Okaze de la Nacia Ekspozicio en 1908, la grava «Memoriga Bulteno de l’ Ekspozicio» estis presata en tri lingvoj: portugala, franca kaj E; kaj ĝia antaŭparolo estis publikigata aparte en E. E estis ankaŭ uzata por la oficiala propagando de la Int. Ekspozicio en 1922. Tiu ekspozicio kontraktis kun la gazeto «E Triumfonta» la publikigon de speciala numero por propagando de Brazilo. Sekve de tiu propagando estis ricevataj centoj da leteroj kaj kartoj, kun peto pri informoj; kaj multo da fremdaj gazetoj, kiuj publikigis sciigojn, donitajn de la E-istoj, en la respektivaj lingvoj. Ĉe la du cititaj ekspozicioj BKE ricevis oran medalon pro la prezentitaj E-aĵoj.
La leĝo n-ro 1.162 de la 29 okt. 1913, permesis la sendevigan instruadon de E en la lernejoj de Ŝtato Rio de Janeiro. Per la dekreto n-ro 1.165, de 31 okt. 1917, strato Maria José, en Rio de Janeiro estis eknomata Z. En Brazilo ekzistas du
Per dekreto n-ro 4.356, de 26 okt. 1921, BLE estas konsiderita
En 1922 la Brazila Parlamento voĉdonis
La brazila registaro elektis
La Brazila Delegito ĉe la
La Supera Oficejo de Statistiko, Diskonigado kaj Propagando de la Ministerio de Edukado uzadas E-n por sia oficiala korespondado.
La plej granda sukceso de E ĉe la publikaj lernejoj en Brazilo estis atingita en 1918, jaro, kiam funkciis kursoj ĉe pli ol 20 lernejoj, vizitataj de pli ol 600 gelernantoj. La E-lecionoj estis donataj tuj post la aliaj, de la 15-a ĝis la 16-a horo. La plinombriĝo de la lernantaro kaj la malebleco konstruigi pli da lernejoj devigis la administrantaron starigi du lerntempojn, nome de la 8-a ĝis la 12-a, kaj de la 12-a ĝis la 17-a. Iĝis do tre malfacile daŭrigi la E-kursojn, malgraŭ la granda volonteco de la lernejestrinoj. Tamen, dum kelkaj sekvintaj jaroj ankoraŭ funkciadis certa nombro da kursoj por geinstruistoj, kaj por lernantoj.
En 1929 la Supera Direktantaro de la Publika Instruado de Federacia Distrikto adoptis E-n por la antaŭ nelonge starigita servo de Lerneja Internacia kaj -ŝtata Interŝanĝo, servo, kiu tamen ankoraŭ ne ricevis sian plenan forton.
En 1932 funkciis, rajtigite de la Ministro de Edukado, resp. de la Direktoro de Publika Instruado en Rio de Janeiro, kursoj de E ĉe la Ekster- kaj Internula Fakoj de Lernejo Pedro II (modelo de ĉiuj duagradaj lernejoj en Brazilo), ĉe la Instituto de Edukado, kiu diplomas la unuagradajn geinstruistojn en la ĉefurbo, kaj ĉe la «Grupo Escolar Rodrigues Alves».
En tiu sama jaro estis kreata katedro de E ĉe la Populara Labor‑universitato, en Recife, por kiu estis nomata instruanto la sindona E-isto Sebastiao Albuquerque.
De 1925 ĝis 1928 E estis deviga objekto ĉe la komercolernejo tiam tenata de la Asocio de Komercoficistoj de Rio de Janeiro, la plej grava klasasocio en Latina Ameriko.
Pluraj sciencaj, komercaj edukaj, geografiaj kaj turismaj kongresoj pli ol unu fojon, jam aprobis deziresprimojn favorajn al E.
Multaj eminentuloj simpatias E-n. La peticion kiun BLE sendis 10 aŭg. 1921 al la Ligo de Nacioj, subskribis pli ol 200 kleraj homoj en Rio de Janeiro.