Brouwer (braŭer) Petrus Micheel, nederlandano, ĉefinstr. Nask. 27 apr. 1897 en Stompwijk apud Hago. Eklernis E-n en 1929 por konvinki la E-istojn, ke E ne estas vivanta lingvo, sed baldaŭ konvinkiĝis pri la malo, kaj fariĝis fervora E-isto. En 1930 prez. de la sekcio de N.K. en Hago Red. de la liga gazeto de N.K.
Brown Wm, B. Sc., irlandano, prof. Kuntradukinto de la verko
Browne (braŭn), Giles Leigh, anglo. Nask. en London, 26 jul.1883, mortis 21 feb. 1919. E-istiĝis en 1903. La unuan tagon de lernado faris publikan paroladon en E. La unua E-instruisto sub la «London County Council.» Klera lingvisto kaj poeto: trad. E-en el multaj lingvoj. Dum la milito unu el la registaraj cenzuristoj por E. Sciis 24 lingvojn; sur lia leterpapero ili aperis en trikolumna listo, kaj sube: «Skribu en Esperanto».
Bruijn (bröjn), Jacob Leendert, nederlandano, librotenisto. Nask. 24 nov. 1880 en Haarlemmermeer. E-isto de 1896. Pioniro de la laborista E-movado. Red. de
Bruin (brojn) Gerrit Paulus de nederlandano, kontoristo. Nask. 3 okt. 1895 en Rotterdam. Fabriklaboristo de la 12-a ĝis 21-a jara aĝo. Lernis E-n en 1912–13. Publikigis artikolojn speciale en laboristaj gazetoj. Kompilis
Brunet (brüne), Charles Jean, (ps. Nazumulo; Li; ŝiŝinet), franco, meĥanikisto pri stebiloj, prez. de la Filio Ĵironda de l’aŭto- motor-ciklo-reparistoj en Francujo. Nask. 5 jun. 1875 en Bordeaux, Ano-fondinto de la EG en B. (okt. 1902) kaj kas. de 1905. Dumviva ano de SFPE kaj UEA, del. de UEA seninterrompe de 1908. Faris gravajn servojn helpe de E per la serĉo de vunditaj kaj malaperintaj soldatoj dum la milito. Gvidis kursojn ankaŭ per radio («Soud-Ouest»). Verkis amuzaĵojn (ŝaradoj, enigmoj ktp.) por La E-iste;
Bruxelles. Ĉefurbo de Belgujo; 833.000 loĝantoj (kun antaŭurboj). Mondpalaco kun E-sekcio. 4-a SAT-kongreso 14–18 aŭg. 1924; ĉ. 90 partoprenantoj el 14 landoj. Honorprez. E. Toller. Malpliseverigo de la kondiĉoj pri membreco. Rekomendo uzi en SAT-eldonaĵoj simplan stiton. — BRUIN.
Brzostowski (bĵostovski) Aleksandro, polo, ĵurnalisto, bibliotekisto. Nask. 1848 en Ostrog, mortis 1920 en Warszawa. Kun E li konatiĝis en 1887 kaj konsideris sin unua E-isto en Polujo. Unua propagandisto de E en sia lando. Aktiva organizanto. Aranĝis en 1909 faman E ekspozicion en Czenstochowa kaj ankaŭ eu Warszawa en 1910. Dum sia tuta vivo li celis fondi E-an muzeon en W. Eldonis diversajn foliojn kaj broŝurojn pri E, liaj artikoloj pri E-atingas 200.
Bubalo Niko, kroato, financa konsilanto. Mortis en 1924. Estis kunfond. kaj sekr. de antaŭmilita ES en Sarajevo. Kroatigis poemojn de Z kaj E-igis popolajn poemojn, eldonis bukedon de kroataj versaĵoj kaj plenan E-K kaj K-E Vortarojn; bona vortaristo; gvidis kursojn en Mostar.
Buchanan (bukanan) George Douglas, skoto, komercisto. Nask. 23 jul. 1874 en Glasgow. Vicprez. de Brita Astronomia Asocio; konsilanto de Reĝa Filozofia Societo; ambaŭ en Glasgow. Prezidinto kaj nun hon. prez. de Glasgow-a ES. Vicprez. de BEA. Del. de UEA 1910–25. Verkis multajn prop. artikolojn.
Buchanan (Bukanan) John, skoto, kuracisto. Nask. 1859 (?) en Paisley, mortis 27 febr. 1930 en London. Vicprez. de TEKA. Inter la unuaj membroj de BEA. Testamentis 4000 anglajn pundojn al 1a Universitato de Liverpool por starigi tie E-an lektoran postenon.
Budapest. Ĉefurbo de Hungarujo sur ambaŭ bordoj de la Danubo. 961.000 loĝantoj. (Granda-B.1,262.000 I.) Int. E Katolikaj Kongresoj, la 3-a en 1912 kaj la 15-a en 1930 okaze de la festoj de Sankta Emeriko. 1–8 aŭg. 1929 21-a UK; 1256 kongresanoj el 33 landoj; temoj — elparolado, radio-propagando, tradukado en kongresoj. — Eldonejo de «Literatura Mondo» kaj AELA; loĝloko de Baghy kaj Kalocsay. B. estas rigardata kiel grava spirita centro nuntempa de E.