Gravan instigon donis al la movado la studenta fakkunveno dum la UK en Budapest en 1929, kie oni decidis fondi novan studentan E-istan ligon. La preparajn laborojn faris la St. E–ista Klubo en Zagreb kaj tiel ekestis kaj funkciis dum du jaroj la Studenta Tutmonda E-ista Ligo (STELO), sed ĝi limigis sian laboron nur al konsiloj, moralaj helpoj kaj kelkaj praktikaj servoj. Dum la UK en Kraków, 1931, oni akceptis la projekton de la prez. Lapenna Ivo, ke ĉiujare la studentaj fakkunvenoj dum la UK komisiu al unu el studentaj kluboj por funkcii kiel centro por la E-istaj studentoj. Kiel centro estis elektita la Klubo en Zagreb, (Primorska 11), kiu plenumas tiun devon ĝis hodiaŭ. La taskoj de la centro estas: l. kunligi la E-istajn klubojn, 2. helpi al novorganizotaj kluboj. 3. eldoni duonjaran raporton, 4. funkcii kiel reprezentanto de la studentaj E organizaĵoj en ĉiuj int. rilatoj. I. GODEK.
Stumblo v. ritmo.
Sturmer K.R.C., anglo, denta teknikisto. Nask. 16 apr. 1903 en Poole. Kvara infano de kulturburĝaj gepatroj, loĝas de 1917 en London. Varbiĝis al E en 1922 per parolado de s-ino Blaise. Eklaboris por E en Sudlondona E Klubo, de 1925 por LE Klubo, kies vicprez. li estis en 1927. Konsilanto de BEA de 1928. De 1929 vicĉefred. de «Int. Language» kaj ĉefred. de 1930. Kunaranĝanto de UK en Oxford, 1930. Ano de BLEA de 1932. Li faris multon por seriozigi nian kritikadon per sentimaj recenzoj. La pikeme titolita novelo, «Por Recenzo» (1930), kaj liaj dise aperintaj noveletoj estas esence psikologiaj. En ili la agado estas ekstreme simpla. La kvietaj gestoj kaj paroloj de la figuroj valoras nur kiel signoj pri eventoj, kiuj okazas anime. Surface ilia societa vivo aspektas konvencie korekta, sed sube regas sentkonflikto, amo, ĵaluzo, envio kaj izoliga diverseco: sub civilizita glacitavolo la akvoj kirliĝas senripoze. Per Sturmer la influo de modernaj romanistoj anglaj kaj francaj atingis nian literaturon. Skizoj kaj noveletoj estas la literatura formo plej taŭga al lia talento, ĉar lia vivkoncepto estas kalejdoskopa, ne kinofilma, kaj ĉar pli kontinua sintezo trostreĉus lian teknikan paciencon. Tiun opinion cetere li pravigis ankaŭ per la publikigo de sia Notlibro (1934).
W.B. JOHNSON
Stuttgart. Urbo en Germanujo, ĉefurbo de Württemberg kun 375.000 loĝantoj. 12-a kongreso de SAT, 6–11 aŭg 1932 kun ĉ. 245 partoprenantoj el 12 landoj. Malaprobo pri propono fari el SAT iun Internacion. Ŝanĝo de statuo tiel, ke LEA-oj havu reprezentanton en la ĝenerala konsilantaro. BRUIN.
Styler (stajler) Albert Edward, anglo, instruisto de lingvoj. Nask. 28 dec. 1865 en Feckenham, mortis 25 jun. 1928 en Eastbourne. Aŭskultis prelegon de Mudie 31 okt. 1913 kaj du monatojn poste eldonis originalan skizaron: En la Montoj. En 1914 aperis En la Dolomitoj (plejparte poemoj), kaj bona traduko de In Memoriam (Tennyson).
Subjunktivo. Ĝi estas identa kun la ordona modo. Oni uzas ĝin ĉiam kun la konjunkcio KE, en kazoj, kiam la ĉefpropozicio esprimas celadon aŭ neceladon, helpon aŭ malhelpon, devigon aŭ malpermeson por io (deziri, voli, pretendi, peti, postuli, proponi, ordoni, instigi, helpi, lasi, konsenti, permesi, konsili, necesi, bezoni ktp. kaj ĉies ĉi malo).
Ĉar la konjunkcio „por ke“ enhavas ĉiam la sencon de celado, post ĝi oni devas uzi ĉiam S-on.
Post esperi oni devas uzi futuron, same post timi. Tamen ĉe Zamenhof oni renkontas post timi S-on kun ne: «Mi timas, ke vi ne malsukcesu». Ĉi tiun frazkonstruon eble oni povus klarigi per la subkompreno de DEZIRI. «Mi time deziras, ke vi ne malsukcesu».
Multaj diras, ke en E. ne ekzistas S; laŭ ili la ordonan modon postulas ne la verbo de l’ ĉefprop-o, sed la senco de l’ dependa prop-o. «Mi volas, ke vi iru» diras simple: «Mi volas, iru.» Sed ĉi tiu rezonado fiaskas ĉe la mal-verboj.
«Mi malpermesas, ke vi iru» certe ne diras: «Mi malpermesas, iru!» Kaj vere,
KALOCSAY
Noto de M.C. Butler. Kelkaj diras, ke ĉar -u montras deziron, oni ne rajtas diri: ,Mi malpermesas, ke vi -u.» Tamen mi mem preferus uzi tion, ol … ke vi iros.» Ĉu oni nepre devas diri: «Mi malpermesas vian iron». (kiel diras Bailey)?
Sub la neĝo. De