon el tio, kion nevidanto apenaŭ povas kompreni.
Du grandaj porblindulaj bibliotekoj, la angla nacia libraro en London kaj la germana centra libraro en Leipzig havas grandan provizon de E lingval verkoj brajleskribitaj, kiujn ili senpage pruntas al ĉiuj blinduloj en la mondo. La leganto bezonas nur pagi la poŝtpagon por la resendo aI la biblioteko, nome 5 sv. centimojn por kilogramo (maksimume 5 kg., 25 centimoj). Kelkaj malpli grandaj bibliotekoj ankaŭ funkcias.
Diversaj brajlopresejoj eldonis valorajn beletristikajn, sciencajn kaj instruajn verkojn en E. Bonaj vortaroj ebligas al E-istaj blinduloj lerni fremdajn lingvojn. UABE ankaŭ ebligis al blinduloj partopreni literaturajn konkursojn tiamantere, ke ilian brajleskribitajn verkojn oni transkribis senkoste en nigran skribon. En kelkaj Int. Floraj Ludoj blinduloj havis gravajn sukcesojn. En multaj blindulaj lernejoj oni instruas E-n, en kelkaj devige.
Depost novjaro 1932 UABE ŝanĝiĝis je UABO: Universala Asocio de Blindul-Organizaĵoj, kies nuna estraro estas unua prez.