Stockton Samuel D., usonano, instruisto, poste bienvendisto en Oak­land (Cal.). Nask. en 1857, mortis 24 jan. 1926. Testamentis 2.500 dolarojn al E-societoj.

Stojan Petro E., ruso. Nask. 22 junio 1884 en Ismail, Besarabio. Li studis en Riŝeljea Liceo en Odessa, poste (fizik-matematikon) en Odessa kaj Peterburgo, fine en 1906–07 en Paris. En 1919–22 li estis prof. de liceo en Serbujo. De 1925 kelkajn jarojn li profesie laboris ĉe UEA por bibliografio. Al E li aliĝis en 1903. Li estas unu el la veraj kompetentuloj pri vortara tekniko. Dum 16 jaroj li laboris por 12 vortaroj, (inter aliaj por la granda rusa vortaro de la Imperia Akademio kaj famaj estas liaj Ornitologia oklingva vortaro, 1911 Rusa-E Vortareto, Ilustrita Vortaro de la rusa lingvo (760 paĝoj kaj 2000 bildoj). En 1930 aperis lia granda «Bibliografio de Int. Lingvo» (v.) Krom tio li eldonis en E multajn valorajn sciencajn artikolojn kaj originalajn literaturaĵojn. L.K. de 1914.

Straaten van, Antonius Gerardus Johannis, nederlandano, lernejestro kaj prof. de angla lingvo en Nijmegen. Nask. 6 dec. 1887 en Vianen. Verkinto kaj gvidanto de la skriba E-kurso eld. de CEPC, unua eld. en 1925, ĉiujare nova eld.; ankaŭ perradie uzata. Verkis N-E kaj E-N vortaron, 1933.

Stranga Heredaĵo. Romano origiginale verkita de H.A. Luyken. 1422, 320 p. Tendencromano kun multaj aludoj al E, mem la heroo de la romano estas eminenta E-isto, kiu havas detektivajn kapablojn. La enhavo: amrakonto, aventuroj, vojaĝ­priskriboj.

Stratoj kaj monumentoj. Jen estas la listo de ĉiuj stratoj, placoj, monumentoj, tabuloj troviĝantaj en la tuta mondo honore de Z aŭ E. Tiu ĉi listo tamen ne estas plena. Ĝi nur prezentas tiujn urbojn, pri kiuj mi posedas fidindajn dokumentojn kaj informojn. Ekzistas ankoraŭ aliaj urboj kun stratoj aŭ placoj de Z. Ne povante doni pri ili detalajn informojn aŭtentikajn, mi kontentiĝos per citado de ties nomoj. «Pola E-isto» N 1 de 1934 mencias krome laŭ la «Brazila E-isto» la jenajn urbojn: Castellon de la Plana (Hisp.), Matadespera (Hisp), Vinaroç (Katalun.), Viroflay (Fr.) Sekve ĝi mencias krom la 42 urboj cititaj en la tabelo ankoraŭ 4 urbojn. Laŭ tre fidindaj fontoj mi scias ankoraŭ pri la jenaj urboj: Barnaul (Sovet.), Santader (Hisp.), Tel Aviv (Palestino), Tiflis (Sovet.), Vitebsk (Sovet.). Sekve kune 51 urboj. Se ni kunigos tiun nombron kun la nombro de aliaj urboj, kie E estis iel ajn distingita, entute ni havos 54 urbojn, kie E aŭ Z estas speciale honorata, kaj tio atestas pri la sukcesoj de E en diversaj regionoj.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги