Ĉiuj aliaj malĉefaj verkoj de Z, liaj leteroj ktp. estis zorge kolektitaj en Originala Verkaro de Zamenhof, kompilitaj de J. Dietterle, Hirt & Sohn, Leipzig, 1929. (al kiu libro mi aludis per O.V.) — G. WARINGHIEN.

Zamenhof. Verkis E. Drezen. SAT, 1929, 49 p. Enhavo: Z-a junaĝo. La interna ideo. Zionismo. Religiaj konceptoj, Idealismaj kontraŭdiroj, Personeco, Lasta tragedio de Z. — La principoj de racia gramatiko kaj de int. vortaro. Z kiel filologo. Kolektivismo en la kreado de la lingvo. Z kaj reformoj en E. Lingva unueco de E-istoj, ktp.

Zamenhofaj Vortoj. Radikoj uzitaj de Z kaj netroveblaj en la Universala Vortaro. Listo de tiuj vortoj: 1. en Oficiala Gazeto, n-ro 2., kaj 2. en verko de P. Boulet, 1908, XV kaj 75 p., kun franca, angla, germana, hispana, itala, rusa, pola traduko de 2126 radikoj.

Zamenhof-Radikaro, kun derivaĵoj kaj fontindikoj, sub direkto de E. Wüster prizorgita de P. Kirschke kaj liaj helpantoj, 1927, 84 p. «Ĝi listigas ĉiujn radikojn neoficialajn uzitajn de Z. Necesa laborilo en mano de niaj prilingvaj spertuloj kaj komitatoj.» (G.S., „E“, 1928, p: 8.)

Zamenhof Sofio, d-ro, filino de Z, kuracisto de internaj malsanoj en V: Helpadis multe al sia patro en la aranĝado de lia biblioteko, treege multnombra.

Zamenhof Marko, patro de Z instr. de lingvoj franca kaj germana. Nask. 27 jan. 1837, mortis 29 nov. 1907 de Varsovio. Kavaliro de multaj ordenoj. Verkis multajn lernolibrojn nacilingve kaj Frazeologion seplingvan (rusa, pola, franca, germana, hebrea, latina kaj E-a).

Zauner (cauner) Josef (ps. J. Düa), germano, libristo. Nask. 18 nov. 1895 en Engelebrunn (Rumanujo). Fondis la UŜE-eldonejon en Leipzig, 1921 kaj depost tiu tempo estas inicianto kaj ĉefa laboranto por la UŜE-programo: Unuigitaj Ŝtatoj de Eŭropo. Depost 1930 eld. kaj red. la gazeton UŜE-EĤO, organo de la eŭropanismo en Timiŝoara. En 1932 fondis la Klubon de la UŜE-amikoj en R. Pro diversaj motivoj propagandas E-n kiel eŭropan lingvon. Verkis: «La elvojo UŜE» 1923 (ankaŭ germane), kaj «Der Weg zur Europa-Partei» (La vojo al la Eŭropa-Partio), 1931; «La Eŭropanismo».

Zawada Johano, polo, oficisto. Nask. 23 dec. 1891. Fakulo pri kooperativa movado. Ĉefa gvidanto de la klas­batala ES en Polujo «Laboro». Fondinto kaj sekr. de E-a Eldon-Kooperativo. Vojaĝante tre multe, li aranĝis kursojn, referatojn kaj grupojn. Kursoj ankaŭ en gazetoj. Kolektis kaj eldonis 200 paĝan «Adreslibron de Polaj E-istoj» kaj Vortaron E-P-an. Tradukaĵoj kaj artikoloj en multaj E–gazetoj.

Zeidlitz (sejdlic) Otto W., svedo, paroĥa pastro en Pajala. Nask. 9 dec. 1860 en Lit. Unu el la pioniroj en S-ujo. Kunfondinto de EK en Uppsala. Verkis por la unuaj E-gazetoj, tradukis. Al li apartenas la unua tradukaĵo el la sveda lingvo, aparte elirinta: «La literaturisto kaj lia fianĉino», de Flygare-Carlen, 1895, 24 p. Post la Ido-krizo li silentis.

Zelenka František, ĉeĥoslovako, poŝta sekr. en Praha, estrarano de la lando Bohemujo. Nask. 15 sept. 1890 en Tábor. Laboras en E-a katolika movado.

Ziermans Jan., nederlandano. Red. «Holandan Pioniron», 1914–17. Kuntradukis «Akbar» de P.A.S. van Limburg Brouwer. Trad. la Koncertan Kantaron.

Zimermann (cimerman) Oskar Edmund, sviso, komerca oficisto en Wien (fabriko de ledaj galanteriaĵoj). Nask. 2 nov. 1879 en Gebenstorf, Svisujo. Lernis E-n dum komercvojaĝoj, instruis en Frankfurt, fondis tie laboristan EG. Postmilite kunfondis ALLE kaj AED, estis prez. de ambaŭ. Kas. de la 16-a UK, poste ĉesigis la agadon kelkajn jarojn. Nun kas. de EU en Wien.

Zipernovszky (cipernovski) Károlyné, hungarino, edzino de univ. prof. Mortis 1923 en Budapest. Estrarano de HES antaŭmilite. Prop. precipe inter feministoj. Monsubtenoj por la movado.

Zivanoviĉ Stevan, jugoslavo. Nask. en 1900. Propagandisto, gvidis kursojn, sekr. de JEL. Kunlaboras per originalaĵoj en ekster- kaj enlanda gazetoj. En 1922 aperis de li «Mizeruloj», sociala rakonto, en 1934 granda J-E vortaro.

Zoffmann Peter, dano, urba ĉefkasisto en Kolding (de 1902–1920 instruisto. Nask. 25 jan. 1877 en Haderslev. Prez. de centralbiblioteko en Kolding. Kunlaboranto de verko pri Marx. Pergazeta propagando. Aŭtoro de lernolibro kaj E-D kaj D-E Vortaroj.

Zöldy (zoldi) István, hungaropoŝta ĉefinspektoro. Nask. 26 dec. 1878 en Nagyigmand. E-isto jam antaŭ la milito. Laboras precipe en katolikaj kaj poŝtistaj rondoj. Kunfond. kaj afergvid. vicprez. de H. Katolika ES, vicprez. de ILEPTO. Konstanta kunlab. per trad. kaj originalaj artikoloj en ILEPTO-organo: Kunaranĝinto de la UK 1929.

Zon Wigbertus van, nederlandano, frato-instruisto. Nask. 22 marto 1869. E-isto de 1922. Fervore propagandis inter katolikoj kaj E-istigis centojn da personoj. Publikigis multajn prop. artikolojn kaj kelkajn broŝurojn. Gvidis kursojn. Membro de la ekzamena komitato kaj de la gazetar-servo. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio. L.K.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги