En aprilo 1898 fondiĝis Klubo E–ista en Stokholmo, kies sekr. estis P. Ahlberg ĝis la Ido-skismo en 1909. En 1906 Sveda E-ista Societo estis fondata en Stokholmo de reprezentantoj de la kluboj en Stockholm, Upsala, Falun, Eskilstuna, Karlshamn, Sodertalje, Malmö kaj izolaj E-istoj el diversaj partoj de la lando (de 1 jan. 1910 nomata «Sveda E-Federacio» SEF). Unua estraro: prez. red. V. Langlet, sekr. policisto P. Ahlberg, vicprez. d-ro S. Krikortz, kas. inĝ. Engelbrekt Olson. Gazeta organo «Esperantisten».

En la vintra sezono 1905–06 la estro de la Sendependa Loĝiaro de Bontemplanoj (IOGT), parlamentano Edvard Wavrinsky, partoprenis kurson de Nylén kaj decidis fari E-n la oficiala lingvo int. de tiu ordeno. La uzo de sekretaj signalvortoj en E ĉe la bontemplanoj kaŭzis lernemon pri tiu lingvo. Speciale en Gevle tio donis impulson al la kursoj de J. Helsing, kiu fondis 8 marto 1907 la klubon E-istan de Gevle, prez. J. Norrman, aliaj pioniroj A.K. Örn, W. Watilu Id, Frans Olsson, R. Pehrsson, G. Hedström, A. Liljemark k.a. Tiu grupo vigle agadis kaj konstante kreskis. De 1911 la ekspedejo kaj de 1913 la komitato de SEF funkciis en Gevle ĝis 1922. En febr. 1913 R. Pehrsson kaj W. Wahlund tie fondis la gazeton La Espero.

La movado normale kreskis en la tuta lando, speciale post la unuaj dum universalaj kongresoj, pri kiuj la gazetaro favore kaj serioze raportis. En 1908 funkciis 28 pli-malpli fortaj kluboj. Printempe 1909 la Ido-skis­mo diskrevigis la organizon, Ahlberg fariĝis fanatika malamiko de E, same la gazeto, kiun li redaktis. En julio 1909 SEF tamen estas reorganizita; estraro: prez. gimn. prof. Albin Zach­rison en Karlstad, vicprez. P. Nylén, sekr. F. Skog, kas. komercisto G. Rosen (en Stockholm) ktp. Prez. de julio 1913 fervoja oficisto John Lund­gren en Hedemoragis aŭg. 1918, kiam prez. fariĝis red. Paul Nylén en Stockholm. 1921 G. Hedström en Gevle estas elektita prez. kaj Nylén «honora prez.»; de majo 1923 oni reelektis lin kiel funkciantan prez. SEF ĉiujare kunvenas kutime dum pentekosto aŭ en Stockholm aŭ en aliaj urboj.

En 1931 SEF solenis sian 25-jaran jubileon, i.a. per eldono de luksa Jubilea Matrikulo kun la historio de la movado en Svedujo. Estraro en 1931: prez. Nylén, vicprez. Sam Jansson, sekr. E. Malmgren, kas. Ad. Larson, bibl. Bernh. Eriksson. Stato: 62 grupoj, 1700 anoj.

La idista movado tre forte ĝenis kaj malutilis dum kelkaj jaroj la E-ismon. La gazetaro tute rifuzis ion enpresi pri E, ĉar tuj la idistoj polemikis. Jam en 1916 la idismo montris signojn de malprogreso, kiu post 1927 estas katastrofa; restas ankoraŭ kelkaj «generaloj sen armeo» kaj ili senskrupule uzas ĉiujn eblajn okazojn por malutili al E. La morto de Z en 1917 kaŭzis artikolojn pri E en ĉiuj gazetoj kaj donis okazon por vigla propagando.

De 1918 la E-movado rimarkeble plifortiĝis. En aŭg. 1918 okazis en Gotenburgo Unua Skandinava kongreso de E, kiu estis neatendite favore raportata en la gazetaro. Enskribiĝis por ĝi 189 personoj, svedoj, danoj kaj norvegoj; pro la kriza ternpo povis partopreni nur la duona nombro. Tie la SEF decidis fondon de «Eldona Societo Esperanto».

Monkolektado en 1921–22 donis sumon da 1.138 kr. kaj 1925 estas fondita Propaganda kaso de SEF, en 1931 posedanta la sumon da 4.100 kr., kies nur rentumo estas elspezata.

Gazeta organo de la sveda movado estis unue «LI» 1896–1905, «E-isten» 1906–08, «Dana E-isto» 1909, «Sveda E-isto» 1910 («E-Folket» 1911, 1912). De 1913 «La Espero», nomata de 1925 «Svenska E-Tidningen — La Espero». De la fino de 1927, kiam B. Eriksson translokis el Ludvika sian presejon en Stokholmon, li prizorgas la gazeton en sia E-presejo kaj estas ankaŭ ĝia redaktoro.

Por instruado kaj ekzamenoj SEF fondis (16. IV. 1922) ekzamenan komisionon «Sveda E-Instituto», kiun reorganizis en 1929 la decidoj de SEF kaj de Sveda Instruista E Fed. kaj de Sveda Laborista E-Asocio (SLEA); ili elektis po du reprezentantojn kiel estraron. Tiu elektis la Institutan direkcion, nome: rektoro Sam Jansson, membroj G. Ahlstrand, E. Malmgren, P. Nylén kaj C. Ohlsson. Anstataŭ A. la estraro elektis en jan. 1932 John Johansson, anstataŭ O. Ohlsson 1934 Karl Söderberg.

Aperis en Svedujo 27 lernolibroj en 4 eldonoj da ĉirkaŭ 170.000 ekzempleroj, krom tio la Ŝlosilo en 140.000 ekzempleroj kaj vortaroj en 13 eldonoj da 55.000 ekzempleroj ĝis fino 1932.

En 1925 SEP aranĝis elementan perkorespondan kurson en 6 lecionoj kun demandofolioj, kiujn korektadis helpemaj samideanoj (V. Bonde en Falun, Ebba Anderson en Helsingborg, A.O. Ehlin en Sala, k.a.). En 1924 oni decidis aldoni al la kurso, ĝis tiam senpaga, ŝlosilon kaj du aliajn libretojn, kaj ekspedi la kurson al ĉiu, kiu ensendis la prezon 1 kr. Ĝis komence de aprilo 1933 tiun kurson mendis pli ol 27.000 personoj. Ĝi estas unu el la plej efikaj varbiloj kaj kreis multajn bonajn E-istojn. Perfektiga koresponda kurso de SEF en ses leteroj-lecionoj, prezo. 5 kr., estas verkita 1926 de rektoro Jansson, kiu ĝin prizorgas. Pli ol 1000 personoj mendis ĝin antaŭ 1933.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги