Blok Heiman, nederlandano, ĉefo de banko. Nask. 22 junio 1883 en Gorinchem. LK de 1910, kunfondinto de la unua EG en Amsterdam 1905 kaj ties prez., sekr. kaj kursgvidanto. Sekr. de NES, 1907, kaj red. de
Blokker Hermanus Jacob, nederlandano, vendorganizanto, Nask. 22 dec 1900 en Zutphen. E-isto de 1915. Gvidis kursojn, estis prez. de la NSE, 1926–31, kunred. de
Bloomfield (blumfild) Ester, brazilanino. Sekr. de BLE. Multaj kursoj en Rio de J kaj Belo Horizonte (ĉi tie ankaŭ E-kurso per radio).
Blumental Leopold, v. Belmont.
Boatman (boŭtmn) Douglas Phillips, anglo, okula optikisto. Nask. 12 junio 1892 en Grays. 1915–1919 servis kiel soldato en Galipolo, Egiptujo, Palestino, Francujo, Belgujo. Unua prez. de ES de Southend‑on‑Sea, 1926. Unua sekr. de Rotaria E Amikaro, 1928. Unua prez. de Interligo Tutmonda de Optikistoj kaj Okulistoj, 1931. Verkis:
Bobin (boben) Marcel, franco, inĝeniero, vitraĵkomercisto. Nask. 19 aŭg 1875 en Paris. Interesiĝas pri agado pacifisma, agado profilaksia, veneraj malsanoj kaj seksa edukado. Zorgas precipe pri instruado de E, kaj gvidas en Paris superan kurson. Verkis:
Bodini Geometro Franco, italo, direktoro de la «Kaso por Malsanuloj.» Nask. 9 sept. 1904. E-isto de 1922. Direktoro de la nacia E organo en 1929–31. Organizis la naciajn kongresojn en Udine, 1929, Como, 1930, Padova, 1931. Estrarano de IEF.
Bodó Karoly, hungaro, oficisto. Nask. 1903 en Monor. E‑isto de 1921. Resp. red. de LM dum ĝia dua periodo; noveltradukoj ankaŭ en Hungara Heroldo. Varbis por E kelkajn hungarajn verkistojn. Siajn unuajn tradukoln li kontribuis al LM (unua periodo), kaj en 1926 aperis liatraduke novelaro de F. Karinthy,
Bofill M. Granada Narcis, kataluno, inĝ. (ekspluatanto de karbminejoj). Nask. 24 apr. 1882 en Palma de Mallorca E-isto de 1908, fondo de lokaj EG-j kursgvidado, ĉeforganizinto de KEF-kongr. en Palma. Kunlaborinto de int. E-gazetaro. Du trad. libroj:
Bogdanov Miloslav, (E-igite: Diodono, Favorgloro), bulgaro, notario, advokato. Nask. en urbeto Trn, loĝis en Sofia, kie li mortis ĉ.1914. Aŭtoro de la unua lernolibro por bulgaroj, 1889, fondinto de la unua ES en B kaj eldoninto de la gazeto
Bogh‑Hogsted Agnes, danino. Nask. 15 jul. 1884 en Aarhus. Edziniĝis al oratoro, pastro P.P. Hogsted ĉe «La libera eklezio», en kiu societo ŝi faris liberan, religian laboron dum 30 jaroj. Kun sia edzo fondis en 1909 E konversacian klubon de Aarhus. En dana lingvo aperis kelkaj beletristaj verkoj de ŝi.
Bohema Esperanto-Servo, entrepreno de inĝ. L. Berger fondita de li en 1918. (v. Ĉeĥoslovakujo.)
Bohemujo, v. Ĉeĥoslovakujo.