Esperantista Centra Oficejo. (CO.). Kiam la plej agemaj E-istoj, estroj de la movado en la diversaj landoj, renkontiĝis por Ia unua fojo en la Kongreso de Boulogne-sur-Mer en 1905, ili multe diskutis la demandon pri ĝenerala organizo de la movado, kiu, de la komencaj paŝoj de E, priokupis D-ron Z kaj la ĉefajn varbitojn. La Kongreso dividiĝis en du partiojn; unu partio deziranta fortan centrigitan organizon, alia partio deziranta minimumon da organizo por lasi plenan liberecon al ĉiuj privataj agadoj. Pro tio, la demando ne ricevis kontentigan solvon kaj la partianoj de organizo nur sukcesis krei du organismojn, kies neceseco montriĝis evidenta: Lingvan Komitaton, kies prez. estis Boirac, kaj Organizan Komitaton, (por organizi la sekvontajn Kongresojn) kies prez. estis Generalo Sebert.

Post la 1 UK Sebert deziris, ke tiuj ambaŭ komitatoj posedu societan sidejon, adreson por korespondado, arkivojn por oficeja laborado, kaj tiucele li luis du ĉambrojn en domo, kie sidis la Franca Societo de Fotografarto, kies prez. li estis, rue de Clichy, 51, Paris; kaj ĉar oficejo bezonas oficiston, li dungis tiucele unu el la plej malnovaj kvankam junaj francaj E-istoj, Gabriel Chavet. Sed bezoniĝis ankaŭ mono. D-ro Javal (v.) oferis sumon de ĉ. 16.000 frankoj. Sebert alian sumon malpli grandan, kaj ambaŭ kunligiĝis per societa akto.

La CO ne limigis sin al rolo de simpla sekretariejo de la du Komitatoj, sed iom post iom, kun la disvolviĝo kaj kresko de la movado, ĝi fariĝis centra intelekta laborejo de tiu. Jen resumo de ĝiaj diversaj agadoj: Organizo de la laboro de la Lingva Komitato kaj la poste fondita Akademio; alcentrigo de la korespondado, konservo de la arkivoj; publikigo de la raportoj de tiuj du gravaj institucioj. Preparado de la UK-j, (ĝis la Kongreso de Helsinki, 1922); korespondado kun la lokaj Komitatoj; preparado de la laboraj kunsidoj; publikigo de la oficialaj raportoj; monhelpado al la lokaj komitatoj por garantii la elspezojn kaj pagi deficitojn. Publikigo de Oficiala Gazeto, kiu enhavis ne nur la oficialajn dokumentojn de la du Komitatoj, sed plie, en neoficiala parto, riĉan multvaloran kolekton de dokumentoj pri la vivo de nia movado, listo de novaj grupoj, de novaj libroj kaj gazetoj, dokumentoj de specialistaj societoj ktp. — Publikigo de E-ista Societaro, kaj poste de Oficiala Jarlibro, de Bibliografio de E, ktp. — Starigo kaj konservado de Biblioteko, kie oni celis kunigi ĉiujn librojn, broŝurojn kaj gazetojn pri E. — Klopodadoj apud registaroj kaj grandaj administracioj ŝtataj kaj privataj. — Helpado al multaj prop. E-istaj entreprenoj, societoj.

Vole nevole, pro la cirkonstancoj, la CO alcentrigis multajn disigitajn agadojn kaj fariĝis la centra reprezenta organismo de la tuta movado.

Post la morto de Javal, Sebert restis sola por finance subteni la oficejon; ĉar la unuaj sumoj de la komenca kapitalo estis elspezitaj, Sebert devis pagi ĉiujare sufiĉe gravajn sumojn kaj dum la tuta ekzisto de la CO, li tiamaniere elspezis pli ol ducentmil frankojn. Vidante, ke li ne povos daŭrigi eterne, kaj dezirante certigi la estontan vivon de la Oficejo, Sebert provis starigi, en la E-istaro, sufiĉan organizon por doni regulan buĝeton al la Oficejo. Sed nek la decidoj de la Kongreso de Krakow (1912), nek eĉ la kontrakto de Helsinki (1922) sukcesis alporti monon en la kason de la CO.

Pro tio, post la milito, dum kiu la CO restis malfermata kaj zorgata de helpsekretariino, Sebert ne povis plu daŭrigi sian valoran malavaran helpadon, kaj iom post iom la CO ĉesis ekzisti. La ĝenerala sekr. Chavet, post la milito, ne povis dediĉi kiel antaŭe sian tutan tempon at la Oficejo. Dum kelkaj jaroj, la pordoj de la Oficejo restis malfermataj, dank’ al la sindonemo de kelkal parizaj samideanoj, sed oni povas konsideri, ke, depost la kontrakto de Helsinki (1922), la oficiala vivo de la CO estas ĉesinta. Fine, Sebert donacis la bibliotekon kaj arkivojn de la Oficejo al la Komerca Ĉambro de Paris. Pri la Lingva Komitato zorgis la prezidanto kaj sekretario; kaj UEA prenis sur sin la organizon de la UK-j.

Kvankam la CO estis nejuste kritikata, ne de la izolaj E-istoj, kiuj senpartie konstatis ĝiajn valorajn servojn, sed de kelkaj organizaĵoj, kiuj senmotive timis ian superregadon, kiu neniam okazis, tiu organismo faris de 1905 al 1914 plej gravajn servojn al la movado, kaj estas dezirinde, ke ĝia modela organizo estu imitata estonte.

(v Biblioteko, Cense, Chavet, Javal, Sebert.) Laŭ G. CHAVET.

Esperantista Junularo. De jan. 1920 — jun. 1924 A. Robin eldonis ĝin (ĝis julio 1920 aŭtogr.) en Baugé 2–8 p., 33×25, 24×16, 29×22, 27×19. En okt. 1924 prenis sur sin la eld. A. Neupert en Leipzig 12–16 p. 23×15. De jan. 1927-dec. 1929 (fino) la titolo estis E-Junularo 16 p. (kelkfoje kun IV) 23×15.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги