Sudafriko: Kaplando, Transvalo, ktp. La unuaj pioniroj en K. estis W. Way kaj H. Clark. En 1908 en Wellington estas fondita. EG. Pioniro en T. estis W. Coquelin (1901) kaj A.F. ­Whiteside (1905) en Johannisburg kaj H. Carter en Pretoria, fondinta tie en 1906 la unuan EG. La centro de la movado estas Pretoria, kie fondiĝis ES en 1908. Dum 1926 tie okazis 12 E kursoj, gvidataj de James kaj s-ino R. Spero. Laŭ la Dietterle-statistiko en 1928 en K. troviĝis E-istoj en 4 lokoj kaj en T en 7 lokoj. UEA-del. en 1933 en Beaufort West, Cape Town, East London kaj Johannisburg.

I. ŜIRJAEV

Sudano, Afriko. Ankoraŭ en 1897 en Segu estis E-isto Ch. de Trois­monts. Dum pluraj jaroj faris prop-on A. Depuis en Tomouctou kaj Avid, radiotelegrafisto kaj UEA-del. en Bamako. Laŭ la Dietterle-statistiko en 1928 E-istoj troviĝis en 1 loko. Laŭ la ICK-raporto en 1930 «S-ro Marin ankaŭ en tiu ĉi lando povis kunigi dekon da indiĝenaj adeptoj. Li sukcesis fari paroladon en la Gordon–Kolegio en Ĥartum.» Izolaj E-istoj nun estas en diversaj lokoj. En At­bara stariĝis grupo konsistanta el araboj, sirianoj kaj koptoj.» (1933.) — I. ŜIRJAEV.

Sufiksoj neoficialaj. El la diversaj sufiksoj aplikitaj en la teknika lingvo tri havas ŝancojn eniri la komunan lingvon: oza, signifanta materian multhavecon por anstataŭi la pezajn -plena, -riĉa; iva, signifanta kapablon, do estanta la aktiva paralelo de l’ pasiva ebla (voliva: volkapabla; elvokiva: elvokkapabla); izi, en la Veraxa senco: apliki ion al io science aŭ metie, apliki metodon de eltrovinto (ŝtonizi vojon, salizi koloidsolvaĵon, pasteŭrizi lakton, faradizi nervon). Krome tre ofte oni renkontas enda (farenda: kion oni devas fari). Pli kaj pli ĝeneraliĝas la sufikso -io por landnomoj (Germanio) kaj scienco anatomo-anatomio. KALOCSAY.

Noto de M.C. Butler. Mi ne kredas, ke -i- estas sufikso. Kaj certe «anatomo» deriviĝas de «anatomio» (-iisto, mallongigo -o) kaj ne inverse. Valorus aldoni kelkajn teknikajn sufiksojn -it, hiper-, k. c., pri medicino, botaniko, ĥemio, k.s.

Supera Kurso de Esperanto. de Dreher, 1925, 68 p. Bona kaj lerte aranĝita lernilo kun interesaj legaĵoj.

Supereco de E super la naciaj lingvoj. Kun nur 2635 radikoj (uzataj en la Fundamento de E) estis eble al d-ro Z starigi riĉan materialon por sia vortaro, kiu tradukas pli da ideoj, ol enhavas la nacilingvaj vortaroj mem; kaj dum en ĉiuj naturaj lingvoj, precipe la novlatinaj, estas neeble dispartigi la vortojn en apartajn lingv­erojn, en la lingvo E la dismembrigo de ĉiu vorto en memstarajn elementojn fariĝas ebla. Tiu ĉi ebleco devenas de tio, ke la nombro de la radikoj, unusignifaj gramatikaj signoj kaj afiksoj estas limigita kaj esprimas ideojn precize difinitajn. (Estas vere, ke en la nuna momento la oficiala Akademia vortaro de Esperanto entenas 4184 radikojn. Laŭ Petro Stojan E havas pli ol 10.000 elementojn, kiujn oni povas klasigi jene: Finaĵoj 12. — Afiksoj 53. — ilataj vorto 205. — Radikoj 10.000, dum la Enciklopedia vortaro de Eugen Wüster entenas ĉirkaŭe 18.000 radikojn kaj 45 000 derivaĵojn.)

Ĉe tia lingvo kompreneble oni ne bezonas paroli pri devenigo de vortoj, sed nur pri vortfarado, ĉar la nombro de la elementoj estas limigata al tia minimumo, kiun posedas E.

Efektive tiuj elementoj enhavas ne nur la gramatikon kaj la sintakson, sed ili igas tute superfluaj la mil regulojn kun sennombraj esceptoj kaj la specialan sintakson, kiun oni bezonas en la naturaj lingvoj.

STAMATIADIS, Nova gram. libro.

Sur Sanga Tero. Romano originale de J. Baghy. 1935, 240 p. Daŭrigo de la «Viktimoj». Kruele reala prezento de la teruraj jaroj en 1918–20 en Siberio, traplektita per personaj travivaĵoj kaj rememoroj.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги