Eroŝenko Vasilij, ruso. Malgraŭ sia blindeco, li multe vojaĝis tra la mondo per helpo de E. En 1912 li entreprenis sian unuan E-vojaĝon al Britlando, kie li lernis en instituto por blinduloj. En printempo 1915 E. venis Japanlandon kaj studis masaĝon ĉe blindula lernejo en Tokio. Tie li ageme propagandis E-n inter la blindaj studentoj. Post du jaroj li vojaĝis Siamon kaj fondis tie blindulan lernejon. Transveturante Hindujon, li estis tie malliberigita kaj poste elpelita kiel rusa bolŝeviko. En somero 1919 li forkuris tra Ŝanĥajo denove al Japanlando. Bone posedante japanan lingvon, E. verkis en tiu lingvo multajn rakontojn por geknaboj kaj tiel tre famiĝis inter la progresema japana literaturistaro. La 1 majo t921 pro partopreno en laborista demonstracio kaj en kongreso de japana socialista federacio E. estis arestita kal baldaŭ ricevis elpelordonon. Tiam li venis Ĉinlandon kaj en 1922 prelegis lekciojn pri rusa literaturo kaj aliaj temoj en Pekina universitato kaj edukista kolegio por virinoj. El originalaj verkoj de Eroŝenlco aperis:
Eska; ps. de Karolczyk.
Esenco kaj Estonteco de la ideo de Lingvo Int. Riĉe argumentita grava traktaĵo de „Z“ aperinta unue en Fundamenta Krestomatio, represita en la OV, p’ 276–312.
ESKI E-a sekcio de III Komunista Internacio, fondita en Samara (Ruslando) en 1919 laŭ iniciato de Oĥitoviĉ (Ort Sunnam), E. Drezen kaj S. Hajdovski (Peĉenego). ESKI publikigis respektivan deklaracion pri lingvo int. laŭ komunista vidpunkto, statuton kaj kelkajn aliajn eldonaĵojn. Laŭ indiko de superaj komunistpartiaj instancoj, ke povas ekzisti nur landteritoriaj sekcioj de Komintern, ESKI estis en 1921 reorganizata en Moskvo kiel E-ista Komunista Internacio kaj baldaŭ post tio, en fino de 1921, tute fermita (ĉar laŭ principoj de komunista agado ne devas ekzisti apartaj malvastaj kom. organizaĵoj, kiuj tiamaniere forbaras sin de la senpartia amaso). Aperis po unu numero «Eskiano»-organo de Centra komitato ESKI (Kronŝtadt, sept. 1921) kaj du Inform-bultenoj de ESKI-komitatoj en Kazan (jul 1920) kaj Niĵnij-Novgorod (marto 1921). Okazis du malgrandaj konferencoj de ESKI en N.-Novgorod kaj Petrograd dum la III Tutruslanda kongreso E-ista En aliaj landoj fondiĝis nur ESKI-grupo ĉe ruĝarmeaj militkaptitoj en Strzalków (Pollando).. v. Komunista Internacio. N. NEKRASOV.
Esperanta Biblioteko Internacia. Kolekto de originaloj kaj tradukoj de diversnaciaj E-istoj. Formato 14×10 cm. Eld.: Müller kaj Borel poste Ader kaj Borel, fine Ellersiek kal Borel. (Berlin). La unua n-ro estis «Legolibreto» de Borel, 1909, 44 p. Ĝis nun aperis 33 n-roj.
Esperanta Evoluo. Red. kaj eld H. Sentis en Grenoble. Jan. 1911- komenco de la milito, organo de grupo de progresemaj E-istoj. Ĝi tute lojale kaj sen akreco pritraktis la evoluon de E laŭ latina vidpunkto. Laŭ BIL aperis 48 kajeroj kun 358 p. 27×22. Post la milito Sentis daŭrigis EE per okazaj kritikoj de artikoloj kaj esprimoj en E-aj gazetoj kaj libroj. P. TARNOW.
Esperanta Legolibro. Kunmetis B kaj E. Migliorini. 1925, 144 p. Legaĵoj prenitaj ĉefe el la verkoj de bonaj E-istaj verkistoj. Partoj: Tra la Vivo; Tra la lingvo; Tra la Literaturo.
Esperanta Ligilo. Gazeto por blinduloj en brajla aboco. Fondis en 1904 T. Cart; nuna red. H. Thilander, en Stocksund Svedujo. v. Blinduloj.
Esperantista Centra Librejo fondiĝis post la milito laŭ iniciato de generalo Sebert. Ĝi estas anonima societo kun variebla kapitalo kaj akcioj po 25 frankoj francaj. La nova entrepreno tuj aĉetis la grandan librostokon de Hachette, kiu ĉesigis la E-fakon jam unu jaron antaŭ la mondmilito, aĉetis stoketojn ankaŭ de aliaj librejoj kaj komencis la eldonon de francaj vortaroj kaj gramatikoj elĉerpitaj. Ĝia komenca kapitalo de 45.600 fr. fr. en 1920 kreskis ĝis 85.575 en 1933 kaj la venditaj libroj en 1920 fr. fr. 21.930 atingis en 1933 fr. fr. 144.678. Tamen ambaŭ ciferoj ne estas tro altaj, se ni konsideras la duman senvaloriĝon de la fr. fr., (1922–26) kvankam la librejo havas ĉiujn Zamenhof-verkojn eldonitajn, kune proksimume 80 diversajn verkojn kaj instalis ankaŭ vendadon de fremdaj eldonaĵoj. De okt. 1931. ECL troviĝas en la librocentro de Parizo (rue de Sevres).