Wiesenfeld (vizenfeld) Edvardo, (ps. iama Edvardo Lonkopolanski), dentkusacisto en Varsovio. Nask. 27 marto 1892 en V. E-isto de 1912. La eksplodo de l’ mondmilito trafis lin en Paris, kie li studis. 30 majo 1915 li akiris prof. diplomon de l’ Int. Instituto de E (Privat kaj Cart). Dum 5 monatoj li laboris en la oficejo de UEA kiel tradukisto. En 1916 sukcesis reveni al V. kaj finis siajn univ. studojn en 1918. De 1916 bona amiko de la familio Z. Li fondis la Polan Instituton de E, kiun poste la kongreso oficiale rekonis; li gvidis ĝin ĝis 1930. Funkciulo de multaj E-Societoj en Polujo, sekr. de la Loka Monumenta Komitato. De 1922 li partoprenis aktive ĉiujn aranĝojn de la E-istaro en V., ofte kiel ceremoniestro. En 1928–29–30 (15 dec.) parolis okaze de la naskotago de Z tra la radiostacio V. Al du UK-j (Vieno kaj Ĝenevo) estis sendata kiel reprezentanto de Konkordo (per la mono de la societo) Gvidis multajn kursojn. L.K. Dir. de ISO-SEK por Polujo. Li havis multege da referatoj, skribis multe da artikoloj, gvidis dum kelkaj jaroj E-Fakon en monata revuo «Przeglad Swiatowy», dum 1929–30–31 ankaŭ en la gazeto «Radjo». En sia profesia gazeto li gvidis konstantan E-rubrikon, (La Dentista Kroniko) kun E-a resumo de ĉiuj artikoloj. Ĉiuj E-aj bultenoj, kongresnumeroj kaj artikoloj aperintaj okaze de la Varsovia soleno estis verkitaj de W. Li publikigis artikolojn en „E“, „Pola E-isto“, ,HDE, „LM“, kaj en multaj aliaj gazetoj. Multfoje premiita de Katalunaj Floraj Ludoj. Originale verkis: „Galerio de Zamenhofoj“, 1925; „Vivo kaj verkoj de Felikso Zamenhof“, 1934; artikolojn pri elparolado kaj lernolibron laŭ Berlitz-a sistemo. Tradukoj: „La ĝardenisto“ de Tagore; „Himnoj“ de Wittlin; „Ter’ de neniu“ de Erenburg; „Venus kaj Sulamit“ de Perec; „La freneza Batland“ de Perec; „Noveloj“ de Baudelaire; „Paradoksoj“. Biografiisto de ĉiuj eminentaj polaj E-istoj. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio. — G. KARCZAG.

Wight (ŭajt) George William, skoto, registara oficisto. Nask. 6 marto 1869 en Alloa. E-isto de 1908. Multe vojaĝis per E kaj donacis multajn kliŝojn al BEA-kolekto.

Wiig Harald, norvego, bankĉefo en Stavanger. Nask. 15 nov. 1891. en S. Lernis E-n en 1907. Kursoj kaj paroladoj en S. 1907–09. Reaktiviĝis 1931. Aranĝinto de sukcesaj Cseh-metodaj kursoj en S. 1932–33. Estrarano de la loka grupo 1933.

Wildebrand Wilhelm, germano, lab. E-isto en Berlin; proks. 38-jara. Unu el la gvidantoj de la opozicio kontraŭ SAT, post la Essena kongreso de GLEA (1930), ties prez. ĝis la likvidiĝo en 1933. Oratora talento. Multaj artikoloj en «Arbeiter E-ist.»

Wilhelm Tell. Kvinakta dramo de Schiller, el la germana trad. L.E. Meier. 1906, 148 p. Lerta traduko.

Willcock (ŭilkoks) Edmond William, anglo, apotekisto. Nask. 19 okt. 1880 en Portsmouth. Sekr. de Brita Sekcio de ISAE. Sekr. de Walhamstowa EG.

Williams Frederick James, brito, kuracisto en Samarai, Papuo. Nask. 12 an 1895 en Mornu Ponds, Aŭstralio, (Vict.). Kvar jarojn li laboris kiel medicina misiisto en la Novaj Hebridoj, Ĉinujo kaj en Papuo. Dudek jarojn li laboris por int. amikeco, paco kaj E. En 1928–29 prez. de ES en Sydney. Del. de UEA.

Winberg (vinberj) Carl, svedo kasisto. Nask. 15 majo 1864 en Foss. E-isto de 1905. Membro de UEA preskaŭ de ĝia fondo. Kursgvidanto. Mecenato de blindula E-movado.

Wingen (vingen) Wilhelm, germano, instr., stenografo de urba kaj provinca parlamentoj. Nask. 26 sept. 1895 en Köln. Militservo; poste kaptito en Anglujo ĝis 1920. Multe laboris en sten. movado; lerniloj; red. de sten. revuo. E-isto de 1924. De tiam kursestro de la EG Köln. Sekr. de REVELO, 1927–30, poste prez. Sekr. de LKK por 16-a Germana E­kongreso kaj la 25-a UK. Gvidis radiokurson ĉe okcidentgermana send­stacio. Verkis (kun Jung) du lernolibrojn, 1929, 1932.

Witt (ŭit) Charles Ralph, usonano, dentkuracisto. Nask. 27 marto 1895 en Topeka (Kansas). Kunfondinto de EG en Los Angeles kaj Long Beach (Cal.)

Witteryck A.J., belgo, presisto. Mortis 69 jara 3 jul. 1934 en Asse­brouck (Brugge). Pioniro de E, en 1904 fondis la ruĝan EG. Estis dua prez. de BLE. Estis ankaŭ LK. Trad. al la flandra lernolibron de Cart kaj Pagnier, verkis kaj eldonis diversajn lernolibrojn kaj legolibrojn. Gvidis multajn kursojn. Kunlaboris je la „Belga Sonorilo“, „Tra la Mondo“, „Belga E-isto“, „The British E-ist“.

Wollmann (volman) Franz, aŭstro­germano, d-ro, landlernej-inspektoro, «kortega konsilanto». Nask. 12 febr. 1871 en Kriesdorf (nun en Ĉeĥosl.). Dir. de la ŝtata ekzamen-komisiono por E en Aŭ., pri kies fondo li multe klopodis (1925). Lektoro por E ĉe la ŝtata Teknika Altlernejo kaj ĉe la Urba Ped. Instituto en Wien. Komitatano de UEA.

Woud Gerrit, nederlandano, fabriklaboristo. Nask. 20 aŭg. 1886 en Zaandam. Lernis E-n en 1912 kun sia edzino. Pioniro de E en sia regiono. Kursoj, agado en la sindikata movado.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги