En la mondon venis nova sento — la komenca verso de
En Okcidento Nenio Nova. Romano de E.M. Remarque, el la germana trad. de kvar. 252 p. Plej granda libro-sukceso post la milito. «La promesita objektiveco dronas en la rememoroj pri la milito kaj la verko prezentas elokventan akuzon, konfeson. La sangaj epizodoj, la drastaj scenoj, la lirikaj meditadoj efikas nur tie kaj sole tiel, kien kaj kiel la majstra plumo de la aŭtoro metis ilin.» (Baghy, Hungara Heroldo 1930, n-ro 3.)
En Rusujo per Esperanto. Originale verkita de A.
En Svislando. Kvin rakontoj de svisaj aŭtoroj. Trad. E.
Entombigo de la Majstro. Okazis lunde 16 apr. 1917 el la loĝejo ĉe Krolewska 41. (v.) La funebra ceremonio okazis en tre modestaj kadroj. Estis mondmilito, Warszawa estis okupita de la germanoj, do ne povis alveni reprezentantoj el aliaj landoj. Venis nur la personaj konatoj, familio kaj samideanoj el W. Entute eble 150 personoj, el kiuj la plejparto iris antaŭ la veturilo kiel delegitaroj kun 3 florkronoj. Malfermis la procesion la unua florkrono, en la nomo de ĉiuj E-istoj en Polujo, portita de E. Wiesenfeld. La dua, portita de A. Oberrotman, estis en la nomo de UEA. La trian nome de ĉiuj germanaj E-istoj portis majoro von Neubarth, tiutempa havenkomandanto en W. Krom tio akompanis la veturilon Grabowski, Kabe, Belmont, k.a. El la familio sekvis: la vidvino, la filo Adamo kaj filino Lidja. (La alia filino estis tiam en Ruslando.) La procesio iris tra multaj stratoj de W., i.a. ankaŭ tra strato Dzika (v.), kie antaŭ n-ro 9 oni haltis. Sur la tombejo estis jam pli multaj homoj; kelkaj aliĝis ĉe str. Dzika, aliaj venis senpere al la tombejo. Post ĉiuj religiaj ceremonioj, plej solenaj, oni starigis tribunon, sur kiu adiaŭis la mortinton: Neubarth (nome de la germanaj E-istoj), Leo Belmont (polaj E-istoj) kaj Grabowski (tutmonda E-istaro). Poste en la sama ordo la procesio iris al la tombo. La ceremonio daŭris kelkajn horojn kaj estis finita per «La Espero», kantita de la E-istaro. Kelkajn tagojn poste la kinematografejo «Filharmonio» en W. montris filmon pri la tuta ceremonio. E. WIESENFELD.
EPC. v. The Esperanto Publishing Company Limited.
Epstein (Epŝtajn) Felix, germano, bankoficisto. Nask. 3 sept. 1882 en Hamburg. Bibliofilo, kolektanto de antikvaj libroj, studas la historion de la mondlingva movado precipe en la meza epoko. Ano de la fako fremdultrafika de GEA.
Eriksson Bernhard (ps. BEn), svedo, presejo-posedanto en Stockholm. Nask. 21 sept. 1890. Estrarano de SEF 1930–31, prez. de E Distrikto de Dalekarlio 1922–27 kaj de EG Stockholm depost 1929. Redaktanto de
Eriksson Ernst Gustat Eugen, svedo, fervojoficisto, estrarano de la Sveda Fervojista Sindikato. Ano de la dua ĉambro de la parlamento. Nask. 10 feb. 1881 en Vittinge. E-isto de 1901. Estrarano de la SLEA kaj aliaj societoj E-istaj. Kunlaboras al
Erjuĥin Aleksandro, ruso, telegrafisto. Nask. 1901 en Ĥolmogori (norda Ruslando). E-isto de 1926. Tre aktiva propagandisto de E en Arĥangelsk. Gvidanto de int. E-korespondado ĉe redakcio de tiea tagĵurnalo «Pravda Severa». Membro de CK SEU depost 1931. En 1932 aperigis rimarkindan ruslingvan broŝuron pri sperto de sia int. E-korespondado.
Ernits Peeter, estono, instruisto. Nask. 2 marto 1879 en Tartumaa. Funkciis kiel ĥorestro. Fondinto de «E-ista Mondo» en Valga. Multaj artikoloj pri E, estonlingva prop. broŝuro, kursoj en Valga.