Unua libro (en lingvoj rusa, pola, franca, germana) ĉe Kelter, Varsovio 1887; E-a traduko de la antaŭparolo en F.K. kaj O.V.– Dua libro. En esperanto. Ĉe Kelter, Varsovio 1888. Antaŭparolo represita en O.V.; ekzercaro represita sub titolo «Dua ekzercaro» (fakte ĝi estas la 1-a!) ĉe A. Paolet, 1921.Aldono al la Dua Libro. (Esp.) ĉe Kelter, Varsovio 1889: fotografa reproduktaĵo, Centra Oficejo, Parizo 1925; represita en O.V. Plena Vortaro Rusa-Internacia ĉe Kelter, Varsovio 1899. Represita de Kelter 1910. - Meza Vortaro Internacia-Germana ĉe Kelter, Varsovio 1889. Ĉiuj ĝis nun montritaj verkoj estas subskribitaj de la pseŭdonimo «D-ro Esperanto» - Artikoloj kaj tradukoj, aperintaj en la gazeto «La Esperantisto» de 1889 ĝis 1895, estas kolektitaj, la artikoloj en O.V., la tradukoj en F.K., krom tiu de «La Batalo de l’ Vivo», aparte represita en Londono 1911. - Universala Vortaro de la Lingvo Internacia, (en ses lingvoj) Kelter, Varsovio 1893. Represita en la Fundamento. — Ekzercaro de la lingvo Esperanto. Kelter, Varsovio 1894: Represita en la Fundamento - Hamleto, tragedio de V. Ŝekspir, Tümmel, Nürnberg 1894. Represita de Hachette, Parizo ekde 1902 (oni atentu, ke kelkaj modifoj estis metitaj de L. de Beaufront. La preseraroj estas sufiĉe multaj, kaj ofte difektas la signifon aŭ la ritmon. La represo de la 1-a akto en la F.K. estas konforma al la unua eldono. Kritika studo en Lingva Kritiko. — Granda Vortaro Germana-Esperanta, Centralnaja, Odessa 1894. (Nur la 1-a kajero.) Fundamenta Krestomatio (= F.K.) Hachette, Parizo, 1903. De Z mem estis verkitaj: Ekzercoj — La Novaj vestoj de la reĝo — La Virineto de Maro — Anekdotoj (plejparte) — La hejmo de la metiisto — La karaj braceletoj — Bagateloj (plejparte) Fingra Kalendaro — El la poŝto — La loĝejoj de la termitoj — Kronika katara konjunktivito — El la unua libro de la lingvo E — Plena Gramatiko de E — Al la historio de la provoj de lingvoj tutmondaj… — Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia (tiu lasta traktaĵo estis aparte eldonita sub la nomo de Unuel, kun franca traduko de Beaufront kaj Vallienne, kaj antaŭparolo. Hachette, Parizo 1907.) Aldonis al tio la anoniman poemon «Preĝo sub la Verda Standardo» Wörterbuch Deutsch-Esperanto, Möller und Borel. Berlin, 1904. — Fundamento de E. Hachette, Parizo, 1905. - Kongresaj Paroladoj, de 1905 ĝis 1912 estas kolektitaj, kun aliaj neoficialaj en O.V. Bonega kritika eldono de Sasaki kaj Iuaŝita, Japana E Asocio Tokio, 1930 (2a korektita eld. 1932) - La Revizoro, de Gogol. 1907. De tiu verko ĝis la «Readmono» ĉiuj menciitaj verkoj aperis unue, komplete aŭ parte, en La Revuo, poste en aparta eldono ĉe Hachette, Paris. - La Predikanto, el la Biblio 1907. - Georgo Dandin, de Molière. 1908. - Ifigenio en Taŭrido, de Goethe. 1908. - La Rabistoj, de Schiller, 1908. - La Psalmaro el la Biblio. 1908. La Sentencoj de Salomono, el la Biblio. 1909. - La Rabeno de Baĥaraĥ, de Heine. 1909. La Gimnazio, de Alejhem, 1909 (ĉi tiuj du verkoj eldoniĝis, per unu volumo, nur en 1924, ĉe la Centra Librejo, Parizo.) - Marta de Orzesko, 1910. - Proverbaro, 1910. (La unuaj kajeroj estis eldonitaj de Kelter, Varsovio, 1905.) - Genezo, 1911.- Eliro, 1912.- Levidoj, 1912. - Lingvaj Respondoj, 1912. (Dua eldono, kompletigita, en 1913. Plena Kolekto, en 1925, ĉe Centra Librejo, Parizo.) - Nombroj, 1914. - Readmono, 1914.
Je sia morto, en 1917, Z lasis, manuskripte, la kompletan tradukon de la Fabeloj de Andersen, kaj de la Malnova Testamento (el la Biblio). La Fabeloj aperis ĉe la Centra Librejo, Parizo (1a volumo, 1923 — 2a, 1926 — 3a, 1932 — 4a, en presado) — sed kun teksto tre duba: la manuskripto estis laŭ mia konstato, en pluraj lokoj korektita de iu, kaj la preseraroj svarmas.
La Malnova Testamento aperis en la Biblio, eldonita en Londono, 1926, de la Brita Biblia Societo. La teksto estas la rezulto de longa kaj tre konscienca laboro de angla biblia komitato super la Za manuskripto: se oni komparas kun la Hachette’-aj eldonoj, oni miros pri la nombro de la korektoj (605 nur en la 41 unuaj psalmoj!). Kiel ajn lojala kaj skrupula estis la revizio de la komitato, oni ne povas uzi tiun tekston, en ĝia nuna formo, por scienca studo al la Z-aj lingvo kaj stilo. Tio cetere nenion deprenas de la literatura graveco kaj fidindeco de tiu ĉefverko.