Vermuyten Hector, belglandano, urba oficisto. Nask. 1 okt. 1889 en Antwerpen. E-isto de 1922. Kursgvidanto. Deklamisto, premiita de la «Reĝa Flandra Konservatorio», kaj uzas sian arton en la servo por E kaj por diskonigo de la flandra literaturo. Kompilis kaj grandparte tradukis la flandran parton de la «Belga Antologio», 1928 kaj verkis por ĝi historion de la flandra literaturo.

Versaĵoj. Originale verkitaj de G. Deŝkin. 1912, 35 p. «Poezia animo, poeta kapableco; sinceraj sentoj kun lerta esprimo.» (Robo, La Verda Standardo, 1912, p: 93).

Verateeg-Graftdijk Willy, nederlandanino. Nask. 6 jul. 1886 in Giessendam. E-isto de 1926. Kursoj, ankaŭ en popollernejo. UEA-del. Trad. al E la detektivan romanon «La viro el Francujo» de Ivans, 1933.

Vijver Pierre Charles Marie, nederlandano. Nask. 3 okt. 1905 en Axel. E-isto de 1926. Prez. de sekcio de N.K., membro de la ekzamena komitato. Gvidis multajn kursojn en Eindhoven kaj apudaj urboj; tiujn en E partoprenas 100–130 kursanoj. Instruo laŭ propra lernolibro, kiu plene atentas la nacilingvan gramatikon.

Vikár Béla, hungaro, membro de la H. Scienca Akademio, pens. estro de la parlamenta stenografoficejo. Nask. 1859 en Hetes. Tradukinte al hungara la georgian eposon «La leo­pardfela kavaliro», li sukcesis fari tion nur per la E-lingva interpreto de Ciklari. Kiel ĉefsekr. de «La Fontaine Literatura Societo», li dufoje kunaranĝis E literaturan matineon.

Viktimoj. Romano, originale de J. Baghy. 1925, 162 p.; dua eld. 1930, 240 p. «En la romano temas pri la martura vivo kaj superhoma sufero de la siberiaj militkaptitoj, pri la viktimoj de la mondoskua granda kataklismo. Ilian vivon priskribas la aŭtoro kun granda realeco, li mem ja estis ankaŭ ilia samsortano. Ĝia stilo estas modela kaj tute klasika.» (Halka, L.M. 1931, p. 16.)

Viktorov-Ĉeĥoviĉ Demetrio, ruso, pedagogo, E lektoro. Nask. 17 majo 1888. E-isto de 1925. Gvidis multajn E-rondetojn kaj kursojn. Vasta prop. laboro, ekspozicioj per materialo el 43 landoj. En 1932 organizis «Naĝantan Teatron», uzintan E-n. La teatro veturis sur speciala vaporŝipo laŭ Dnepro kaj aliaj riveroj de Ukrainio kaj Blankrusujo kaj donis spektaklojn en la libera aero. Programo: teatraj verketoj kaj apartaj numeraj dediĉitaj al la int. ideo. Antaŭ la prezentadoj la fondinto faris prop. paroladojn pri E.

Vila Francisko, hispano, fervojisto. Nask. 29 sept. 1894 en Barcelona. Verkis en hispana kaj kataluna lingvoj teatraĵojn, poemojn ktp. Fond. E «juneco» en B. Dir. de Verda Stelo. Prop. laboro per artikoloj, radio, organizado de E-aj festoj. Gvidis multajn kursojn. Trad. al E poemojn; kelkaj originalaj poemoj.

Villanueva Antonio Lopez, hispano, instr. en pensio. Nask. en 1857 en Molina del Segura. E-isto de 1902, dank’ al la amikeco kun Codorniu, ankaŭ loĝanta en Murcia. Verkis diversajn gramatikojn kaj vortarojn (la unuan en 1902), precipe kunlabore kun Inglada. Kunlaboris al «Tra la Mondo», «La Revuo», «Juna E-isto», L. K

Villareal Frederiko, peruano, d-ro, prof. de astronomio ĉe la Fakultato Scienca en Lima, redaktoro. Estis pioniro de E en Peruo kaj en Sud­ameriko ĝenerale. Altirita al E per artikoloj de Méray (Francujo) li tuj (1901) fariĝis adepto de E. Verkis du lernolibrojn por hispanoj (1901, 1902), eldonis hispanlingvan tradukon de la «Ekzercaro». 16 jun. 1903fondis ES-n en Peruo kaj komencis eldonadi E-H-lingvan gazeton «Antaŭen E-istoj»: Multaj artikoloj. — Ŝ.

Vink Jan Hendrik, nederlandano, kontoristo. Nask. 9 okt. 1897 en Enschede. Kelkajn jarojn sekr. de la haga sekcio de LEEN. Prez. de LEEN. Eldonis la libreton «E-a Kantokolekto» kaj trad. kelkajn el la kantoj. Eld. il. poŝtkartojn «La Holanda Muelilo» kun E-a teksto. Artikoloj en HDE, ktp.

Vinzent Andrew Snider, usonano, advokato, bankisto. E-isto de 1913. Kas. de UK en San Francisco 1915. Dumviva membro de UEA. UEA-del. de 1919 kaj ĉefdel. de 1921. Prez. de EA de California. Artikolo pri «La Antikva Maja Civilizacio de Centra Ameriko» en „E“, 1925, okt.

Virinaj nomoj. Laŭ K. Kalocsay (1. Lingvo Stilo Formo, p: 81–83) «la virinaj nomoj apartenas al tiu ĝena flanko de la lingvo, kiu ne estas kontentige solvebla per la propraj reguloj kaj sufiksoj de la lingvo.» Kaŭzas malfacilojn precipe la fakto, ke multaj virina nomoj havas konforman virnomon. Meazzini proponas la sufikson «io»: Emilo — Emilio, sed ĉe multaj nomoj tio ne donas kontentigan solvon. (Julio, Paŭlio). Ĉe Z estas legeblaj: Johanino, Ludovikino, do estas uzata la sufikso «in». Sed tiel fariĝus tiaj nomoj: Antoniino, Mariino. Sed jam Z uzis la vorton Marta kaj laŭ tio Kalocsay proponas, ke ĉiu virina nomo finiĝu je «a»: Julia, Paŭla, Roza ktp. Kaj por esti laŭfundamenta, Kalocsay insistas tiel: «Ĉiu virina nomo estas rigardata, kiel adjektivo, rilatanta al la (ellasita) vorto «ino». Tiu ĉi propono ankoraŭ ne estas oficiale akcptita.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги