Boirac (bŭarak) Emile, franco, d-ro fil., fama filozofo kaj rektoro de Akademio. Nask. 26 aŭg. 1851 en Guelma (Alĝerio), mortis 20 sept. 1917 en Dijon. Estis nomita rektoro de la Universitato de Grenoble (1898) kaj de Dijon (1902). Kiel filozofo, lia ĉefa verko estas lia tezo de doktoreco «La Ideo de la Fenomeno»; li penis akordigi la teoriojn de du el la grandaj franca filozofoj, Renouvier kaj Fouilée pri la substanco, la realeco de la ekstera mondo, la idealismo-fenomenismo. Li kreis la Instituton elektroteknikan de Grenoble, kaj la «pri-vinan» Instituton de Dijon. En 1900 li estis varbita al E per leteroj de Meray. Post iom da hezito li senlace laboris por E. Li prezidis la unuan UK en Boulogne-sur-Mer (1905). Poste li ĉeestis ĉiujn kongresojn, krom du. Elektita de D-ro Z kiel prez. de la Lingva Komitato, li subtenis energie la fundamentajn principojn dum la Idistaj atakadoj. Lia raporto al la Kvara Kongreso pritraktas lian partoprenon al la laboroj de la Delegacio kaj la konduton de tiu ĉi. En la lingvaj laboroj li partoprenis per gravaj verkoj, kaj lia granda
Boks kaj Koks. Komedieto de J.M.
Bolivio, Suda Ameriko. Unuaj pioniroj: Victor Munoz y Reyer kaj Daniel Canedo, kiuj presis artikolojn en la ĵurnaloj de La Paz «La Verdad», «La Integridad» kaj «El Comercio» kaj en 1905 fondis societon. Laŭ la Dietterle-statistiko en 1928 E-istoj troviĝis en tri lokoj. En 1933 UEA ne havis defegiton en B.
I. ŜlRJAEV.
Bonde Viktor, svedo, bindisto. Nask. 8 marto 1892 en Falun. Pacifisto, abstinenculo. E-isto de 1916. Kursoj; gvidado de la koresponda kurso de SEF, 1927–32. Del. de UEA, 1919–29. Tradukoj el la sveda en
Bonhumoraj Rakontoj de J.
Bonnet (bone) Fanny, francino, prof. de angla lingvo kaj de stenografio. Nask. 9 sept. 1870 en Paris. E-iĝis en 1903. Kas. de SFPE de 10 jaroj, komitatanino de la «Federation Universitaire Esperantiste de France».
Bonnevie (bonevi) Honoratus, norvego, licenciato de filologio, pensiulo. Nask. 19 okt. 1858. Studis ĉe la universitato filologion, precipe latinan, germanan, grekan kaj pranorvegan lingvojn, okupiĝis pri kalendaraj demandoj, verkis libron pri la problemo. Eklernis E-n 29 okt. 1906. Prez. de EK en Oslo kaj sekr. de NEL. Ĉefred. de
Bontemplanoj, v. Senalkohola kulturo.
Booth (budh) Norman, anglo. Nask. 9 apr. 1894 en Netherton, Huddersfield. Estro de skolta grupo. Dum 10 jaroj ĝen. sekr. de Skolta E-ista Ligo. Verkis multajn artikolojn pri E kaj skoltismo.
Bord (bor) Emile, franco, prof. Nask. 15 febr. 1858, mortis 23 sept. 1919. Fondis grupojn, faris multnombrajn paroladojn kaj varbis membrojn centope, de 1904 ĝis sia morto. Verkis prop. monologojn.
Borel Emile, franco, radiostaciestro de Lyon (la Doua). Nask. 27 apr. 1884 en Lyon. Fervore propagandis, kaj nome ĉe la radiostacio, kiun li direktas. Lia edzino estas unu el la fondintoj de la feminista ES:UDEV.