Ĉ. 1925–26 montriĝis en la organizaĵo kaŝa interna batalo, kun politikaj tendencoj. Sekvo de tio estis financaj embarasoj, tre granda ŝuldo, organiza dekadenco. En 1927 la aferoj trudis kunvokon de eksterordinara kongreso, kiu havis la taskon solvi la internan krizon.

En la kongreso en 1930 okazis ankaŭ balkanlanda konferenco, partoprenita de E-istoj el Bulgarujo, Jugoslavujo, Grekujo kaj Rumanujo. Estis decidite komenci komunan balkanan E revuon Balkana Konkordo; ĝi aperadis nur de jan. ĝis jul 1931 (7 n-roj).

Depost 1928 la proletaj E-istoj apartiĝis en specialan landan organizaĵon «Laborista E Asocio en B», kun presorgano unue Balkana Laboristo, poste Meĵdunaroden Ezik (Int. Lingvo). Eldonis prop. broŝurojn kaj E-B kaj B-E vortarojn, verkitajn de Grigorov Asen. La organizaĵo estas sufiĉe forta kaj agema.

Idista Movado aperis en 1922--23 tre malforte; fondiĝis grupoj en Plovdiv kaj Kjustendil, dum 1½ jaroj oni eldonis gazeton «Oriental-Idisto». Baldaŭ la movado plene estingiĝis. En 1926 okazis en Sofia diskuto en du sinsekvaj publikaj kunvenoj inter Krstjo Misirkov kaj Atanas D. Atanasov, pri Ido kaj E.

Oficialaj sukcesoj estis sperteblaj ĉefe sur la instrua kampo. En 1912 la ministerio de instruado per speciala cirkulero rekomendis al ĉiuj lernejoj de la lando la tiam aperintan Lernolibron de E de Krestanov, kiu en 1908 fondis «Bulgara E. Bibliotekon»). Samjare oni instruis E-n en Dupnica kiel laŭvolan lernobjekton kun oficiala aprobo. En 1920 la ministro de la popola instruado rekomendis la lingvon al la atento de la direktoroj de la mezgradaj lernejoj (cirkulero N 37.923 de 20. XII), kaj sugestis, ke ili akcelu la gimnazianojn lerni la lingvon en la vesperaj kursoj. En 1921 la ministerio rekomendis al la lernejaj bibliotekoj la gazeton B E-isto (cirk. N 1870 de 27. I.) En 1921 per la leĝo pri la popola klerigo (artikolo 143) E estis oficiale enkondukita kiel nedeviga lernobjekto en la programon de la «realaj lernejoj» (geknaboj de aĝo 14–16 jaraj). La lingvo estis oficiale instruata de ŝtate pagataj lektoroj en ĉirkaŭ 30 lernejoj dum 1921/22,1922/23,1923/24 kaj parte dum 1929/25 lernjaroj. En 1925 la leĝo estis modifita, la «realaj lernejoj» kiel aparta lernej-speco forigitaj kaj sekve la instruado de E en ili nuligita.

En 1928 la ministro de instruado ordonis (per cirk. N 9607 de 10. IV) disformigon de ĉiuj gimnazianaj E grupoj kaj de ilia landa ligo; ankaŭ estis malpermesate al la lernantoj viziti la E kursojn kaj ricevi la gazetojn B E-isto kaj E-ista Gejunularo. Preteksto: E servas kiel kaŝilo de nepermesata propagando de politikaj ideoj inter la gimnazianoj kaj krome ĉar E estas facila lingvo, la studentoj alkutimiĝus al la lernado de facila lernofako kaj pro tio ili ne havus energion lerni pli malfacilajn lernofakojn. BEA kontraŭagis per ekspozo, eldonita broŝure kaj disvastigata en la publiko. Sed jam en 1931 la ministro per nova cirkulero (N 42.402 de 21. XII) nuligis la antaŭan ordonon kaj restarigis la antaŭan favoran sintenadon de la ministerio. E estas oficiale instruata de ŝtate pagata lektoro en la sofia ŝtata blindul-instituto depost 1922 ĝis nun kaj al la poŝt- kaj telegraf-oficistoj en la vesperaj kursoj de fremdaj lingvoj, aranĝataj de la direkcio de PTT en Sofia dum 1929, 1930, 1932. Dum la lernjaroj 1931–32 kaj 1932–33 la komerca knabina gimnazio «Minerva» en Sofia enkondukis devige E-n en la lastaj 2 klasoj. E-n propagandis per paroladoj kaj artikoloj Krestanov, Atanasov, Pamporov kaj Ĥesapĉiev. — Interesa konstato: la movado signis fortan progreson en la jaroj 1900, de 1906 ĝis 1910, 1912, de 1921 ĝis 1925, kaj periodoj de la dekadenco estis: 1902–1905, 1911, 1913–1920, 1926.

Aldono. En 1931 la stato de BEA estas. 26 lokaj grupoj kun sume 500 membroj. Prez. G. Aktarĝiev. Apud la asocio estas fondita B E Instituto, kun celo organizi ekzamenojn kontroli la E eldonaĵojn, direkti lingvajn studojn, kolekti materialojn pri la enlanda movado, bone iniciatita, sed malvigle aganta. BEA estas en periodo de malforteco, sekve de la organiza krizo de 1926–1927. La budĝeto de BEA en 1931–32 estis 20.000 levoj. La organo B E-isto aperas regule. En B. estas venditaj sume 70.000 lernolibroj kaj 12.000 vortaroj de E. El la pli gravaj lernolibroj, vortaroj kaj tradukaĵoj: Popov kaj Oreŝkov — Plena manokonduko por ellerno de la I:. I. E, 1900; Krestanov — Vortaro de E (E-B kaj B-E kaj gramatiko) III-a eld. 1930; Atanasov — Kurso de E, VII-a eld. 1931. — Bulgara Antologio, (prozo kaj poezio), kompilis Krestanov, 1925 — Versaĵoj de Botjov, trad. Dobrev, 1928; Bulgaraj Rakontoj de Vazov, trad. Atanasov, 1928; Nuntempaj rakontoj de Stamatov, trad. Krestanov, 1922.

Rimarko. La artikolon tralegis kaj kompletigis Krestanov. — A.D. ATANASOV.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги