Bulgara Lando kaj Popolo. Verkis J.H.
Bulgarujo. Juna ŝtato, kun popolo malfruiĝinta en la kultura progreso, kalkulanta tre limigitan kvanton da personoj, kiuj posedus fremdajn lingvojn, prezentas bonan grundon por la E-movado.
Jam en 1888 troviĝis apartaj E‑istoj, lernintaj la lingvon per rusaj lernolibroj. Tion favoris la proksimeco inter la lingvoj rusa kaj bulgara, kaj ankaŭ la populareco de la rusa literaturo. Unua lernolibro por bulgaroj aperis en 1889, verkita de Miloslav
Ĉirkaŭ 1897 komencis viglan propagandon Aristo Popov, kiu eldonis lernolibron, verkis artikolojn en ĵurnalo kaj revuoj, faris paroladojn. Al li helpe venis la entreprenema Georgi
Ĉirkaŭ 1904 en la ĉefurbo fondiĝis loka societo «Aŭroro», sub gvido de Nikola Kovaĉev, Petr Popov, Georgi Aktarĝiev k.a. En 1904 aperis en Ruse la gazeto
En 1906 la E-istoj el Sofia kunvokis la unuan E bulgaran kongreson en la ĉefurbo. (La sekvintaj kongresoj okazis en: 1907 Tirnovo, 1908 Ŝumen, 1909 Ruse, 1910, 1919, 1920, 1921, 1922 Sofia, 1923 Tirnovo, 1924 Ruse, 1925 Sofia, 1926 Varna, 1927 du kongresoj: eksterordinara en Sofia kaj ordinara en Plovdiv, 1928 Vraca, 1929 Vidin, 1930 Sofia, 1931 Stara Zagora, 1932 Sofia. Antaŭ la unua kongreso okazis en Tirnovo 1905 interkonatiĝa antaŭkongreso, kiun ĉeestis 25 personoj.) Rezulte de la kongreso fondiĝis «B Societo por propagando de E», kiu en 1907 ekeldonis dumonatan gazeton B E-isto, bone redaktatan, sed de ĝi aperis nur tri n-roj (jan: jun.). La societo ne daŭris longe. Same la rondo de ĝiaj iniciatintoj disiĝis.
Inter la gvidantoj de la movado en Sofia kaj la grupo «Lumo» en Tirnovo ekestis antagonismo: la sofianoj prefere atentis la sciencan flankon de la afero, la tirnovanoj emis al brua amasa movado, kaj en 1907 ili eldonis propran gazeton
En 1911 aperis personaj malkonkordoj en la movado: la agantoj en la ĉefurbo montris tre severan kritikemon al kelkaj ĝistiamaj gvidantoj en la provinco. Tio malfortigis la organizaĵon. Aliparte en la sama jaro la sekr.-kas. de BEL, Teodor Kanev fariĝis idisto kaj per cirkulero invitis la bulgaran E-istaron sekvi lian ekzemplon. Tio konfuzis ankoraŭ pli multe la movadon.
En la kongreso de 1910 (Sofia), kiun ĉeestis multaj rumanaj s-anoj, oni decidis unuigi la du naciajn E gazetojn «Lumo» kaj «Rumana E-isto»; kreiĝis komuna gazeto,
En 1912 la BEL ŝanĝis sian nomon je B E-ista Societo, bazita sur centraliga tendenco, en 1926 EES nomiĝis B E-ista Asocio Depost 1919 oficiala organo estas la