Sed la plej granda inspiro de la klubo kaj fine de la tuta movado en B estis Mudie, tiam juna borsisto. Rapide li kolektis ĉirkaŭ si aron da rimarkindaj homoj, kiuj kontribuis, ĉiu laŭ siaj apartaj talentoj, brilan helpon. Inter ili estis d-ro Pollen, antaŭa hinduja juĝisto, Maj.-Gen. Cox, Motteau, Millidge, Wackrill, Ledger, Merrick, f-inoj Schafer kaj O’Brien. Preskaŭ ĉiu rekruto laboradis arde per parolo kaj plumo. O’Connor, Pollen, Mudie kaj aliaj faris prop. paroladojn tra la tuta lando; Motteau tradukis «The Tempest» de Shakespeare kaj kompilis la unuan E-A Vortaron. O’Connor eldonis novan lernolibron kaj, en kunlaborado kun C.F. Hayes, A-E Vortaron. H.F. Hoveler (Ĉefeĉ) komencis eldoni la malkarajn «ŝlosilojn» por diversaj lingvoj.

En nov. 1903 aperis The E-ist, la unua brita E gazeto, kies red. estis la agema Mudie. Sur la kovrilo de la unua kajero aperis informoj pri grupoj en Bournemouth, Dublin, Edinburgh, Glasgow, Portsmouth kaj London. Rapide la movado disvastiĝis en ĉiuj partoj de la lando: En okt. 1904, por kontentigi la sentatan bezonon por forta centro de ĉiuj britaj grupoj, la «British E Association» (BEA) fondiĝis je la iniciato de la Londona Klubo. Al BEA filiiĝis grupoj ankaŭ el la malproksimaj partoj de la Brita Imperio, kaj aliĝis individuaj membroj pagantaj jarkotizon po kvin ŝilingoj. Ĝi dungis oficistojn, starigis bibliotekon kaj librovendejon, organizis ekzamenojn kaj eldonis monatan gazeton The British E-ist, al kiu The E-ist cedis lokon.

Dum ĝia tuta ekzistado «The B E‑ist» estis gvidata de sinsekvo de brilaj redaktoroj, kiuj atingis kaj konservis por ĝi altan nivelon kiel modesta nacia gazeto kaj gajnis por ĝi la respekton de E-istoj tra la tuta mondo. En 1924 aperis gazeto International Language lerte redaktata unue de C.H. Edmonds poste de L.N. Newell. Ĝi estis ĉefe anglalingva kaj celis interesi ne-E-istojn pri la lingvo. Post ok jaroj ĝi fandiĝis kun «The B E-ist». De 1919 ĝis 1925 trimonata gazeto «Literaturo» alportis multe da helpo al la studo de la lingvo.

Grava stadio en la organizo estis la starigo de Federacioj de regionaj grupoj, kiuj kunigis la samprovincajn grupojn E-istajn por komuna agado. Jam en 1908 fondiĝis Fed.-oj en Lancashire kaj Cheshire, Yorkshire, Nord-Oriento, London kaj Mezlando; kaj poste sekvis nacia federacio de Skotlando. (Preskaŭ ĉiu fed. nun eldonas propran bultenon.)

Sendube la disvastigado de la lingvo ricevis plej grandan akcelon per la tria UK, okazinta en Cambridge en 1907. Neniam antaŭe okazis en B. kongreso, en kiu homoj de diversaj gentoj kaj nacioj kunvenis kaj interkompreniĝis per helpa lingvo. La spektaklo mirigis la ĵurnalojn, en kiuj aperis artikoloj favoraj aŭ malfavoraj, kiuj vekis multe da intereso. Fama univ. prof. en Cambridge, d-ro J.E.B. Mayor, atentigis pri la pedagogia valoro de E kaj rekomendis, ke ĝi estu instruata al infanoj kiel unua lingvo post la gepatra lingvo. Aliaj edukistoj, precipe d-ro A. Scougal, ĉefinspektoro de lernejoj en Skotlando, poste donis al la lingvo fortan aprobon. Novaj lernolibroj kaj tradukajoj aperis, grupoj stariĝis tra la tuta lando, kaj novaj federacioj. Kursoj komenciĝis en vesperaj lernejoj kun ŝtata subvencio.

Skotaj E-istoj jam havinte du naciajn kongresojn, invitis la britan E-istaron en la ĉefurbon Edinburgh en pentekosto 1908. Tiu kongreso allogis 600 E-istojn el diversaj partoj de la lando, kaj estis la unua el serio de britaj naciaj kongresoj, kiuj okazis preskaŭ ĉiujare laŭ jena ordo: Leeds 1909, Cheltenham 1910, Southport 1911, Portrush (Irlando) 1912, Eastbourne 1913, Sheffield 1914, Bath 1915, York 1916, Liverpool 1919, Birmingham 1920, Harrogate 1921, London 1922, Bournemouth 1923, Chester 1924, Leamington 1925, Huddersfield 1926, Cheltenham 1927, Newcastle 1928, Canterbury 1929, Nottingham 1930, Birmingham 1931, Southport 1932, Oxford 1933. Dum tiuj kongresoj okazis la jarkunvenoj de BEA. Ĉiujare de 1913 la Duko de Connaugnt, onklo de la reĝo, estis la protektanto; kutime partoprenis lokaj eminentuloj, kaj urbestraro donis oficialan akcepton. En ĉiuj okazis publika Diservo en E, ofte en la ĉefa preĝejo de la urbo.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги