En tiu ĉi jaro Karp Wallon, Dresden, eldonigis lernolibron de sia alfaro «Rapido» de l’ oficiala germana unueca sistemo. R. Haillez, dulingva parlamenta stenografo en Bruxelles, starigis novan alfaron de Duployé, publikigitan en 1928 en «L’ Elan» kaj de Maertetaere propran sistemon «Progresemo». Prof. A. Scheller. Hildburghausen (Germ.) aperigis hektografitan lernolibron de alfaro de l’ germana reform-stenotaĥigrafio.

La «Revue Sténographique Belge» regule aperigis E. paĝon. Multaj artikoloj kaj kursoj.

La St. Unuiĝo de Belgujo, organizis dum julio konkursojn de St. kaj maŝinskribo en E.

Marto-oktobro V.N. Engelhardt publikigis, ruslingve, en «Int. Lingvo» n-ro 2–5 la principojn de internacional-stenografio.

De aprilo 1928 Flageul eldonis literaturan broŝureton en E. St. La 1-a estas «Poezioj de Zamenhof». Aperis 6 kajeroj.

«Der Schriftgenosse», Halle a/S, junio 1928 enhavis alfaron de E stenotaĥigrafio de stud. fil. Josef Weber-Graz. «Der Arendische St.», Berlin tian de la sistemo Arends de W. Wingen, Köln.

La 5. 8. la franca kongreso de St. en La Mans akceptis en la regularo por la atestoj pri profesia lernado kaj kapableco de la st-oj, sekretarioj E. inter la fremdaj lingvoj. Dum la kongreso okazis konkurso de E. maŝinskribo. 1-a f-ino O. Piau, 2-a f-ino Maupioux. F-ino Piau sukcesis ankaŭ en St. konkurso en E. 160 sil.

En la aŭg. numero de «ver Sehrift­genosse» Halle a. S.E. Lotzing konigis la «E. Taĥigrafion» starigitan de Vinzenz Miksche, Wien, en 1912.

La 10. 8. 1928, dum la U.K. en Antwerpen, okazis la 2-a Ĝenerala kunveno de IAES. Estis elektitaj: Hon. prez, Flageul; Prez. Cogen; Vicprez. Lefebvre, Warden, Hoen; Ĝen. sekr. Haillez; Helpsekr. Bengough, Polaĉek, Leffler; Kasist. A. de Maertelaere; Bibl.-Arĥiv. J. Llech; Administrantoj: E-ino Bonnet, s-ro Popov.

La 3-a Ĝen. Kunv. okazis la 4. 10. 1929, dum la U.K. en Budspest kaj la 8. 8. okazis faka kunveno de E. St. en la lernejo de Radnai.

Dum septembro, en Budapest, A. Vikár, L. Kökény, Ge-sroj. Grandjean, parolis en E. pri diversaj temoj dum la Int. Kong. de St. Aliaj parolis nacilingve pri E.E. verkoj estis videblaj en la ekspozicio de tiu ĉi kongreso.

Samtempe aperis la «Radnai-St», alfaro al E. de Kokény kun helpo de d-ro Adalberto Radnai.

Oktobro: Quitadamo en Napolo (Italujo) fondis la «Associazione Nazionale Stenografi-Esperantisti».

Decembro: aperis «Aldono» kaj 1-a parto de Internacionalsten de Kunovski por hisp., ital., pola kaj rusa lingvoj, reviziita de Hoen, Köln.

En 1930 aperis 2-a parto por dana, nederlanda, portug., rumana kaj latina lingvoj.

La gazeto «Arbeiter-Stenograph», Lahr i. B. en n-roj 2, 5–6, 7 kaj 8 enhavas alfaron de Arends de Mart. Schäffler-Munĥeno (1929).

En tiu ĉi jaro aperis la «Original­stenografio por E.» de prof. E. Brabbée, Wien, fama stenografo de Aŭstrio, lernolibro de Brabbée kaj K. Haager.

De l’ germana sistem-eltrovinto, Scheithauer, Leipzig, eliris «Plena lernolibro de E. St.» (Rapidskribo).

1930. B. Siegert (Schweidnitz) eldonis ĉe G. Richter-Lahr lernolibron de E. St. sistemo Arends». La Germana Ligo de l’ «Laboristaj St-istoj» eldonis propagandilon pri E. St.

Kreuz starigis propran alfaron laŭ Stolze-Schrey (febr. 1930) uzatan praktike en la oficejo de ICK kaj kurson de metagrafio (okt. 1930).

En februaro estis fondita la «Tut­monda Intersteno-Asocio» (Internacio­nal-stenografio de F. v. Kunovski); samtempe aperis en Duisbur la gazeto «Tutmonda Intersteno» (en tipogafio). Redakt. Fr. Graser, Frankfurt a. M. kaj «Multlingva Intersteno» (en Intersteno). Redakt. H. Friesz.

Aŭgusto: Germana Asocio de Nacioaalstenogr. okaze de sia kongreso en Karlsruhe, organizis Intersteno–ekspozicion kaj paroladojn pri utileco de E.

Oktobro: Kreuz starigis adapton de Gabelsberger-Noe, uzatan en la Itala Esperanto-Centro en Milano.

Dum novembro aperis Nombro-Internacionalstenografio de F. de Kunovski kaj d-ro Fr. Höke.

Sub la titolo «Rapida Skribo de Fr. de Kunovski», reviziita de H.J. Hoen, elvenis metagrafio de «Intersteno». Ankaŭ V.N. Engelhardt (Omsk), publikigis ruslingve «Internacional­Stenografio». Li de 1929–35 instruis multajn rusojn laŭ tiu ĉi sistemo.

1931. La 6. 6. R. Kreuz, en svisa st. kongreso de l’ sistemo Stolze–Schrey en Rüti, ricevis premion por E. Stenografado je rapideco de 220 silaboj.

De julio, la organo de IAES «Int. St-isto», kiu ĝis nun aperis poligrafite, aperas presite.

En laborkunsido de la 23-a U.K. estas legita parolado de d-ro Höke–Elberfeld-Wuppertal pri st.

Dum la Int. Kongreso de St. en Paris (aŭgusto) oni multe parolis pri E. Laŭ propono de la 5-a G.K. de IAES, ĝi unuanime voĉdonis du deziresprimojn; unu al ICK pri organizo de St. ekspozicio kaj konkurso dum la Dudekkvara en Paris, alian al la nov­fondita Unio Int. de St. pri E. kiel traduklingvo. Tiu lasta estis akceptita de la kongreso.

Dum samloke organizita 2-a int. kaj intersistema konkurso de E. st. estis premiitaj f-ino Piau (140), s-ino Major (100) kaj f-ino Castel (60 sil.).

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги