Oni prave asertas, ke en ĉiu lingvo plej riĉe estas evoluintaj tiuj fakoj, kiuj estas plej proksimaj al ordinara ĉiutaga mastrumado kaj ekonomio de la popolo uzanta tiun lingvon.

Tiel ekzemple en somala lingvo estas tre vaste ellaborita terminaro rilate la kamelon — ĉefan mastrium­objekton de somali-popolo.

S. Marin en artikolo «Mortpezo kaj efikeco» citas tutan serion da tiusencaj somali-vortoj, kiuj trovas nur 2–3 respondecajn vortojn en la riĉaj franca kaj angla lingvoj.

En E ekzistas tamen ĉiuj necesaj leksikologiaj kaj gramatikaj rimedoj por esprimi ĉiujn ĉi ideojn — ĝis tiom subtilajn, kiel virkamelido, kamelidineto, fruktigokamelo, buĉokamelino, kamelareto, ktp.

Do tiu eco de E montras, ke ĝi pli ol iu natura lingvo kontentigas la int. bezonojn laŭ sia esprimpovo, ke ĝi povas kontentigi tiurilate bezonojn de kiu ajn nacia lingvo.

Novaj vortoj povas esti derivataj kaj uzataj laŭ bezono; kaj samtempe la ĝenerala vortaro de E ne fariĝas pro tio tro ampleksa, ĉar novaj vortoj estas kreataj el la kombinoj de vortoj-radikoj simplaj, elementaj.

DREZEN, Skizoj, p: 33–35.

Vortkunmeto en E. En vortkunmetoj la ĉefa vorto staras en la fino (ĉefelemento); ĝi difinas la sencon de la vorto, kiun la antaŭe staranta elemento (flankelemento) nur klarigas, nuancigas. La ĉefelemento (ĈE) difinas ankaŭ la gramatikan vort­karakteron de la flankelemento (FE).

1. Substantiva ĈE substantivigas sian FE-on. Do: skribmaŝino estas skribomaŝino: maŝino de skribo (analizo de rilato: R); orĉeno estas: oro-ĉeno ĉeno el oro (analizo laŭ materialo: M); membroaboanto estas membro abonanto (analizo epiteta: E). Se la FE ne estas substantiva radike, ĝi substantiviĝas laŭ vortsenco: varmenergio: varmo-energio; belkulto: belokulto, voluptamo voluptoamo (amo de volupto). Do vortoj kiaj belknabino, bluokulo, ktp., ĉe kiuj la FE estus adjektiva, estas kontraŭaj al la spirito de la E-a vortkunmeto.

Tamen ekzistas kelkaj tiaj vortoj: sovaĝbesto, dikfingro, junedzo, etburĝo, ĝentilhomo. Ĉi tiuj parte imitas nacilingvajn formojn kaj estas kvazaŭ memstaraj radikvortoj, parte estiĝas per la refiksiĝo de kelkaj adjektivradikoj sovaĝ’, et’, jun’, nov’, sol’ ktp.); ili estas lernendaj aparte.

2. Adjektiva ĈE same substantivigas sian FE-on, kaj rilatas al li per la prepozicio je; belriĉa: beloriĉa: riĉa je belo; drinkema: ema je drinko.

3. Verba ĈE faras el sia FE aŭ adverbon: bonfarti: bone farti ; aŭ (predikatan) adjektivon: ruĝigi: igi ruĝa; ŝtatigi: igi ŝtata.

Ĉi tiu fenomeno, nomata vort­efiko, okazas same ĉe radikoj, sufiksoj kaj finaĵoj. Finaĵo a (adjektiva ĈE), se ĝi ne estas pleonasma, substantivigas sian FE: skriba estas skribo-a (rilata al skribo), ama estas amo-a, rilata al amo. Finaĵo i (verba ĈE) adverbiĝas: marteli: martele i: agi martele.

Ŝajnaj kontraŭdiroj estiĝas ĝuste per ĉi tiu okaza memstareco de la finaĵoj (v. Interelementa Rilato)

Krom la supre skizita rekta vortefiko, (iranta de dekstre al maldekstre) ekzistas ankaŭ vort­efiko inversa (de maldekstre al dekstre). Ekzemple en la vorto miljaro la vorto mil postulas post si pluralon. Per tio evidentiĝas ke la finaĵo o ne povas rilati sole al la elemento jar, sed nur al ambaŭ elementoj (mil kaj jar) kune. La analizo do estos (mil jar)o aŭ ĉar mil nepre pluraligas, (mil jaroj)o: tempo de mil jaroj.

Same: en senforta la prepozicio sen postulas post si substantivon. Ĝi do memstarigas la finaĵon a, substantivigas la adjektivan radikon fort (sen forto)a. La analizo de grandkuraĝa (ĉar adjektivo postulas post si substantivon) estos (granda kuraĝo)a: karakterizita de granda kuraĝo.

La analizo de la kunmetitaj vortoj okazas tiel, ke unue ni provas la analizon laŭ la tri vortefik-reguloj (1, 2, aŭ 3). Se tiel ni ne havas senchavan rezulton, ni memstarigas la finaĵon, kaj rilatigas la du antaŭajn radikojn inter si, kiel duoblajn flankelementojn. Ĉe tio ni esploras ankaŭ, ĉu ne ekzistas inversa vortefiko.

KALOCSAY

Noto de M.C. Butler. Mi ne konsentas la malpermeson uzi la formojn «belknabino», «bluokulo». Ili ŝajnas al mi tute bonaj.

Vastan pritrakton pri la Vortkunmeto oni trovos en mia Lingvo, Stilo, Formo (1932).

v. Vortfarado, Kategorisufiksoj.

Ofteco de afiksoj kaj prefiksoj uzataj prepozicioj en la «Originala Verkaro» de Z., en la «E-historio de E» de Privat (P) kaj en la «Hura» de Baghy (B).
Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги