Cseh (ĉe) Andreo, hungaro, katolika pastro. Nask. 12 sept 1895 en Marosludas (nun Ludoŝul-de-Mureŝ en Rumanujo). Li pastriĝis en 1919 kaj kiel pastro agadis dum mallonga tempo en kelkaj urboj. E-isto de 1910. En 1920 en Sibiu li ellaboris sian faman kursmetodon pro kies sukceso li estis invitita al Targu-mureŝ (Marosvásárhely), kie gvidis plurajn kursojn. De tie li iris al Cluj (Kolozsvár), gvidis kursojn kaj komencis reorganizi la E-movadon en Rumanujo. En aŭtuno de 1922 je invito de H. Fischer li transiris al Bucuresti kaj kun li fondis la E-Centron Rumanan. Du jarojn li prop-is kaj instruis tie kaj en najbaraj urboj. Li estis (de 1921) ĉefdel. de UEA. En 1924 lia episkopo grafo Majláth donis al li libertempon por tute dediĉi sin al la disvastigo de E. Samjare li fariĝis sekr. de ICK kaj ricevis komision fari prop. vojaĝon tra pluraj landoj; Partoprenis la organizajn laborojn de la UK-j en Genève, Danzig kaj Budapest. Aŭtune 1927 SEF invitis lin al Svedujo kaj post prelegvojaĝo en la lando li faris kursojn en Stockholm, i.a. ankaŭ en la parlamento. En Svedujo komenciĝis lia triumfa apostolado tra la diversaj landoj. Liaj kursoj havis ĉie eksterordinaran sukceson, tiel, ke la E-gazetoj parolis pri la renesanco de E. En 1928 li gvidis kursojn en Estonujo. En 1929 en Budapest li donis sian unuan int. pedagogian kurson. En okt. 1929 oni vokis lin al Estonujo kaj Latvujo kaj jarfine al Nederlando. En majo 1930 li fondis kun ges-roj Isbrücker la Int. Cseh-Instituton de E. Li fondis en 1932 la gazeton
Cseh-metodo. Mi dankas sian ekziston al la fakto, ke Andreo Cseh estis devigata gvidi E-kurson antaŭ diversnacia publiko, konsistanta plejgrandparte el laboristoj. Estis en 1920 en la transilvania urbo Sibiu (Hermannstadt, Nagyszeben). Lernolibroj ne estis haveblaj; mendi el eksterlando neeble, ĉar la limoj ankoraŭ fermitaj. Pastro Cseh decidis tiam ne doni kurson en la ordinara senco de la vorto, sed simplan konversacion. Nigra tabulo kaj kreto helpis la instruiston, papero kaj krajono la lernantojn. Kun granda entuziasmo okazis la provo. Komence li parolis pri aferoj plej proksimaj kaj uzante nur la plej simplajn gramatikajn elementojn. Poste li transiris iom post iom al temoj pli malproksimaj kaj al gramatikaĵoj pli malfacilaj. Post 20 lecionoj de 2 horoj oni jam povis interparoli en E. Tiel la Cseh-metodo naskiĝis. La bona rezultato instigis al organizo de similaj kursoj en tuta Rumanujo, kaj poste sekvis invitoj el pluraj landoj.
La metodo komencis sian triumfan vojon tra Eŭropo.
Pro kio la granda sukceso?
Ĉar la metodo estas adaptita al la psiĥo de la moderna homo. La principoj de la metodo estas la jenaj:
a neuzado de lernolibroj
b neuzado de nacia lingvo, sed klarigo de la novaj vortoj per la jam instruitaj
c komuna ĥora respondado de la kursanoj
d aplikado de konversacio pri aktualaĵoj anstataŭ uzado de lernejecaj ekzemploj.
e riĉa aplikado de humoro kaj ŝerco
f instigo al tio, ke la lernantoj mem eltrovu la regulojn de la lingvo kaj ke ili mem konstruu la gramatikan sistemon.
Prefere la kurso estas donata de fremdlanda instruisto, por efike plenumi punkton b.
Komence oni timis, ke la sukceso dependas nur de la personeco de Cseh, sed baldaŭ evidentiĝis, ke liaj disĉiploj de diversaj nacioj akiris similajn sukcesojn. Andreo Cseh ne deziras doni la tutan gramatikon en la komenca kurso, sed li volas formi grandan aron da entuziasmaj adeptoj, kiuj fervore daŭrigas la studadon kaj la propagandon. Estas interesa fakto, ke bonaj Cseh-kursoj finiĝas ĉie kun pli multe da lernantoj, ol kun kiom ili komenciĝis. La «Konversacioj» de Cseh estas amuzaj vesperoj kaj oni ne rimarkas, ke samtempe oni akiras la plej potencan rimedon malfermi novan mondon.