LDSHPVR
de96424.38992240.742105825.815543536.5762.01433.23173214.705
en59515.05331613.96771017.324236215.896136621.53972614.585
al16611.78931413.87845811.17511757.9075148.48157311.511
por44111.1571325.8342556.2227194.1664106.7652885.786
pri3328.4001124.9501273.0982601.7504026.6331653.314
kun972.464311.3721353.2943832.5771312.1613286.590
per1694.275954.2001974.8068855.9552203.6301874.356
el1654.174773.4031633.9775623.7821672.7552394.802
da872.211220.972892.1711360.914651.0731713.435
laŭ390.986220.972260.6341250.841751.237250.502
post320.869190.840551.3423092.080961.5841392.792
sur802.024200.8842034.9532391.608350.5782124.258
antaŭ411.03740.177370.9031000.673430.7101392.792
inter671.705160.707320.7812211.487751.237521.044
ĝis170.44160.265350.8542571.729280.462761.527
pro802.024411.812721.7561651.110490.808931.868
sen290.73410.044170.414450.303160.264330.663
kontraŭ310.78470.309190.4632941.978210.347450.904
je631.593401.768541.3173002.019641.0561082.168
sub190.481170.751421.1252271.527250.412571.145
ĉe862.176220.972521.2681390.935580.9571703.415
anstataŭ50.12610.04430.073120,08770.11620.040
dum571.45260.265781.9031591.069751.237991.988
malgraŭ60.15210.04450.12280.05460.099210.422
krom20.05120.08860.146470.316180.297100.200
po0-0-20.0480-40.06670.141
ekster0-40.17720.04820.01340.06620.090
super90.22850.221170.415780.52550.083521.045
ĉirkaŭ10.02510.04490.219540.36370.116390.783
tra90.22830.1220.536680.458190.314611.225
apud10.02510.044180.438250.16880.132661.321
trans20.05110.044100.244460.31050.083340.633
malantaŭ0-0-10.024160.1070-210.422
preter0-0-10.02410.00710.01640.080
depost40.1010-10.0240-230.3800-

Kiel en la naciaj lingvoj, ankaŭ en E-o, iom post iom maloftiĝas certaj vortoj kaj formoj kaj ilian lokon okupas aliaj. Se oni atente observas la supran statistikon, oni povas konstati interesajn faktojn ĉi-rilatajn. Ekde la lingvaĵo de Z. longa estas la vojo ĝis la moderna «Viktimoj», eĉ pli longa ĝis la «Vortoj de kamarado Lanti». Kaj eĉ el tiaj malgravaj vortetoj, kiaj estas la tabel-vortoj, afiksoj aŭ prepozicioj, oni povas konstati ne nur la evoluon de la lingvo, sed oni povas fari konkludojn ankaŭ pri la nivelo, temorondo, ideologio de la verkisto.

Ĉe la korelativoj ni povas konstati unuavice la grandan malpliiĝon de la vorteto ia (ĉe Z: 4.2%, ĉe Baghy 0.9%); tio montras, ke la lingvo pli kaj pli liberigas sin de la naci-kutima surogato de la nedifina artikolo. Maloftiĝas tial kaj kial; anstataŭ ili plioftiĝas pro tio kaj pro kio; ties kaŭzo estas certe la pli drasta esprimpovo de la lastaj.

Ĉe la afiksoj oni povas konstati la malpliiĝon de la sufikso MAL (ĉe Z 8.2%, ĉe Baghy 6.9%, ĉe Privat 4.7%.). Tio montras, ke la «mal-malamikoj» rajte povas aludi al lingva tendenco. La venkon de la principo «sufiĉo kaj neceso» pruvas la maloftiĝo de la sufikso ECO kaj precipe de ADO (ĉe Z: 9.3, ĉe Baghy 5%). Tre interese estas, ke plioftiĝas la uzo de la prefikse aplikataj prepozicioj (ekz. postrigardi anstataŭ rigardi post); tio do estas evidenta tendenco en la lingvo.

Inter la prepozicioj precipe okulfrapa estas la malpliiĝo de la prepozicio MALGRAŬ. Tio ne estas ĝojinda, ĉar SPITE DE, uzata anstataŭ ĝi, havas nuancdiferencon, kies perdiĝo estus malriĉiĝo por la lingvo. Tie ĉi do la statistiko avertas nin, ke ni gardu la lingvon kontraŭ tia perdo.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги