Zabilon D’her Ranfaing (zabilong-der) Jeanne (ps. Evidino), francino, prof. de korekta prononcado. Nask. 26 jan. 1868 en Limoges. Interesiĝas pri dekoraciarto. Dediĉas sian vivon al la malfavoritoj de la naturo: surdmutuloj, balbutuloj, blinduloj. E-iĝis en 1895, tuj apostolis per paroladoj, artikoloj, kursoj. Instruis la blindan Hélène Giroud. En 1897 publikigis kurson specialan por stenografiistoj kun granda sukceso. En 1898 organizis la unuan prop. paroladon en Lyon. Pro senlaca propagando kaj sindonemo ricevis la medalon de «Tauring-Club» (1902). Organizis sola int. loterion por la tutmonda blindularo (tri reĝinoj kotizis), kaj ricevis la titolon «Bonfaranta Feino». Zorgis pri la blinduloj en kongresoj. Krom noveletoj en E-aj gazetoj kaj poezio, ŝi tradukis de Serre: «La hipotezoj pri Lourdes», 1912.
Zakrzewski (zakŝevski) Adam, (ps. Z. Adam), polo, scienculo, en siaj lastaj jaroj estro de l’ statistika sekcio ĉe l’ Varsovia Magishato. Nask. 1856 en Podola gubernio (Rusujo), mortis 1 nov. 1921 en Varsovio pro aŭtomobil-akcidento. Finis la fizikmatematikan fakultaton de la Peterburga Univ. Verkis multajn librojn, kunlaboris al la pola «Granda Enciklopedio», ktp. Unue studis Volapükon pri E okupis sin ŝajne jam en 1894–95. Poste studis ankaŭ aliajn lingvoprojektojn, eĉ kreis en 1896 «Lingva International». Fine li revenis al E kaj partoprenis la l-an UK-n. Apartenis al la unua Varsovia ES kaj en 1908 estis kunfond. de PES. Verkis valorajn artikolojn pri E por gravaj polaj ĵurnaloj. Fervore kunlaboris ankaŭ por la E-a gazetaro. Speciale frapantaj per multscio kaj trafa inteligenteco estas liaj artikoloj refutantaj Idon, Antidon kaj alian reformprojektojn. La unua tuŝis la demandon «Pri transskribo de propraj vortoj.» Verkis profundan gramatikon kun sintakso. Ankaŭ pri E kompilis statistikan verketon: «E en unua dudekjaro», 1908. Lia ĉefa verko: Historio de E» (1887–1912). Pollingve aperis lia granda studverko: «L.I.- Historio — Kritiko — Konkludoj.» Estis L.K. — E. WIESENFELD
Zamenhof Adamo, filo de Z, ĉefkucacisto de la okulpavilono de hebrea hospitalo en Warszawa. Nask. 11 jun. 1888. Multe skribis pri sia specialeco. — E.W.
Zamenhof Aleksander, (ps. AZO aŭ A.Z.), d-ro, la plej juna kaj plej amata frato de Z, kuracisto. Nask. en 1877, mortis kiel kolonelo de la rusa armeo en 1916 en Dinaburg. Eisto de la unua jaroj de E. Kunlaboranto de IMR. — E.W.
Zamenhof Felikso, (ps. FeZ, aŭ Zef), farmaciisto, frato de Z. Nask. 6 nov. 1868 en Bialystok, mortis 9 dec. 1933 en Varsovio. Estis varmkora amiko de la orfoj. Unu el la unuaj en la familio de Z, kiu lernis E-n. Kiel juna knabo li konatiĝis kun la ideo de sia frato, do la aŭtoro de E havis iun, kun kiu li povis konversacii en la nova lingvo. F. Z helpis ankaŭ al la disvastigo de la Unua Libro, post ties aperigo okupiĝis pri la administra flanko de la afero: li pakis, adresadis kaj dissendadis la broŝuron laŭ diversaj pene akiritaj adresoj. Partoprenis la lokan kiel ankaŭ la int. movadon dum sia tuta vivo. Ĉeestis multajn UK-jn, estis ano de ICK. Ekde la unuaj jaroj li laboris sur la literatura kampo kaj jam en «La E-isto» (Nürnberg) aperis liaj versaĵoj. Poste ofte li aperigadis siajn originalajn — plejparte humorajn — versaĵojn, ĉefe en «La Revuo», «Ondo de E», «Pola E–isto», L.M. Dediĉe al 1a UK en Boulogne, li verkis la poemon «La Homa Doloro». Du poemoj ankaŭ en «Fund. Krestomatio». — E.W.
Zamenhof Klara, edzino de Z. Nask. kiel f-ino Silbernik 6 okt. 1863 en Kowno, mortis 6. dec. 1924 en Varsovio. Senhezite fordonis sian tutan doton por la eldono de la Unua broŝuro, 1887. Estis ĉiama kunlaboranto kaj helpanto de la edzo, ofte plenumis liajn administrajn kaj sekretariajn taskojn. Ankaŭ post la morto de Z aktive partoprenis la movadon. Dank’ al ŝia kunhelpo, fondiĝis la E Rondo «Konkordo» en V. Ĉeestis ĉiujn UK ĝis la Viena 1924, kiu estis ŝia lasta renkontiĝo kun la E–istaro. — E.W.
Zamenhof Leono, (ps. Lozo, aŭ Zetel), polo, d-ro, frato de Z, kuracisto de malsanoj de gorĝo, oreloj kaj nazo. Nask. 31 okt. 1875 en Varsrovio, mortis 7 febr. 1934 en V. Ampleksa faka verkado: ekz. «Historio de medicino» kun biografioj, aforismoj kaj anekdotoj (en pola lingvo): E-isto de 1898. Partoprenis en ĉiuj okazaĵoj de la loka E-movado. Fondinto de ES «Konkordo» en V. Kelkan tempon estis vicprez. de PES. L.K. kaj korespondanto de la Akademio, ĉefkunlaborinto de L.M. Red. de «P E-isto», 1908–13. Li verkis multajn originalajn poemojn. Kiel apartaj libroj eliris liaj tradukoj: «Aspazio» de Swietochowski; «Protesilas kaj Laodamia» de Wyspianski; «Mia Liro» (kolekto) kaj aliaj. — E.W.