Wright (rajt) Isaac Henry, anglo, inĝeniero (il-maŝinoj, dentradoj). Nask. 14 nov. 1873 en Keighley. Sekr. de Teĥ. Inĝ. Inst. E-isto de 1903. Fondis grupon en Coventry, 1908 kaj en Northampton, 1911. Unua sekr. de Mezlanda Fed. Prez. de Okcident­mezlanda Fed., 1929–32.

Wu Ta-kwang, ĉino, licenciato (Peking. Univ.), magistro de politika scienco (Columbia, Usono), direktoro por publika instruado en Canton, 1925. Nask. 1887 en Canton. Fondis E-Instituton kun urba subvencio, 1926, ĝia direktoro, 1927. Gvidas la movadon kun Hsu, Sinpak kaj Kenn. Vojaĝis Eŭropon kaj Amerikon, 1928, revenis en Canton, 1931. Fondis E–bibliotekon. Prez. de Cantona EA.

Wunderlich (vunderlij) Elisabeth, germanino, sekr. Nask. 6 sept. 1889 en Dresden. 1910–17 en la G. E–Librejo en Leipzig. 1921–29 oficistino en la E-fako de la Leipziga Foiro. 1918–20 sekr. en la Saksa E-Instituto, de 1923 ĉe la E-Instituto por Germanujo. Ŝia tasko: administrado de la Ŝtata Saksa E-Biblioteko; prilaborado de diversaj statistikoj (ekz. la tutmonda statistiko en 1928); vasta korespondado. Preciza laboro, nelacigebla diligento.

Wurmbrandt Max, rumano. Nask. en 1901. E-isto de 1923. Faris kursojn en Fokŝani kaj Bucuresti, estis sekr. de RES. Trad. el rumana lingvo por LM kaj HDE.

Wüster (vister) Eugen Bernhard Caspar, germano, doktoro-inĝeniero. Nask. 10 okt. 1898 en Wieselburg, Aŭstrio. Verkoj: a) Tradukaĵoj: Kabanov, «La germana inteligentularo kaj la milito» (el la rusa lingvo, kun Maske), 1917; «La efiko de la U–boata milito» (el la germana kun alia), 1917; «Pilorio» el la G, kun aliaj), 1917; Hauff «La Kantistino» (el la G), 1921; Chamisso: «Petro Schlemil» (el la G), 1922 b) Traktaĵoj pri la E-movado aŭ lingvo: «La lastaj tagoj de l’ Majstro» (kun aliaj), 1921; «Die Bedeutung der Welthilfssprache E für den Techniker», 1921 kaj 1924; «Die Verhaltniswörter des E», 1923; «Int. Sprachnormung in der Technik», 1931; c) Vortaroj: «La oficiala radikaro», 1923; «Maŝinfaka E Vortaro», 1923; «Enciklopedia Vortaro E-G», 1923, 1925, 1926, 1929, ĉe Hirt und Sohn, Leipzig; «Z Radikaro», 1927. Gravege signifa sciencisto de E. De li devenas la vorto Esperantologio, kies ĉefa kulturanto li estas. Lia granda Enciklopedia Vortaro E-G estas la plej funda kaj detala registro de la Z-a lingvo-uzo. Liaj esperantologiaj artikoloj profunde kaj klarvide sekvas la strukturon de la lingvo kaj grave kontribuis al la scienca fikso de la E-a vortsistemo. Tre grava estas lia laborado pri la teknikaj vortaroj.

<p>Y</p>

Yagi (jagi) Hideo, japano, d-ro med., prof. de medicina fakultato de Okayama. Del. de UEA en O. Nask. 18 aŭg. 1899 en Nada, apud Kobe. Ekkonis E-n en 1914. En 1919 fondis grupon en Tria Nacia Kolegio, 1920 ĝian organon «Libero». Verkis: «Kurslibro de E», 1921; «J-E Vortareto» (kun Sakurada, Yasuda, Okumura), 1922; «Fremdlingva Problemo en J-ujo» (J), 1924. Kelkaj medicinaj artikoloj en E.

Yanagida (ja-) Kunio, japano, verkisto, patro de J-a folkloro. Nask. 1875 en Tiba-ken. Unu el la dir. de JEI.­(Kuw.)

Yarworth (jarŭoth) Reginald Jo­seph, anglo, sekr. de akcia kompanio. Nask 4 jul. 1893 en Grimsby. Verkisto de bonhumoraj noveloj, artikoloj kaj poemoj por diversaj E-revuoj.

Yelland (jel’end) Ernest Edward, anglo, ekskontoristo, gvidanto de Int. Hejmo E-ista en Aspremont, apud Nice (A.M.), Francujo. Nask. 19 jun. 1880 en Devonport. E-isto de 1906. Fondis: «Tri Urboj E Grupo» (Plymouth Devon), 1908. Prez. de Londona EK tri jarojn. Instruadis E-n dum 5 jaroj en vesperaj lernejoj publikaj en London, gvidis kursojn de 1908. Trad. «La Granda Vizaĝo el Ŝtono», 1920.

Yelland Theresa, rusino, edzino de E.E.Y. Nask. 26 jan. 1882 en Poti (Kaŭkazo). Geedziĝo per E; E estas familia lingvo. Red. dum tri jaroj la gazeton «Liberpensulo». Vojaĝis tra Eŭropo 1926–30 kun sia edzo proprakoste por propagandi E-n. Dum 5 jaroj kune kun sia edzo publike paroladis pri E en Hyde kaj Finsbury Parkoj, London.

Ysner Henry, svedo, instr. popollerneja, abelbredisto. Nask. 21 sept. 1893 en Ysane. E-isto de 1929. Fond. kaj prez. de loka grupo en Hallevik. Kursoj, ankaŭ lernejaj; prelegoj, ankaŭ perradiaj.

Ysselstein» (iselŝtejn) Simon Joris, nederlandano, instr. Nask. 8 marto 1879 en Yselmonde. E-isto de 1912. En 1913 foriris al Ned. Hindujo kaj prop-is en urbo Soerabaia, poste ankaŭ kun predikato Kyftenhelt; artikoloj, rezolucio por E de la instr. ligo, 1928. En 1929 li forlasis Hindujon kaj ekloĝis en Schiedam, kie li sukcesis oficiale enkondukigi E-n en la vesperaj kursoj por plenkreskuloj. Gvidis kursojn ankaŭ por senlaboruloj en S. kaj en Rotterdam.

<p>Z</p>
Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги