Zsámboki (ĵámboki) Mihály, hungaro, lokomotivgvidanto. Unu el la revivigantoj de HESL kaj ĝia prez. en 1924. Ampleksa laborado por E, precipe en la laborista grupo de Kispest.
Zschepank (ĉepank) Johanna, germanino. Nask. 19 dec. 1883 en Dresden. E-istiĝis en 1908. De 1911 laboris por la ĵus fondita Int. Unuiĝo de E-istaj Verkistoj. Ofte gvidis kursojn. Red. «G.E-isto» 1915–20. Ŝiaj artikoloj, poemoj ofte aperis en E-gazetoj. Komence de 1924 prenis sur sin la gvidadon de E-ista Lit. Asocio kaj en 1924 fariĝis ĝia prez. L.K. de 1927.
Zsigmond (ĵigmond) Antal, hungaro, prof. Nask. 1868, mortis 1929. El gramatiko de Barabas aŭtodidakte lernis E-n 1898 en Fogaras. Propagando, kurso en Sopron, grupfondo 1912.
Zwach (cvaĥ), aŭstro-germano, kolonelo. Nask. 29 sept. 1856 en Telzsch (Ĉeĥosl.), mortis 21 marto 1928 en Wien. Fariĝis E-isto 1906 en Lwöw. Estis membro de Int. Kuratora Komitato de IEMW, honora membro de diversaj E-societoj, LK. Lernis la Braille-skribon por korespondi kun blindaj E-istoj. Tradukis: «Poeziaĵoj» de Schiller; «Malŝparulo» de Raimund kaj «Altarbaro» de A. Stifter (manusk.), tekstojn en «Katolika Kantaro», verkis multajn zorge pripensitajn, belstile skribitajn recenzojn en la aŭstriaj E-gazetoj. Li tradukis ankaŭ Z-ajn poemojn en la germanan lingvon kaj verkis originalajn poemojn.
Zwet (zvet) Hendrikus Bernardus van, nederlandano, sindikatana estrarano salajrita. Nask. 13 marto 1879 en Delft. E-isto de 1906. Kunfondinto de NKEL kaj ĝia sekr. en 1909–20 kaj 1925–28.
Zanoni, ps. de Pillath Friedrich, germano, eksoficejestro ĉe firmo Krupp. Mortis 3 apr. 1932 en Essen. Antaŭmilite la animo de la E-movado en Rejnlando. Estis kunlaboranto de «E Triumfonta» kaj de la E-Instituto por la G Respubliko. Estis majstro en la buŝa kaj skriba uzo de E. Tradukis tri verkojn de Heine: «Elektitaj poemoj», 1914, kie estas kolektitaj la plej rimarkindaj poeziaĵoj de la poeto. «Atta Troll», somernokta sonĝo, 1925, «Elektitaj Prozaĵoj», 1930. La tradukoj estas zorge faritaj, li ĉiam akcelis la modelecon de la stilo. Kompilis: «Germanaj Kantoj E-igitaj», el kiuj grandan parton li mem tradukis. — HILDA DRESEN.
Indekso
a, Laŭ personoj:
Biografietoj de malmultaj Esperantistoj ne povis esti metitaj en aboca vico de la artikoloj; en la nomitaj kazoj ni signis la paĝon per cifero post la nomo. La dikaj ciferoj en krampoj montras la bildo(j)n de la personoj.