Fine ekspozicio kun granda fako de IAES. IAES kaj Flageul ricevis ĉefpremion; Cogen, Oran medalon.
La Germana Asocio de Nacionalsten organizis kongreson dum septembro en Detmold. Tie oni parolis pri E. kaj Intersteno.
Dum oktobro laŭ propono de L. Kökény, la st. oficejo de l’ hungara parlamento organizis gravan enketon per E. pri la St. en la parlamentoj de la tuta mondo.
Dum decembro Flageul sciigis sian intencon verki Historion de la E. St. kaj akceptis proponon de Kreuz pri kunlaborado.
Samjare 3. parto de Internacionalstenografio, nun adaptita al 22 lingvoj.
En aprilo
La parlamenta stenografi-organo «Der Blitz» Berlin en sama monato komencis publikigon de E. St., ekzercon de elementa kaj debata St. laŭ Stolze-Schrey-Kreuz.
28. 5. En la Kongreso de Sv. St. Stolze-Schrey en Kreuzlingen estas premiitaj en E. St. Frischknecht, St. Gallen por 160 sil. kaj R. Kreuz por 240 silaboj. En junio Kreuz starigis alfaron de la dana sistemo Worms (Schrey-Worms) kaj dissendis multobligitan resumon de sia alfaro de Stolze-Schrey.
Okaze de la 24-a U.K. Flageul organizis por IAES ekspozicion en Institut Sten. de France. Tria intersistema E. konkurso. Premiitaj estas F-ino Ch. Ostertag por 80 sil. (Gabelsb.) Maurice Laperas, 80 sil. (Dupl. Flag.) H. Korell, 100 sil. Langebrück, Stolze-Schrey, Schneeb.) Anonimulo, 100 sil., W. Meissner, 100 sil. (Unueca Wallon), F-ino Osterstag, 180 sil. S-ino Sampson-Major Gab (Delaunay-Major) A. Leffler 180, Korell, 180 sil.
Jarkunveno de IAES. En aŭgusto, apero de 4-a eldono de Lernolibro de E. St. laŭ la sistemo Duployé de P. Flageul.
Kompilita kaj kompletigita de P. FLAGEUL. Reviziita kaj finredaktita de R. KREUZ.
Stettler Eduard, sviso, Bern. Nask. en Bern 1880 de patricia familio. Lernis E-n en 1908, aliĝis al UEA en 1909 kaj venis Ĝeneven en 1910 por labori dum du jaroj libervole en la modesta oficejo de UEA. — La kvalitoj de St. estas feliĉa kompletigo al tiuj de Hodler kaj ambaŭ reprezentis en rimarkinda maniero la svisan karakteron. Al la intuicio kaj iniciatemo de Hodler, St. alportis la svisan prudenton, trankvilan prijuĝon, kelkfoje embarasigan ĝisfundecon. Juristo klarvida, li tuj komprenis la malfortecon de la strukturo de la movado kaj en la kadro de UEA serĉis realigi tion, kion li spertis en aliaj societoj, ĉe kiuj li kunlaboris libervole. Lia nomo do aperis kiel sobra realigisto de eblecoj fareblaj. Liaj raportoj legataj nur de malplimulto en la movado, ankoraŭ nun estas fonto de utilaj pensoj, spertoj kaj observoj. — St. estis vicdel. de UEA en Bern ĝis 1910, komitatano de UEA, poste vicdirektoro ĝis 1919, direktoro kaj fine prezidanto de la Asocio de 1920 ĝis 1924. (La roloj de direktoroj estis ĝis 1920 honoroficaj). — La komitato elektis lin honora prez. 1924, kiam pro grava malsano de St., d-ro Privat akceptis la prezidantecon. Reelektita en 1928 kiel prez. St. rezignis sian oficon en Stockholm 1934 pro solidareco al kunlaborantoj ne elektitaj en la novan komitaton de la Asocio. — Plurfoje St. estis prez. de la Svisa ES. Okupiĝinte en la du organizaĵoj pri la gvido, li verkis la statutojn de UEA de 1920 kaj 1934, biografion de Hodler, kaj, krom kelkaj literaturaj tradukoj, grandan nombron de priaferaj artikoloj en la gazeto „E“.
Stevenson (sti’vensn) Robert, skoto, ĥemiisto analiza (fero, ŝtalo). Nask. 8 aŭg. 1874 en Coatbridge. E-isto N-ro 12470 de 1905. Prez. de Skota EF, 1925–27. Del. de UEA de 1910. Instruis E-n dum 20 jaroj.
Stewart (stju’rt) Charles, anglo. Nask. 1844 en London, mortis 5 nov. 1911 en L. En 1874 eldonis ciferolingvon «Int. Correspondence by means of Numbers», cititan en F.K., p. 262. E-istiĝis en 1906. Verkis aŭ tradukis: «Boks kaj Koks»; «La Antaŭdiro»; «La Nevo kiel Onklo»; «Bombasto Furioza.»
Steyrermühl Verlag Wien eldonanto de Tagblatt Bibliotek (v.).
Stilo E-a (principoj kaj difino). Jen la principoj, kiujn donis Th. Cart, en sia supera kurso en la Sorbono:
1. E estante kapabla ĉion esprimi, devas unue esti plej facile akirebla de mezinstruitaj homoj.
2. Logiko helpas igi lingvon facila, sed ne absolute. Ĝi devas, laŭ lasupra principo, cedi se bezone antaŭ iaj lingvaj kutimoj komunaj ĉe Eŭropaj popoloj, kaj kiujn E tute ne celas korekti.
3. La principo de internacieco, kiam ĉi tiu estas absoluta, devas do ĉiam superi ĉiujn aliajn.
4. En E estas nur: a) unu stila regulo: skribi plej klare. Kio estas klara, tio povas esti nekorekta, sed neniam malbona; b) unu malpermeso: skribi malklare. Kio ne estas klara, tio povras iafoje esti korekta, sed neniam bona.
5. Ekster la supraj reguloj estas nur personaj opinioj aŭ kutimoj, ofte interesaj kaj respektindaj, eĉ uzindaj kiel modelo, sed kiuj ne povas esti trudataj kie leĝoj.